Alighilo por la 33a Internacia Infana Kongreseto

Bonvolu plenskribi la alighilon nur leginte la notojn en la fino kaj, laueble, aperintajn informilojn.
Bonvolu plenskribi apartan alighilon por chiu infano:

Mia aligho estas ghenerala provizora definitiva (vidu noton 1)

Familia nomo:

Persona nomo:

Vok-nomo (se havas):

Sekso: Knabo Knabino

Naskigdato (jaro/monato/tago):

Adreso (nacilingve, latin-litere):

Telefono: laboreja hejma

Ret-adreso: familia laboreja nerekta

Familia/Infana Hejmpagho:

Nomo, UEA-kodo kaj (se alia ol supre) adreso de la plenkreskulo kiu aligas la infanon:

Nomo kaj (se alia ol supre) adreso de tiu kiu akompanos la infanon al: Tel-Avivo Hadassim

Chu la infano estas vegetarano? Ne Jes

Chu havas aliajn dietajn limigojn au bezonojn?

Chu la infano havas alergion au ion alian atentindan pri la san-stato? Ne Jes

Nome:

Mi atestas per mia subskribo, ke la infano komprenos ke (krom krizokaze) shi/li rajtas paroli nur esperante dum la IIK. Kiom estos la lingvoscio de la infano: nur suficha bona tre flua

Se la infano estas muzikisto, nomu la instrumento(j)n:

Chu la infano povos kunporti instrumento(j)n? Kiu(j)n?

Kiujn ludilojn/aktivigilojn/E-librojn la infano povos kunporti?

Kiajn kontribuojn la infano povos fari al la programo, kion dezirus en la programo?

Nomu la chefajn interesojn de la infano:

Mi sendas aparte al stefan.macgill@galamb.net foton de la infano
Tio estas nur por via arhhivo Tion vi rajtas aperigi en la starigata hejmpagho de IIK

Mi sendas aparte biografieton pri la infano (10-20 linioj) al stefan.macgill@galamb.net, informante i.a. kiel tiu eklernis kaj uzas Esperanton kaj aliajn lingvojn.
Tio estas nur por via arhhivo Tion vi rajtas aperigi en la starigata hejmpagho de IIK

Mi sendas aparte al stefan.macgill@galamb.net rakonteton, verketon de la infano mem (eventuale kun koloraj desegnajhoj kaj/au fotoj), cele al aperigo en la hejmpagho de IIK kaj enventuala IIK-kajero


La kotizo kovras kostojn de transporto, restado, manghoj (tri chefaj, du interaj) kaj programo de la posttagmezo de la 25a de julio ghis la mateno de la unua de augusto. Ghi inkluzivas neniun asekuron, kiun la gepatroj mem devas prizorgi, liverante pruvilon pri tio. Aligho ekestas definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de minimuma antaupago de cent euroj (100 EUR) al la Centra Oficejo de UEA. La alven-dato de la pago determinas la plenan sumon pagendan. La cetero estos pagenda plejlaste al la kasisto de UEA komence de la Universala Kongreso:

ghis 31 jan. 2000195 EUR
ghis 31 mar. 2000215 EUR
ghis 15 majo 2000235 EUR
poste250 EUR
Rabato kaze de pli ol unu infano el unu familio: 15%

Por definitiva aligho: Mi pagos/is al UEA la sumon de: EUR (alivalute: ) en la dato , pere de
Subskribo: Loko: Dato:

Pri la pag-manieroj al UEA, bv. legi paghon 37 de Jarlibro 1999.

Bonvolu plenskribi, (laudezire kopii) kaj resendi tiun chi alighilon al la IIK-komisiito: Stefan Mac Gill, Bethlen G. u 2, HU-2030 Erd, Hungario stefan.macgill@galamb.net


Notoj:

1. Aligho-kategorioj:

2. Limigita pagi-povo:

En kazoj de limigita pagipovo, la organizanto proponos kelkajn subvenci-fontojn, kaj provos helpi en ties akirado.

3. Malalighoj:

Kaze de skriba malaligho al la komisiito au al la CO antau 15 majo 2000, la pagita sumo estos redonita minus 40 EUR por ciu infano. Aligho estas, sub certaj kondichoj kaj post interkonsento, transigebla al alia infano.

4. Deklaroj:

Se la infano estas nekonata al la organizantoj, ili rajtas postuli deklaron de triaj partioj, pri la lingva kapablo kaj ghenerala taugeco de la infano partopreni en IIK. Ni postulos de chiuj gepatroj plen- kaj sub-skribon de deklaro pri la sanstato de la infano, provizo de asekuro, rimedoj uzeblaj kaze de malsanigho, (ne)permesataj agadoj k.s.

5. Nuligo

Se la IIK estos nuligita pro nesufichaj alighoj, chiuj pagitaj sumoj estos re-kredititaj al la UEA-kontoj de la pagintoj au, laupete, repagitaj minus nur la bankaj au transigaj kostoj.