Loghado en Tel-Avivo

Ofertataj servoj, prezoj kaj mendokondichoj. Chiuj menciitaj hoteloj ( rigardu sube che "Hoteloj") estas plene klimatizitaj, kaj chiuj ties chambroj havas telefonon, televidilon, dushon (kelkaj ankaù bankuvon) kaj necesejon. La matenmangho estas inkluzivita en la prezo, krom se menciite alie.

Dulitaj chambroj kaj hazarda kunloghigo. La Loghiga Servo ne povas aranghi hazardan kunloghigon de nekonatoj, pro kio dulitajn chambrojn oni disponigas nur al duopoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloghado kaj menciis tion sur siaj mendiloj. Oni chiam fakturas la koston de plena chambro, do ech se la kunloghanto forestas dum iu(j) tagoj.

Loghdatoj. Kiel unuan loghdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la hotelo (eklogho): se oni venas iam post noktomezo, kalkulighas la dato de la antaù tago. Kiel la lastan la daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de la lasta mateno en la hotelo).

Gheneralaj kondichoj de mendoj. La kondichoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj plurloke en la Dua Bulteno. Mendante, chiu kongresano akceptas tiujn kondichojn. Estas konsilinde legi ilin antaù ol plenigi kaj sendi sian mendilon. La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

Frueco de mendoj. Alternativaj mendoj. Char la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe en la jaro 2000 en Israelo pro la antaùvidata granda turisma ondo, gravas mendi kiel eble plej frue, kaj ne eblas garantii la plenumon de la originala mendo chiam laù la preciza deziro de la mendanto. Tial che chiu mendo oni nepre menciu ankaù alternativajn loghvariantojn.

Limdatoj. La limdato por fari mendojn estas la 1-a de Majo 2000. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ghis la 1-a de Junio, kaj nepre kontraù aparta krompago (40 eùroj). Malfruaj mendantoj havos ne-grandajn shancojn aranghi sian loghadon individue, pere de vojaghagentejoj aù private. Pri malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo.

Loghkonfirmoj. Minimume monaton antaù la UK vi ricevos konfirmon pri via loghado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravajhoj.

Prezoj estas en eùroj ( EUR ) por unu persono por unu tago.

Utilaj informoj pri logxeblecoj

Ree al kovrilpagho