Loĝado en Tel-Avivo

Ofertataj servoj, prezoj kaj mendokondiĉoj. Ĉiuj menciitaj hoteloj ( rigardu sube ĉe "Hoteloj") estas plene klimatizitaj, kaj ĉiuj ties ĉambroj havas telefonon, televidilon, duŝon (kelkaj ankaŭ bankuvon) kaj necesejon. La matenmanĝo estas inkluzivita en la prezo, krom se menciite alie.

Dulitaj ĉambroj kaj hazarda kunloĝigo. La Loĝiga Servo ne povas aranĝi hazardan kunloĝigon de nekonatoj, pro kio dulitajn ĉambrojn oni disponigas nur al duopoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj. Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, do eĉ se la kunloĝanto forestas dum iu(j) tagoj.

Loĝdatoj. Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la hotelo (ekloĝo): se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭ tago. Kiel la lastan la daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de la lasta mateno en la hotelo).

Ĝeneralaj kondiĉoj de mendoj. La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj plurloke en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn. Estas konsilinde legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi sian mendilon. La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

Frueco de mendoj. Alternativaj mendoj. Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe en la jaro 2000 en Israelo pro la antaŭvidata granda turisma ondo, gravas mendi kiel eble plej frue, kaj ne eblas garantii la plenumon de la originala mendo ĉiam laŭ la preciza deziro de la mendanto. Tial ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alternativajn loĝvariantojn.

Limdatoj. La limdato por fari mendojn estas la 1-a de Majo 2000. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ĝis la 1-a de Junio, kaj nepre kontraŭ aparta krompago (40 eŭroj). Malfruaj mendantoj havos ne-grandajn ŝancojn aranĝi sian loĝadon individue, pere de vojaĝagentejoj aŭ private. Pri malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo.

Loĝkonfirmoj. Minimume monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj.

Prezoj estas en eŭroj ( EUR ) por unu persono por unu tago.

Utilaj informoj pri logxeblecoj

Ree al kovrilpaĝo