La hoteloj kaj gastejoj en Tel-Avivo

Hotelo Dan Panorama. Kvinstela hotelo, en kies propra kongrescentro okazos nia kongreso. 500-chambra. Situas vid-al-vide al la maro, tre proksime al la strando kaj al bela parko. Ghi ofertas multajn restoraciojn kaj bufedojn, naghejon, plene ekipitan san- kaj sport-centron, saùnon, jakuzion (kirloakva banujo japanstila) ktp.
Prezoj: loko en chambro - unupersona 158 EUR, dulita 89 EUR.

Hotelo Basel. Kvarstela mezgranda hotelo. Oni atingas la kongresejon per 12-minuta rekta busveturado, post 5-minuta piedirado al la bushaltejo. Piedirado al la kongresejo daùras 35 minutojn. Ofertas propran naghbasenon.
Prezoj: loko en chambro - unupersona 99 EUR, dulita 66 EUR.

Hotelo Metropolitan. Kvarstela hotelo, sufiche granda, je distanco de 5-minuta perbusa veturo aù 17-minuta piedirado de la kongresejo. Ofertas propran naghbasenon.
Prezoj: loko en chambro - unupersona 98 EUR, dulita 63 EUR.

Hotelo Tal. Kvarstela mezgranda hotelo, proksime al la malnova marhaveno de Tel-Avivo kaj al la nokta-viva restoracia chirkaùajho. Oni atingas la kongresejon per 20-minuta rekta busveturado, post 7-minuta piedirado al la bushaltejo.
Prezoj: loko en chambro - unupersona 95 EUR, dulita 62 EUR.

Hotelo City. Tristela malgranda hotelo, je distanco de 8-minuta perbusa veturo aù 25-minuta piedirado de la kongresejo.
Prezoj: loko en chambro - unupersona 94 EUR, dulita 62 EUR.

Hotelo Marina Tel-Aviv. Kvarstela mezgranda hotelo. Oni atingas la kongresejon per 12-minuta rekta busveturado, post 7-minuta piedirado al la bushaltejo. Piedirado al la kongresejo daùras 35 minutojn. Ofertas propran naghbasenon.
Prezoj: loko en chambro - unupersona 89 EUR, dulita 55 EUR.

Hotelo Mercure Bat-Yam. Nova kvinstela hotelo , kiu situas en la tre proksima najbara urbo Bat-Jam, je distanco de 25-minuta veturo per rekta buso de la kongresejo. Konsistas el 90 chambraroj (suitoj), chiu kun kuirejo, ekipita manghejo, salono kaj dormejo. Krome oni havas privatan balkonon, kiu rigardas la maron. Libera aliro al la plagho. Sen matenmangh0.
Prezoj: loko en chambro - unupersona 85 EUR, dulita 57 EUR.

Hotelo Grand Deborah. Tristela malgranda hotelo, je distanco de 10-minuta perbusa veturo aù 30-minuta piedirado de la kongresejo.
Prezoj: loko en chambro - unupersona 83 EUR, dulita 57 EUR.

Hotelo Top. Tristela malgranda hotelo, je distanco de 6-minuta perbusa veturo aù 20-minuta piedirado de la kongresejo.
Prezoj: loko en chambro - unupersona 71 EUR, dulita 48 EUR.

Hotelo Sun Bat-Yam. Kvarstela hotelo, kiu situas chemare en la tre proksima najbara urbo Bat-Jam, je distanco de 30-minuta veturo per rekta buso de la kongresejo. Havas propran naghbasenon kaj liberan aliron al la plagho.
Prezoj: loko en chambro - unupersona 67 EUR, dulita 38 EUR.

Hotelo Moss. Tristela malgranda hotelo, che flanka kvieta strateto. Pli modesta ol la supre menciitaj, sed pli proksima al la kongresejo: 5-minuta perbusa veturo aù 15-minuta piedirado de la kongresejo.
Prezoj: loko en chambro - unupersona 67 EUR, dulita 39 EUR.

Gastejoj: vidu "Malmultekostaj loghejoj"

Ree al pagho "Loghado"