La hoteloj kaj gastejoj en Tel-Avivo Hotelo Dan Panorama. Kvinstela hotelo, en kies propra kongrescentro
okazos nia kongreso. 500-ĉambra. Situas vid-al-vide al la maro, tre proksime
al la strando kaj al bela parko. Ĝi ofertas multajn restoraciojn kaj
bufedojn, naĝejon, plene ekipitan san- kaj sport-centron, saŭnon,
jakuzion (kirloakva banujo japanstila) ktp.
Hotelo Basel. Kvarstela mezgranda hotelo. Oni atingas la kongresejon
per 12-minuta rekta busveturado, post 5-minuta piedirado al la bushaltejo.
Piedirado al la kongresejo daŭras 35 minutojn. Ofertas propran
naĝbasenon.
Hotelo Metropolitan. Kvarstela hotelo, sufiĉe granda, je distanco de
5-minuta perbusa veturo aŭ 17-minuta piedirado de la kongresejo. Ofertas
propran naĝbasenon.
Hotelo Tal. Kvarstela mezgranda hotelo, proksime al la malnova
marhaveno de Tel-Avivo kaj al la nokta-viva restoracia ĉirkaŭaĵo. Oni
atingas la kongresejon per 20-minuta rekta busveturado, post 7-minuta
piedirado al la bushaltejo.
Hotelo City. Tristela malgranda hotelo, je distanco de 8-minuta perbusa
veturo aŭ 25-minuta piedirado de la kongresejo.
Hotelo Marina Tel-Aviv. Kvarstela mezgranda hotelo. Oni atingas
la kongresejon per 12-minuta rekta busveturado, post 7-minuta piedirado al
la bushaltejo. Piedirado al la kongresejo daŭras 35 minutojn. Ofertas
propran naĝbasenon.
Hotelo Mercure Bat-Yam. Nova kvinstela hotelo , kiu situas en la tre
proksima najbara urbo Bat-Jam, je distanco de 25-minuta veturo per rekta
buso de la kongresejo. Konsistas el 90 ĉambraroj (suitoj), ĉiu kun
kuirejo, ekipita manĝejo, salono kaj dormejo. Krome oni havas privatan
balkonon, kiu rigardas la maron. Libera aliro al la plaĝo. Sen matenmanĝ0.
Hotelo Grand Deborah. Tristela malgranda hotelo, je distanco de
10-minuta perbusa veturo aŭ 30-minuta piedirado de la kongresejo.
Hotelo Top. Tristela malgranda hotelo, je distanco de 6-minuta perbusa
veturo aŭ 20-minuta piedirado de la kongresejo.
Hotelo Sun Bat-Yam. Kvarstela hotelo, kiu situas ĉemare en la tre
proksima najbara urbo Bat-Jam, je distanco de 30-minuta veturo per rekta
buso de la kongresejo. Havas propran naĝbasenon kaj liberan aliron al la
plaĝo.
Hotelo Moss. Tristela malgranda hotelo, ĉe flanka kvieta strateto.
Pli modesta ol la supre menciitaj, sed pli proksima al la kongresejo:
5-minuta perbusa veturo aŭ 15-minuta piedirado de la kongresejo.
Gastejoj: vidu "Malmultekostaj loĝejoj" |