Kongresaj ekskursoj en IsraeloKiel mendi ekskursojn?Bonvolu atente tralegi la priskribojn kaj elekti. Post la elekto, plenigu klare kaj atente (preslitere) la koncernan parton de la mendilo, kaj sendu ghin samtempe kun via pago al Roterdamo (israelanoj al la LKK-kasisto). Se en via lando estas kongresa peranto, vian mendon kaj pagon vi povas sendi al shi aù li. Por malmendoj validas la samaj kondichoj kiel che loghado, kaj la kondichoj presitaj dorsflanke sur la mendilo. Bv. chiam sendi mendilon kaj pagon al la sama adreso, t.e. instanco. Gheneralaj kondichoj
Antaùkongresaj ekskursoj en IsraeloA2 Rondvojagho tra Israelo 18-24 de julio Mardo, 18.07 Alveno kaj bustransporto al hoteloj en Tel-Avivo. A3 Nordo de Israelo kaj la altebenajho Golano 23-24 de julio Dimancho, 23.07.Veturo al Nazareto, hejmo de Maria ,
Jozef kaj Jesuo, kie anghelo anoncis al Maria "kaj jen vi gravedighos
en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO" (La Anunciacio).
Daùrigo al Kana, kie dum festo Jesuo faris vinon el akvo, kaj al Jardenit,
loko por baptaj ceremonioj en la rivero Jordano. Alveno al Tiberiado de kie
surshipe vi atingos Kapernaùmon, la agadcentron de Jesuo, kaj vizito al
restajhoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo. Daùrigo
al Tabha, kie Jesuo mirakle satigis 5000 homojn per kvin panoj kaj du
fishoj. Veturo al Safed, hejmo de famaj "kabalistoj" (saghuloj kiuj
okupighas pri "Kabalo", la mistiko kaj mistero de la juda religio) jam en
la deksesa jarcento. Vizito al la malnova sinagogo kaj al la kvartalo de la
artistoj. Vespermangho kaj tranokto en kibuco Hagoshrim.
Postkongresaj ekskursoj en IsraeloP2 Rondvojagho tra Israelo 1-6 aùgusto
Mardo, 01.08 Posttagmeze ekveturo norden al Cezareo, la iama
chefurbo de la romia provinco Palestino. Vizito al romia amfiteatro kaj
akvedukto, kaj al kruckavalira fortikajho. Alveno al Hajfo kaj tranokto. P3 Nordo de Israelo kaj la altebenajho Golano 2-3 de aùgusto Merkredo, 02.08 Veturo al Nazareto, hejmo de Maria ,
Jozef kaj Jesuo, kie anghelo anoncis al Maria ,, .. kaj jen vi gravedighos
en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO" (La Anunciacio).
Daùrigo al Kana, kie dum festo Jesuo faris vinon el akvo, kaj al Jardenit,
loko por baptaj ceremonioj en la rivero Jordano. Alveno al Tiberiado de kie
surshipe vi atingos Kapernaùmon, la agadcentron de Jesuo, kaj vizito al
restajhoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo. Daùrigo
al Tabha, kie Jesuo mirakle satigis 5000 homojn per kvin panoj kaj du
fishoj. Veturo al Sefad, hejmo de famaj "kabalistoj" (saghuloj kiuj
okupighas pri "Kabalo", la mistiko kaj mistero de la juda religio) jam en
la deksesa jarcento. Vizito al la malnova sinagogo kaj al la kvartalo de la
artistoj. Vespermangho kaj tranokto en la kibuco Hagoshrim.
Dumkongresaj ekskursojTuttagaj ekskursoj Chiuj tuttagaj ekskursoj okazas sabaton, la 29-an de julio. La prezo chi-jare NE inkluzivas tagmanghon, sed estas antaùvidita paùzo dum kiu chiu povos lunchi laù propra prefero, gusto kaj bugheto. Kompense, la prezoj de la ekskursoj restas tre malaltaj. Chiuj aùtobusoj estas klimatizitaj, kaj chiun ekskurson akompanas profesia chicherono kaj esperantlingva interpretisto. Kun la kongresaj dokumentoj, che la aligho chiuj mendintoj ricevos koverton kun la menditaj kongresaj biletoj. Sur la biletoj estos bazaj informoj pri la ekskurso (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami ol tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj sur la biletoj. Ne forgesu preni shirmilojn kontraù suno kaj varmo! Bv. noti ke la tereno en kelkaj ekskursoj povas esti netaùga por homoj kun marshhandikapoj. La priskriboj de la ekskursoj, kutime mencias tion. E1 - Masada kaj la Morta Maro Post unuhora veturado vi preterpasos Jerusalemon kaj direktighos malsupren al la Morta Maro. Rimarkinda estos la punkto je la alteco de la marnivelo, de kie la veturado kvazaù daùros "sub la maro". Tuj poste vi atingos la Mortan Maron trovighonte je la (mal)alteco de 411 metroj sub la marnivelo, la plej malalta punkto sur la Tero. Sekvos la kavernoj apud la antikva urbo Kumrano, kie en la jaro 1947 beduena pashtisto malkovris hazarde la Skrib-rulajhojn de la Morta Maro. Veturante laù la marbordo vi atingos la kulminon de la ekskurso, - la fortikajhon Masada, kiu trovighas sur nesurgrimpebla monto kun krutaj deklivoj. La fortikajho Masada estis la lasta juda bastiono kiu kontraùstaris la romianojn post la detruo de la Dua Templo kaj Jerusalemo (jaro 70 p.K.). La romianoj post longa siegho sukcesis surgrimpi kaj konkeri la fortikajhon nur dank’ al genia ideo konstrui ramplon el tero ghis la supro. Tiam okazis unu el la plej dramaj epizodoj en la juda historio, kiam la 960 sieghitoj decidis mortigi sin anstataù sklavighi. Vi supreniros la monton per telfero kaj vizitos la fortikajhon kun ties konstruajhoj. Sur la vojo reen, vi povos ghui la varmajn fontojn en Ein Gedi kaj naghi (flosi) en la sala akvo de la maro. E2 - Malnova Jerusalemo - Sankta urbo por judoj, kristanoj kaj islamanoj Prezo: 46 EUR Post la alveno al Jerusalemo vi rekte veturos al la Monto Oliva, kie aperos antaù vi unika panoramo de la Malnova Urbo chirkaùata de muregoj, kun la Templo-Monto kaj la moskeoj Omar kaj El-Aksa. Sekvos vizitoj al lokoj ligitaj kun la vivo de Jesuo, do: la preghejo Patro Nia, kie Jesuo instruis al siaj dischiploj la preghon Patro Nia, kaj aùguris la detruon de Jerusalemo. Esperantlingva tabulo kun la fama pregho, inter 60 aliaj tabuloj diverslingvaj, videblas en la preghejo; la Kapelo de la Chieliro, kie Jesuo ascendis al la chielo; la preghejo Getsemane kun sia ghardeno de olivarboj, kie Jesuo estis perfidita kaj arestita; la Vojo de Doloroj (Via Dolorosa) kiun Jesuo, mortkondamnita, laùiris portante la krucon; la Preghejo de la Sankta Sepultejo, kie Jesuo estis entombigita: la plej sankta loko por kristanoj. Sekvos promenado tra la stratetoj de la urbo ghis la Okcidenta Murego (Murego de Lamentoj), la lasta relikvo de la Dua Templo, detruita de romianoj – la plej sankta loko por judoj. Eblos viziti la Templo-Monton kun la moskeoj Omar kaj El-Aksa, la tria plej sankta loko por islamanoj post Meka kaj Medina. Sekvos promenado tra la rekonstruita malnova juda kvartalo, post kio vi forlasos la malnovan urbon tra la Cion-pordego. La lastaj vizitotaj lokoj estos: la preghejo Dormition, kie Maria mortis (endormighis), la ejo kie Jesuo kaj liaj dischiploj manghis la "Lastan Vespermanghon", kaj la tombo de regho David. E3 - Okcidenta Jerusalemo - la nova urbo, kaj Bejt-Lehem (Betlehemo) Prezo: 45 EUR Post unuhora veturado preskaù enirante Jerusalemon, vi atingos la vilaghon Ejn Kerem, la naskighlokon de Johano la Baptisto. Vi vizitos la preghejon "Sankta Johano la Baptisto", en kies korto trovighas tabulo kun esperantlingva pregho (Benedictus). Forlasinte la vilaghon vi atingos la sinagogon de la medicina centrejo Hadasa, kun la mondfamaj vitraloj de Mark Shagal (Marc Chagall). Temas pri dek du vitraloj reprezentantaj la dek du tribojn de Israelo. Sekvos la vizito al la memorigejo Jad Vashem, dedichita al la ses milionoj da judoj pereigitaj dum la dua mondmilito, viktimoj de la Holokaùsto (Genocido). De tie vi veturos al Kneset, la sidejo de la Israela Parlamento. La sekva vizitpunkto estos la "Sanktejo de la libro", parto de la Israela Muzeo kie estas eksponitaj la famaj "Skrib-rulajhoj de la Morta Maro", antikvaj hebreaj skribajhoj el la unua jarcento antaù Kristo, malkovritaj hazarde en 1947 de beduena pashtisto en kavernoj en Kumrano, apud la Morta Maro. Posttagmeze vi veturos al la naskighurbo de Jesuo, Bejt-Lehem, por viziti la "Preghejon de la Naskigho". E4 - Nazareto, Tiberiado kaj Tiberiada Lago (Galilea Maro) Prezo: 49 EUR Tiu chi ekskurso donos al vi okazon viziti la plej sanktajn lokojn por kristanoj en Nazareto kaj chirkaù Tiberiada Lago, do lokojn ligitajn kun la vivo kaj agado de Jesuo. Nazareto, via unua halto, estas la urbo al kiu Dio sendis la anghelon Gabrielo por anonci al Maria: "kaj jen vi gravedighos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO" (La Anunciacio). En Nazareto Jesuo pasigis sian infanaghon, kaj laboris kiel charpentisto. Vi vizitos la preghejon de la Anunciacio, unu el la plej belaj en la mondo, kaj la Puton de Maria. Survoje al Tiberiado vi vizitos la vilaghon Kana, kie okazis la unua miraklo de Jesuo, kiam dum geedzigha festo li faris vinon el akvo. Sekvas Tiberiado mem, kie post mallonga vizito en la urbo vi boatveturos sur la Tiberiada Lago. Tuj poste vi atingos Kapernaùmon, kie estis la agadcentro de Jesuo. Tie trovighas restajhoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo, kie Jesuo instruis siajn dischiplojn. Ne malproksime de Kapernaùmo trovighas Tabba, alia loko kie Jesuo faris miraklon kaj satigante 5000 homojn per kvin panoj kaj du fishoj. Tie viziteblas belega mozaiko kiu priskribas la miraklon. Je la fino vi vizitos Jardenit, loko kie oni faras baptajn ceremoniojn en la rivero Jordano. E5 - Cezareo, Hajfa, Akko kaj kavernoj Rosh ha-Nikra (la norda marborda vojo) Prezo: 48 EUR
Unue vi atingos la antikvan urbon Cezareo, konstruitan de Herodo la Granda en
la jaro 20 a.K. Siatempe ghi estis la plej impona havenurbo, kaj dum 500 jaroj ghi
estis la chefurbo de la romia provinco Palestino. Post tiu periodo la urbo estis
konkerita de muzulmanoj, kaj ilin sekvis la kruckavaliroj. Vi vidos grandegan
amfiteatron kaj inghenian akvedukton el la romia periodo, muregon kaj remparon
el la kruckavalira periodo. E6 - Kavernoj de Bejt-Ghuvrin kaj la termofontoj Hamej Joab Prezo: 44 EUR Veturo tra la Lando de Davido kaj Goljato al Bejt-Ghuvrin kun ghiaj nekredeblaj
kavernoj, manfositaj en la kalkshtonaro. Tie staris en la antikveco la urboj
Maresha kaj Bejt-Ghuvrin. Laù la Malnova Testamento, Maresha ekzistis jam
en la naùa jarcento a.K. Dum la kvara jarcento a.K., la helena loghantaro
konstruis la malsupran urbon, kaj fosis la kavernojn sub ghiaj domoj. La
kavernoj estis uzataj kiel akvujoj, kolumbarioj, olivpremejoj kaj magazenoj.
El chiu domo, shtuparo fosita en la shtono, kondukis malsupren al la kavernoj.
Vi vizitos unue la Kolumbarion, kiu entenas 2000 nichojn. La Kolumbario ne
estis, kiel kutime, nekropolo por la cindro de la mortintoj, sed bredejo de
kolomboj uzitaj por kultaj ceremonioj kaj nutrado. Impresas la olivpremejo
kun sia inghenia preparprocedo de olivoleo. Vi daùrigos al la helenaj
domoj, sub kiuj trovighas tuta komplekso de cisternoj, kiuj atendas vian
viziton. La vagado tra tiuj kavernoj estas unika travivajho.
Post duhora piediro vi veturos al komplekso de kloshformaj kavernoj.
Temas pri dekoj da kavernoj ligitaj inter si. Malgraù la antaùa hipotezo,
laù kiu la kavernoj estis uzitaj kiel akvujoj, evidentighis ke ili estis
shtonminejoj kiuj provizis konstrumaterialon por la konstruado de la marbordaj
urboj kaj Bejt-Ghuvrin mem. Post tiu kelkhora vizito, iom pena, vi veturos por
ripozi en la banloko Hamej Joab, kie vi povos ghui varmajn mineralfontojn.
Duontagaj ekskursojD1 - Enkonduko al la urbo Tel-Avivo Prezo: 28 EUR Tel-Avivo, la plej moderna urbo de Israelo, hejmo de komerco, kulturo kaj distro, urbo vigla tage kaj nokte, prave meritas sian alnomon "La senhalta urbo". Celo de tiu chi ekskurso estas konatigho kun la chefaj vidindajhoj de la moderna parto de la urbo kaj kun la antikva urbo Jafo, do: Openheimer diamanto-centro kun la muzeo, Rabin-placo kun la monumento dedichita al la memoro de la israela chefministro Ichak Rabin, murdita tie en novembro 1995; Bulvardo Rotchild kun sia aùtentika arkitekturo el la tridekaj jaroj, Shalom - turo kun sia observejo, kaj fine la antikva Jafo, havenurbo jam antaù 4000 jaroj, kun siaj arkeologiaj elfosajhoj, antikva haveno, kaj artista kvartalo kun galerioj kaj restoracioj. D2 - Krozo sur la Mediteranea Maro (kun vespermangho) Prezo: 49 EUR Tiu chi krozo per la promenshipo Sababa 5 ofertas al vi eksterordinaran trihoran travivajhon dumvespere sur la maro, laùlonge de la Tel-Aviva marbordo. Vi enshipighos en la malnova haveno Jafo kaj ekiros iom antaù la sunsubiro. De sur la ferdeko vi spektos apartan belegan sunsubiron en la maro, kaj post la noktigho vi povos admiri unikan perspektivon de la lumigita Tel-Aviva marbordo kun ghiaj promenejo kaj hoteloj. Iom poste vi ghuos abundan vespermanghon kun vintrinkado kaj ech atendos vin ... eta surprizo! Sataj kaj plenaj je travivajhoj vi revenos al la haveno Jafo kaj fine al la Kongresejo. D3 - Krozo sur Mediteranea Maro (sen vespermangho) Prezo: 39 EUR Same kiel D2 (vidu supre), nur sen la vespermangho. Refreshigaj trinkajhoj estos mendeblaj surshipe. Muziko kaj dancado vigligos la etoson kaj ankaù vin atendos ... la eta surprizo de la ekskurso! Plenaj je travivajhoj vi revenos al la haveno de Jafo kaj fine al la Kongresejo. D4 - Stalaktita groto Sorek kaj vilagho Ejn Karem Prezo: 35 EUR Post unuhora veturado orienten, preskaù enirante Jerusalemon, vi atingos la pitoreskan vilaghon Ejn Karem, chirkaùitan de olivarboj kaj vinberejoj. Laù la kristana tradicio en Ejn Karem naskighis Johano la Baptisto. Tie ankaù Maria vizitis sian kuzinon Elizabetan, la patrinon de Johano. Vi vizitos la preghejon "Sankta Johano la Baptisto", konstruitan sur la groto kie naskighis Johano. En ties korto trovighas tabulo kun esperantlingva pregho (Benedictus). De Ejn Karem vi daùrigos la vojaghon tra pitoreska regiono kaj post 20 kilometroj atingos la groton Sorek. Temas pri stalaktita groto vivanta kaj evoluanta, hazarde malkovrita antaù 30 jaroj, - la plej bela en Israelo. Post la enkonduka prelego, dum unuhora promenado vi admiros la belegajn stalaktitojn kaj stalagmitojn kun interesaj priskriboj donitaj de la loka chicherono. Entute belega ekskurso por naturamantoj. D5 - La Bahaa Monda Centro en Hajfo kaj la pendantaj ghardenoj. Prezo: 29 EUR Tiu chi ekskurso portos vin al la komplekso de la Bahaa Monda Centro kun la pendantaj ghardenoj ofte nomataj "la oka mondmiraklo". Post unuhora veturado norden vi atingos la urbon Hajfo, kiu etendighas sur la deklivoj de la monto Karmelo. De sur la montosupro aperos antaù vi neforgesebla panoramo, kun la haveno, la urbo kaj, kompreneble, la Bahaa Centro mem kie, dank al rektaj kontaktoj kun la Esperanto-movado, bahaaj volontuloj konatigos al vi la esencon de la Bahaa Kredo kaj ghian historion. Sekvos la vizito de la chefaj konstruajhoj, do: la sepultejo de Bab, la profeto kaj heroldo de la bahaa religio; la sidejo de la Universala Domo de Justeco; - la leghdona aùtoritato de la bahaa kredo, kaj, fine, la arkivejo. |