Kongresaj ekskursoj en IsraeloKiel mendi ekskursojn?Bonvolu atente tralegi la priskribojn kaj elekti. Post la elekto, plenigu klare kaj atente (preslitere) la koncernan parton de la mendilo, kaj sendu ĝin samtempe kun via pago al Roterdamo (israelanoj al la LKK-kasisto). Se en via lando estas kongresa peranto, vian mendon kaj pagon vi povas sendi al ŝi aŭ li. Por malmendoj validas la samaj kondiĉoj kiel ĉe loĝado, kaj la kondiĉoj presitaj dorsflanke sur la mendilo. Bv. ĉiam sendi mendilon kaj pagon al la sama adreso, t.e. instanco. Ĝeneralaj kondiĉoj
Antaŭkongresaj ekskursoj en IsraeloA2 Rondvojaĝo tra Israelo 18-24 de julio Mardo, 18.07 Alveno kaj bustransporto al hoteloj en Tel-Avivo. A3 Nordo de Israelo kaj la altebenaĵo Golano 23-24 de julio Dimanĉo, 23.07.Veturo al Nazareto, hejmo de Maria ,
Jozef kaj Jesuo, kie anĝelo anoncis al Maria "kaj jen vi gravediĝos
en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO" (La Anunciacio).
Daŭrigo al Kana, kie dum festo Jesuo faris vinon el akvo, kaj al Jardenit,
loko por baptaj ceremonioj en la rivero Jordano. Alveno al Tiberiado de kie
surŝipe vi atingos Kapernaŭmon, la agadcentron de Jesuo, kaj vizito al
restaĵoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo. Daŭrigo
al Tabha, kie Jesuo mirakle satigis 5000 homojn per kvin panoj kaj du
fiŝoj. Veturo al Safed, hejmo de famaj "kabalistoj" (saĝuloj kiuj
okupiĝas pri "Kabalo", la mistiko kaj mistero de la juda religio) jam en
la deksesa jarcento. Vizito al la malnova sinagogo kaj al la kvartalo de la
artistoj. Vespermanĝo kaj tranokto en kibuco Hagoŝrim.
Postkongresaj ekskursoj en IsraeloP2 Rondvojaĝo tra Israelo 1-6 aŭgusto
Mardo, 01.08 Posttagmeze ekveturo norden al Cezareo, la iama
ĉefurbo de la romia provinco Palestino. Vizito al romia amfiteatro kaj
akvedukto, kaj al kruckavalira fortikaĵo. Alveno al Hajfo kaj tranokto. P3 Nordo de Israelo kaj la altebenaĵo Golano 2-3 de aŭgusto Merkredo, 02.08 Veturo al Nazareto, hejmo de Maria ,
Jozef kaj Jesuo, kie anĝelo anoncis al Maria ,, .. kaj jen vi gravediĝos
en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO" (La Anunciacio).
Daŭrigo al Kana, kie dum festo Jesuo faris vinon el akvo, kaj al Jardenit,
loko por baptaj ceremonioj en la rivero Jordano. Alveno al Tiberiado de kie
surŝipe vi atingos Kapernaŭmon, la agadcentron de Jesuo, kaj vizito al
restaĵoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo. Daŭrigo
al Tabha, kie Jesuo mirakle satigis 5000 homojn per kvin panoj kaj du
fiŝoj. Veturo al Sefad, hejmo de famaj "kabalistoj" (saĝuloj kiuj
okupiĝas pri "Kabalo", la mistiko kaj mistero de la juda religio) jam en
la deksesa jarcento. Vizito al la malnova sinagogo kaj al la kvartalo de la
artistoj. Vespermanĝo kaj tranokto en la kibuco Hagoŝrim.
Dumkongresaj ekskursojTuttagaj ekskursoj Ĉiuj tuttagaj ekskursoj okazas sabaton, la 29-an de julio. La prezo ĉi-jare NE inkluzivas tagmanĝon, sed estas antaŭvidita paŭzo dum kiu ĉiu povos lunĉi laŭ propra prefero, gusto kaj buĝeto. Kompense, la prezoj de la ekskursoj restas tre malaltaj. Ĉiuj aŭtobusoj estas klimatizitaj, kaj ĉiun ekskurson akompanas profesia ĉiĉerono kaj esperantlingva interpretisto. Kun la kongresaj dokumentoj, ĉe la aliĝo ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la menditaj kongresaj biletoj. Sur la biletoj estos bazaj informoj pri la ekskurso (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami ol tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj sur la biletoj. Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno kaj varmo! Bv. noti ke la tereno en kelkaj ekskursoj povas esti netaŭga por homoj kun marŝhandikapoj. La priskriboj de la ekskursoj, kutime mencias tion. E1 - Masada kaj la Morta Maro Post unuhora veturado vi preterpasos Jerusalemon kaj direktiĝos malsupren al la Morta Maro. Rimarkinda estos la punkto je la alteco de la marnivelo, de kie la veturado kvazaŭ daŭros "sub la maro". Tuj poste vi atingos la Mortan Maron troviĝonte je la (mal)alteco de 411 metroj sub la marnivelo, la plej malalta punkto sur la Tero. Sekvos la kavernoj apud la antikva urbo Kumrano, kie en la jaro 1947 beduena paŝtisto malkovris hazarde la Skrib-rulaĵojn de la Morta Maro. Veturante laŭ la marbordo vi atingos la kulminon de la ekskurso, - la fortikaĵon Masada, kiu troviĝas sur nesurgrimpebla monto kun krutaj deklivoj. La fortikaĵo Masada estis la lasta juda bastiono kiu kontraŭstaris la romianojn post la detruo de la Dua Templo kaj Jerusalemo (jaro 70 p.K.). La romianoj post longa sieĝo sukcesis surgrimpi kaj konkeri la fortikaĵon nur dank’ al genia ideo konstrui ramplon el tero ĝis la supro. Tiam okazis unu el la plej dramaj epizodoj en la juda historio, kiam la 960 sieĝitoj decidis mortigi sin anstataŭ sklaviĝi. Vi supreniros la monton per telfero kaj vizitos la fortikaĵon kun ties konstruaĵoj. Sur la vojo reen, vi povos ĝui la varmajn fontojn en Ein Gedi kaj naĝi (flosi) en la sala akvo de la maro. E2 - Malnova Jerusalemo - Sankta urbo por judoj, kristanoj kaj islamanoj Prezo: 46 EUR Post la alveno al Jerusalemo vi rekte veturos al la Monto Oliva, kie aperos antaŭ vi unika panoramo de la Malnova Urbo ĉirkaŭata de muregoj, kun la Templo-Monto kaj la moskeoj Omar kaj El-Aksa. Sekvos vizitoj al lokoj ligitaj kun la vivo de Jesuo, do: la preĝejo Patro Nia, kie Jesuo instruis al siaj disĉiploj la preĝon Patro Nia, kaj aŭguris la detruon de Jerusalemo. Esperantlingva tabulo kun la fama preĝo, inter 60 aliaj tabuloj diverslingvaj, videblas en la preĝejo; la Kapelo de la Ĉieliro, kie Jesuo ascendis al la ĉielo; la preĝejo Getsemane kun sia ĝardeno de olivarboj, kie Jesuo estis perfidita kaj arestita; la Vojo de Doloroj (Via Dolorosa) kiun Jesuo, mortkondamnita, laŭiris portante la krucon; la Preĝejo de la Sankta Sepultejo, kie Jesuo estis entombigita: la plej sankta loko por kristanoj. Sekvos promenado tra la stratetoj de la urbo ĝis la Okcidenta Murego (Murego de Lamentoj), la lasta relikvo de la Dua Templo, detruita de romianoj – la plej sankta loko por judoj. Eblos viziti la Templo-Monton kun la moskeoj Omar kaj El-Aksa, la tria plej sankta loko por islamanoj post Meka kaj Medina. Sekvos promenado tra la rekonstruita malnova juda kvartalo, post kio vi forlasos la malnovan urbon tra la Cion-pordego. La lastaj vizitotaj lokoj estos: la preĝejo Dormition, kie Maria mortis (endormiĝis), la ejo kie Jesuo kaj liaj disĉiploj manĝis la "Lastan Vespermanĝon", kaj la tombo de reĝo David. E3 - Okcidenta Jerusalemo - la nova urbo, kaj Bejt-Lehem (Betlehemo) Prezo: 45 EUR Post unuhora veturado preskaŭ enirante Jerusalemon, vi atingos la vilaĝon Ejn Kerem, la naskiĝlokon de Johano la Baptisto. Vi vizitos la preĝejon "Sankta Johano la Baptisto", en kies korto troviĝas tabulo kun esperantlingva preĝo (Benedictus). Forlasinte la vilaĝon vi atingos la sinagogon de la medicina centrejo Hadasa, kun la mondfamaj vitraloj de Mark Ŝagal (Marc Chagall). Temas pri dek du vitraloj reprezentantaj la dek du tribojn de Israelo. Sekvos la vizito al la memorigejo Jad Vaŝem, dediĉita al la ses milionoj da judoj pereigitaj dum la dua mondmilito, viktimoj de la Holokaŭsto (Genocido). De tie vi veturos al Kneset, la sidejo de la Israela Parlamento. La sekva vizitpunkto estos la "Sanktejo de la libro", parto de la Israela Muzeo kie estas eksponitaj la famaj "Skrib-rulaĵoj de la Morta Maro", antikvaj hebreaj skribaĵoj el la unua jarcento antaŭ Kristo, malkovritaj hazarde en 1947 de beduena paŝtisto en kavernoj en Kumrano, apud la Morta Maro. Posttagmeze vi veturos al la naskiĝurbo de Jesuo, Bejt-Lehem, por viziti la "Preĝejon de la Naskiĝo". E4 - Nazareto, Tiberiado kaj Tiberiada Lago (Galilea Maro) Prezo: 49 EUR Tiu ĉi ekskurso donos al vi okazon viziti la plej sanktajn lokojn por kristanoj en Nazareto kaj ĉirkaŭ Tiberiada Lago, do lokojn ligitajn kun la vivo kaj agado de Jesuo. Nazareto, via unua halto, estas la urbo al kiu Dio sendis la anĝelon Gabrielo por anonci al Maria: "kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO" (La Anunciacio). En Nazareto Jesuo pasigis sian infanaĝon, kaj laboris kiel ĉarpentisto. Vi vizitos la preĝejon de la Anunciacio, unu el la plej belaj en la mondo, kaj la Puton de Maria. Survoje al Tiberiado vi vizitos la vilaĝon Kana, kie okazis la unua miraklo de Jesuo, kiam dum geedziĝa festo li faris vinon el akvo. Sekvas Tiberiado mem, kie post mallonga vizito en la urbo vi boatveturos sur la Tiberiada Lago. Tuj poste vi atingos Kapernaŭmon, kie estis la agadcentro de Jesuo. Tie troviĝas restaĵoj de antikva sinagogo el la periodo de la Dua Templo, kie Jesuo instruis siajn disĉiplojn. Ne malproksime de Kapernaŭmo troviĝas Tabba, alia loko kie Jesuo faris miraklon kaj satigante 5000 homojn per kvin panoj kaj du fiŝoj. Tie viziteblas belega mozaiko kiu priskribas la miraklon. Je la fino vi vizitos Jardenit, loko kie oni faras baptajn ceremoniojn en la rivero Jordano. E5 - Cezareo, Hajfa, Akko kaj kavernoj Roŝ ha-Nikra (la norda marborda vojo) Prezo: 48 EUR
Unue vi atingos la antikvan urbon Cezareo, konstruitan de Herodo la Granda en
la jaro 20 a.K. Siatempe ĝi estis la plej impona havenurbo, kaj dum 500 jaroj ĝi
estis la ĉefurbo de la romia provinco Palestino. Post tiu periodo la urbo estis
konkerita de muzulmanoj, kaj ilin sekvis la kruckavaliroj. Vi vidos grandegan
amfiteatron kaj inĝenian akvedukton el la romia periodo, muregon kaj remparon
el la kruckavalira periodo. E6 - Kavernoj de Bejt-Ĝuvrin kaj la termofontoj Hamej Joab Prezo: 44 EUR Veturo tra la Lando de Davido kaj Goljato al Bejt-Ĝuvrin kun ĝiaj nekredeblaj
kavernoj, manfositaj en la kalkŝtonaro. Tie staris en la antikveco la urboj
Mareŝa kaj Bejt-Ĝuvrin. Laŭ la Malnova Testamento, Mareŝa ekzistis jam
en la naŭa jarcento a.K. Dum la kvara jarcento a.K., la helena loĝantaro
konstruis la malsupran urbon, kaj fosis la kavernojn sub ĝiaj domoj. La
kavernoj estis uzataj kiel akvujoj, kolumbarioj, olivpremejoj kaj magazenoj.
El ĉiu domo, ŝtuparo fosita en la ŝtono, kondukis malsupren al la kavernoj.
Vi vizitos unue la Kolumbarion, kiu entenas 2000 niĉojn. La Kolumbario ne
estis, kiel kutime, nekropolo por la cindro de la mortintoj, sed bredejo de
kolomboj uzitaj por kultaj ceremonioj kaj nutrado. Impresas la olivpremejo
kun sia inĝenia preparprocedo de olivoleo. Vi daŭrigos al la helenaj
domoj, sub kiuj troviĝas tuta komplekso de cisternoj, kiuj atendas vian
viziton. La vagado tra tiuj kavernoj estas unika travivaĵo.
Post duhora piediro vi veturos al komplekso de kloŝformaj kavernoj.
Temas pri dekoj da kavernoj ligitaj inter si. Malgraŭ la antaŭa hipotezo,
laŭ kiu la kavernoj estis uzitaj kiel akvujoj, evidentiĝis ke ili estis
ŝtonminejoj kiuj provizis konstrumaterialon por la konstruado de la marbordaj
urboj kaj Bejt-Ĝuvrin mem. Post tiu kelkhora vizito, iom pena, vi veturos por
ripozi en la banloko Hamej Joab, kie vi povos ĝui varmajn mineralfontojn.
Duontagaj ekskursojD1 - Enkonduko al la urbo Tel-Avivo Prezo: 28 EUR Tel-Avivo, la plej moderna urbo de Israelo, hejmo de komerco, kulturo kaj distro, urbo vigla tage kaj nokte, prave meritas sian alnomon "La senhalta urbo". Celo de tiu ĉi ekskurso estas konatiĝo kun la ĉefaj vidindaĵoj de la moderna parto de la urbo kaj kun la antikva urbo Jafo, do: Openheimer diamanto-centro kun la muzeo, Rabin-placo kun la monumento dediĉita al la memoro de la israela ĉefministro Ichak Rabin, murdita tie en novembro 1995; Bulvardo Rotchild kun sia aŭtentika arkitekturo el la tridekaj jaroj, Ŝalom - turo kun sia observejo, kaj fine la antikva Jafo, havenurbo jam antaŭ 4000 jaroj, kun siaj arkeologiaj elfosaĵoj, antikva haveno, kaj artista kvartalo kun galerioj kaj restoracioj. D2 - Krozo sur la Mediteranea Maro (kun vespermanĝo) Prezo: 49 EUR Tiu ĉi krozo per la promenŝipo Sababa 5 ofertas al vi eksterordinaran trihoran travivaĵon dumvespere sur la maro, laŭlonge de la Tel-Aviva marbordo. Vi enŝipiĝos en la malnova haveno Jafo kaj ekiros iom antaŭ la sunsubiro. De sur la ferdeko vi spektos apartan belegan sunsubiron en la maro, kaj post la noktiĝo vi povos admiri unikan perspektivon de la lumigita Tel-Aviva marbordo kun ĝiaj promenejo kaj hoteloj. Iom poste vi ĝuos abundan vespermanĝon kun vintrinkado kaj eĉ atendos vin ... eta surprizo! Sataj kaj plenaj je travivaĵoj vi revenos al la haveno Jafo kaj fine al la Kongresejo. D3 - Krozo sur Mediteranea Maro (sen vespermanĝo) Prezo: 39 EUR Same kiel D2 (vidu supre), nur sen la vespermanĝo. Refreŝigaj trinkaĵoj estos mendeblaj surŝipe. Muziko kaj dancado vigligos la etoson kaj ankaŭ vin atendos ... la eta surprizo de la ekskurso! Plenaj je travivaĵoj vi revenos al la haveno de Jafo kaj fine al la Kongresejo. D4 - Stalaktita groto Sorek kaj vilaĝo Ejn Karem Prezo: 35 EUR Post unuhora veturado orienten, preskaŭ enirante Jerusalemon, vi atingos la pitoreskan vilaĝon Ejn Karem, ĉirkaŭitan de olivarboj kaj vinberejoj. Laŭ la kristana tradicio en Ejn Karem naskiĝis Johano la Baptisto. Tie ankaŭ Maria vizitis sian kuzinon Elizabetan, la patrinon de Johano. Vi vizitos la preĝejon "Sankta Johano la Baptisto", konstruitan sur la groto kie naskiĝis Johano. En ties korto troviĝas tabulo kun esperantlingva preĝo (Benedictus). De Ejn Karem vi daŭrigos la vojaĝon tra pitoreska regiono kaj post 20 kilometroj atingos la groton Sorek. Temas pri stalaktita groto vivanta kaj evoluanta, hazarde malkovrita antaŭ 30 jaroj, - la plej bela en Israelo. Post la enkonduka prelego, dum unuhora promenado vi admiros la belegajn stalaktitojn kaj stalagmitojn kun interesaj priskriboj donitaj de la loka ĉiĉerono. Entute belega ekskurso por naturamantoj. D5 - La Bahaa Monda Centro en Hajfo kaj la pendantaj ĝardenoj. Prezo: 29 EUR Tiu ĉi ekskurso portos vin al la komplekso de la Bahaa Monda Centro kun la pendantaj ĝardenoj ofte nomataj "la oka mondmiraklo". Post unuhora veturado norden vi atingos la urbon Hajfo, kiu etendiĝas sur la deklivoj de la monto Karmelo. De sur la montosupro aperos antaŭ vi neforgesebla panoramo, kun la haveno, la urbo kaj, kompreneble, la Bahaa Centro mem kie, dank al rektaj kontaktoj kun la Esperanto-movado, bahaaj volontuloj konatigos al vi la esencon de la Bahaa Kredo kaj ĝian historion. Sekvos la vizito de la ĉefaj konstruaĵoj, do: la sepultejo de Bab, la profeto kaj heroldo de la bahaa religio; la sidejo de la Universala Domo de Justeco; - la leĝdona aŭtoritato de la bahaa kredo, kaj, fine, la arkivejo. |