66-a IKBE.
La 66-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazos 5 -12 aŭgusto en Plovdiv, Bulgario.
Temo: Komunikado sen limoj en la 21-a jarcento. Postkongrese sekvas libertempa semajno
ĉe la Nigra Maro, en pitoreska apudmara ĉemontara urbeto Obzor (12-18 aŭgusto).
Aliĝoj kaj informoj ĉe: Vladimir Ĝelev,
ul. Landos 24, Bl. 21, Vh. B, BG-4006 Plovdiv.
Internacia Junulara Kongreso.
La 56-a IJK okazos en Honkongo, Ĉinio, post la UK,
05-12 aŭgusto 2000. Kontaktadreso:
LKK de la 56-a IJK, P.O. Kesto 77, Beijing, CN-100037.
Rete: cepc@china-report.com, retpaĝo:
http://www.esperanto.org/ijk2000.
Kongresa temo: "La transiro al tutmondiĝo – tutglobismo en la 21-a jarcento".
ILEI-konferenco.
La 34-a ILEI-Konferenco okazos de la 15-a ĝis la 21-a de julio
en Kvinpetalo, Bouresse (Francio). Kongresa temo: "Lingvolernado serve al interkultura edukado".
Kontaktadreso: Jennifer Bishop, 39 Hill Street, Hawthorn, Victoria 3122, Aŭstralio.
Retpoŝto: esperanto@education.monash.edu.au.