Zamenhof iam parolis pri "shipo, kiu portis la admiralan flagon sur la masto". Tiun shipon oni nomas en Esperanto kaj "flag-shipo" (laù la angla modelo) kaj "admirala shipo" (laù la eùrop-kontinenta modelo).
Se al tio oni aldonas ke "admiralo" estas arab-devena vorto en Esperanto ["al-amir" = la estro (de la maro)], ni jam trovighas en la Meza Oriento kaj en la tuta problemaro de la Universala Kongreso en Telavivo.
Laù la jhargono de Unesko "flag-shipa evento" estas io, kion en Esperanto ni pli klare nomus "voj-montra evento". La fakto ke Unesko decidis doni al la Universala Kongreso en Telavivo la rajton esti unu el tiuj "voj-montraj eventoj" de la jaro 2000-a, "la Internacia Jaro de Kulturo de Paco", ankaù estas en si mem fakto voj-montra por la esperantistoj.
Same voj-montra estas la fakto, ke reprezentanto de Unesko decidis mem paroli pri tiu temo dum la UK, kaj la fakto, ke la estraro de UEA dedichis la kongresan temon al "Lingvo kaj Kulturo de Paco".
Kiel vi vidas "paco" estas la centra elemento de chi tiu kongreso.
Se oni multe parolas pri "paco", la kialo estas ke paco ankoraù ne ekzistas en la mondo kaj precipe ne en la Meza Oriento.
Oni devas daùre strebi por konservi pacon. Ghi ne estas situacio, kiu mem-konservas sin. Tiu strebado estas unu el la gravaj elementoj de la agado de esperantistoj. Ne necesas doni detalojn, char chiu, ankaù novaj esperantistoj, jam aùdis pri la kunligo inter Esperanto kaj paco, almenaù oni aùdis, ke "nia diligenta kolegaro en laboro paca ne lacighos".
Paco, aliflanke, kiel mi jam aludis, postulas penan intertraktan laboron, char chiu konsentas pri la ghenerala principo ("Paco kaj Esperanto estas bonaj aferoj"), sed tiu konsento tuj malaperas kiam oni venas al konkretajhoj ("Por atingi pacon, vi devas pagi plimulte vian benzinon", "Por lerni Esperanton vi devas acheti lernolibron kaj trastudi ghin").
En la kazo de la Meza Oriento la situacio estas tiom komplika, ke apenaù homoj ekster tiu regiono komprenas ghin.
La facilaj skemaj ideoj, kiel "Israelo estas lando moderna kaj demokratia", "Israelo estas lando agresema, kiu ne respektas la homajn rajtojn", "Araboj estas chiuj teroristoj", "Araboj estas chiuj viktimoj de la usona politiko pere de Israelo", ne eltenas komparon kun la surloka realo.
La partoprenantoj en la UK povas mem sperti la situacion kaj formi al si personan jughon. En chies argumentoj estas parta vero kaj parta malvero. chiuj pravas kaj chiuj malpravas.
ghuste pro tio la debatoj dum la UK ebligos senkashan komparon de tiuj vidpunktoj. Se vi partoprenos, vi rajtos finfine demandi la israelajn esperantistojn pri faktoj kaj opinioj, kaj vi rajtos formi al vi la viajn, preter la simpligitaj opinioj, kiujn pushas al vi la amas-komunikiloj.
Se vi partoprenos vi havos la eblecon ankaù renkonti la alian flankon, la arabojn kaj en Israelo kaj ekster ghi, kaj ankaù ilin vi povos demandi pri faktoj kaj opinioj. chirkaù la kongreso estas pluraj eventoj (antaù-kongresaj ekskursoj, seminario en Amano de arabaj esperantistoj, ktp.), kiuj ebligos al la kongresanoj kompari la vidpunktojn de la du flankoj.
Nia deziro estas, ke la esperantistoj kontribuu per sia cheesto kaj per siaj ideoj al la pac-procedo, kiu, preskaù kiel la Esperanto-movado mem, stagne antaùeniras. Ni estos tie por diri, ke tiu procedo devas antaùeniri (kaj vi vidos, ke granda procentajho de la israela loghantaro samopinias, same kiel samopinias granda procentajho de la araba loghantaro de la chirkaùaj landoj).
Kompreneble ni ankaù lernos pri lingvo, la nov-hebrea, kies revivig-procedo estas la plej simila inter chiuj lingvaj fenomenoj al la vivig-procedo de Esperanto mem: de libra lingvo al vera lingvo, kaj ni ankaù lernos pri la araba lingvo, kiu nature prezentas skemecajn trajtojn, el kiuj planlingvistoj (kaj verkantoj de pli-malpli plenaj vortaroj) povos multon lerni.
Ni ankaù lernos pri la socilingvistika situacio en la Meza Oriento, kaj pri ghia ebla kontribuo (kaj malkontribuo) al la pac-procedo, ekzemple, chu vi scias ke en jordanaj universitatoj oni instruas la nov-hebrean? Same malmultaj scias, ke la instruado de la araba en israelaj lernejoj estas vasta kaj oni intencas pliefikigi ghin, malgraù la premo de la angla.
Ne estas mia intenco paroli en chi tiu artikoleto pri la mult-kultureco kaj mult-lingveco de la regiono, nek pri ghiaj turismaj allogajhoj, sed pri tiuj aliaj raportis jam abunde.
Mi volas nur diri, fine, ke, kvankam Israelo estas lando, kiu per sia nura nomo tuj elvokas fortan simpation aù fortan malsimpation, vi ne rajtas simpatii aù malsimpatii sen rektaj informoj. Tiujn vi povos akiri per partoprenado en la unua grandskala Esperanto-eventoj en tiu regiono. La kongreso en Telavivo ne estas nur kongreso en Israelo, ghi estas kongreso, kiu ebligos al vi koni la tutan Mezan Orienton.
Rimarku, fine, ke, char esperantistoj (malgraù chiuj babiloj) vere interesighas unuarange kaj profunde nur pri disvastigado de Esperanto, kongreso en la Meza Oriento estas ankaù maniero alporti Esperanton al la tuta regiono. Mi komencas ricevi en la ret-poshta listo mesaghojn en vera Esperanto de veraj araboj, kaj la unuaj kontaktoj inter israelaj kaj arabaj esperantistoj komencighas. Vi eble memoras ke en Montpeliero, vi decidis ke Esperanto estu ponto en chiuj komplikaj situacioj ankaù inter la nordo kaj la sudo. Tio en la Meza Oriento ekokazas inter mil malfacilajhoj. Venu por helpi ankaù pri tio, kio en sia maniero estos originala kontribuo al la pac-procedo.
Renato Corsetti
uea@inter.nl.net