Zamenhof iam parolis pri "ŝipo, kiu portis la admiralan flagon sur la masto". Tiun ŝipon oni nomas en Esperanto kaj "flag-ŝipo" (laŭ la angla modelo) kaj "admirala ŝipo" (laŭ la eŭrop-kontinenta modelo).
Se al tio oni aldonas ke "admiralo" estas arab-devena vorto en Esperanto ["al-amir" = la estro (de la maro)], ni jam troviĝas en la Meza Oriento kaj en la tuta problemaro de la Universala Kongreso en Telavivo.
Laŭ la ĵargono de Unesko "flag-ŝipa evento" estas io, kion en Esperanto ni pli klare nomus "voj-montra evento". La fakto ke Unesko decidis doni al la Universala Kongreso en Telavivo la rajton esti unu el tiuj "voj-montraj eventoj" de la jaro 2000-a, "la Internacia Jaro de Kulturo de Paco", ankaŭ estas en si mem fakto voj-montra por la esperantistoj.
Same voj-montra estas la fakto, ke reprezentanto de Unesko decidis mem paroli pri tiu temo dum la UK, kaj la fakto, ke la estraro de UEA dediĉis la kongresan temon al "Lingvo kaj Kulturo de Paco".
Kiel vi vidas "paco" estas la centra elemento de ĉi tiu kongreso.
Se oni multe parolas pri "paco", la kialo estas ke paco ankoraŭ ne ekzistas en la mondo kaj precipe ne en la Meza Oriento.
Oni devas daŭre strebi por konservi pacon. Ĝi ne estas situacio, kiu mem-konservas sin. Tiu strebado estas unu el la gravaj elementoj de la agado de esperantistoj. Ne necesas doni detalojn, ĉar ĉiu, ankaŭ novaj esperantistoj, jam aŭdis pri la kunligo inter Esperanto kaj paco, almenaŭ oni aŭdis, ke "nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos".
Paco, aliflanke, kiel mi jam aludis, postulas penan intertraktan laboron, ĉar ĉiu konsentas pri la ĝenerala principo ("Paco kaj Esperanto estas bonaj aferoj"), sed tiu konsento tuj malaperas kiam oni venas al konkretaĵoj ("Por atingi pacon, vi devas pagi plimulte vian benzinon", "Por lerni Esperanton vi devas aĉeti lernolibron kaj trastudi ĝin").
En la kazo de la Meza Oriento la situacio estas tiom komplika, ke apenaŭ homoj ekster tiu regiono komprenas ĝin.
La facilaj skemaj ideoj, kiel "Israelo estas lando moderna kaj demokratia", "Israelo estas lando agresema, kiu ne respektas la homajn rajtojn", "Araboj estas ĉiuj teroristoj", "Araboj estas ĉiuj viktimoj de la usona politiko pere de Israelo", ne eltenas komparon kun la surloka realo.
La partoprenantoj en la UK povas mem sperti la situacion kaj formi al si personan juĝon. En ĉies argumentoj estas parta vero kaj parta malvero. ĉiuj pravas kaj ĉiuj malpravas.
ĝuste pro tio la debatoj dum la UK ebligos senkaŝan komparon de tiuj vidpunktoj. Se vi partoprenos, vi rajtos finfine demandi la israelajn esperantistojn pri faktoj kaj opinioj, kaj vi rajtos formi al vi la viajn, preter la simpligitaj opinioj, kiujn puŝas al vi la amas-komunikiloj.
Se vi partoprenos vi havos la eblecon ankaŭ renkonti la alian flankon, la arabojn kaj en Israelo kaj ekster ĝi, kaj ankaŭ ilin vi povos demandi pri faktoj kaj opinioj. ĉirkaŭ la kongreso estas pluraj eventoj (antaŭ-kongresaj ekskursoj, seminario en Amano de arabaj esperantistoj, ktp.), kiuj ebligos al la kongresanoj kompari la vidpunktojn de la du flankoj.
Nia deziro estas, ke la esperantistoj kontribuu per sia ĉeesto kaj per siaj ideoj al la pac-procedo, kiu, preskaŭ kiel la Esperanto-movado mem, stagne antaŭeniras. Ni estos tie por diri, ke tiu procedo devas antaŭeniri (kaj vi vidos, ke granda procentaĵo de la israela loĝantaro samopinias, same kiel samopinias granda procentaĵo de la araba loĝantaro de la ĉirkaŭaj landoj).
Kompreneble ni ankaŭ lernos pri lingvo, la nov-hebrea, kies revivig-procedo estas la plej simila inter ĉiuj lingvaj fenomenoj al la vivig-procedo de Esperanto mem: de libra lingvo al vera lingvo, kaj ni ankaŭ lernos pri la araba lingvo, kiu nature prezentas skemecajn trajtojn, el kiuj planlingvistoj (kaj verkantoj de pli-malpli plenaj vortaroj) povos multon lerni.
Ni ankaŭ lernos pri la socilingvistika situacio en la Meza Oriento, kaj pri ĝia ebla kontribuo (kaj malkontribuo) al la pac-procedo, ekzemple, ĉu vi scias ke en jordanaj universitatoj oni instruas la nov-hebrean? Same malmultaj scias, ke la instruado de la araba en israelaj lernejoj estas vasta kaj oni intencas pliefikigi ĝin, malgraŭ la premo de la angla.
Ne estas mia intenco paroli en ĉi tiu artikoleto pri la mult-kultureco kaj mult-lingveco de la regiono, nek pri ĝiaj turismaj allogaĵoj, sed pri tiuj aliaj raportis jam abunde.
Mi volas nur diri, fine, ke, kvankam Israelo estas lando, kiu per sia nura nomo tuj elvokas fortan simpation aŭ fortan malsimpation, vi ne rajtas simpatii aŭ malsimpatii sen rektaj informoj. Tiujn vi povos akiri per partoprenado en la unua grandskala Esperanto-eventoj en tiu regiono. La kongreso en Telavivo ne estas nur kongreso en Israelo, ĝi estas kongreso, kiu ebligos al vi koni la tutan Mezan Orienton.
Rimarku, fine, ke, ĉar esperantistoj (malgraŭ ĉiuj babiloj) vere interesiĝas unuarange kaj profunde nur pri disvastigado de Esperanto, kongreso en la Meza Oriento estas ankaŭ maniero alporti Esperanton al la tuta regiono. Mi komencas ricevi en la ret-poŝta listo mesaĝojn en vera Esperanto de veraj araboj, kaj la unuaj kontaktoj inter israelaj kaj arabaj esperantistoj komenciĝas. Vi eble memoras ke en Montpeliero, vi decidis ke Esperanto estu ponto en ĉiuj komplikaj situacioj ankaŭ inter la nordo kaj la sudo. Tio en la Meza Oriento ekokazas inter mil malfacilaĵoj. Venu por helpi ankaŭ pri tio, kio en sia maniero estos originala kontribuo al la pac-procedo.
Renato Corsetti
uea@inter.nl.net