Saluto en la inaùguro de la Prezidanto de la LKK, A. Wandel

En la jaro 1967 devus okazi Universala Kongreso en Tel Avivo. Pro la eksplodo de la sestaga milito en junio, oni decidis lastmomente trasigi chion al Roterdamo, kaj Tel Avivo devis atendi tri jardekojn por denove havi la honoron gastigi UK-n.

Du salonoj en la nuna kongresejo portas la nomojn de la prezidanto kaj vic-prezidanto de la tiama LKK - J.Kohen-Cedek kaj I.Dratwer. Tridek tri jaroj pasis ghis kiam UEA kaj la Israela E-movado audacis denove provi organizi UK-n en Israelo. Tio estis kuragha decido flanke de UEA, pro la risko ke alighus malmultaj kongresanoj au ke ripetighus la historio de 1967. Ghi tamen estis necesa pasho por montri ke UEA estas vere tutmonda organizajho: unuafoje okazas la UK en la Mezoriento. Chi foje la kongreso okazas ne en la ombro de milito, sed kun la esperoj de pacnegocoj.

Ghi estis kuragha pasho ankau flanke de la israela movado, kiu lau pluraj admonoj - kaj eksteraj kaj internaj - ne estis sufiche forta por organizi sukcesan kongreson. La kongreso ekokazas, kaj espereble sukcese, dank' al la entusiazmo kaj sindonema laboro de malgranda teamo. Nome de la LKK mi kore bonvenigas vin al la 85-a kongreso de Esperanto en la urbo Tel Aviv. Ghuu la kongreson, la urbon kaj la landon!

Ree al la Postkongresa pagho