Saluto en la inaŭguro de la Prezidanto de la LKK, A. Wandel

En la jaro 1967 devus okazi Universala Kongreso en Tel Avivo. Pro la eksplodo de la sestaga milito en junio, oni decidis lastmomente trasigi ĉion al Roterdamo, kaj Tel Avivo devis atendi tri jardekojn por denove havi la honoron gastigi UK-n.

Du salonoj en la nuna kongresejo portas la nomojn de la prezidanto kaj vic-prezidanto de la tiama LKK – J.Kohen-Cedek kaj I.Dratwer. Tridek tri jaroj pasis ĝis kiam UEA kaj la Israela E-movado aŭdacis denove provi organizi UK-n en Israelo. Tio estis kuraĝa decido flanke de UEA, pro la risko ke aliĝus malmultaj kongresanoj aŭ ke ripetiĝus la historio de 1967. Ĝi tamen estis necesa paŝo por montri ke UEA estas vere tutmonda organizaĵo: unuafoje okazas la UK en la Mezoriento. Ĉi foje la kongreso okazas ne en la ombro de milito, sed kun la esperoj de pacnegocoj.

Ĝi estis kuraĝa paŝo ankaŭ flanke de la israela movado, kiu laŭ pluraj admonoj - kaj eksteraj kaj internaj - ne estis sufiĉe forta por organizi sukcesan kongreson. La kongreso ekokazas, kaj espereble sukcese, dank' al la entusiazmo kaj sindonema laboro de malgranda teamo. Nome de la LKK mi kore bonvenigas vin al la 85-a kongreso de Esperanto en la urbo Tel Aviv. Ĝuu la kongreson, la urbon kaj la landon!

Ree al la Postkongresa paŝo