La UK en Beijing por mi estis unu el la plej memorindaj, kaj pro la beleco de la lando kaj la urbo, kiujn mi kaj mia edzino tiam unuafoje vizitis, kaj pro la amika akcepto de la esperantistaj gastigantoj. En la oficiala antaúkongreso, same kiel dum la kongreso kaj dum postkongresa ekskurso, chie imponis al ni la kora kaj amikeca akcepto kaj helpemo de lokaj esperantistoj. ghis nun unu el miaj plej popularaj lumbildoj pri Esperanto estas tiu, kiu montras grupeton de israelaj esperantistoj sur la Granda Muro.
En 1986, vizito de israelanoj en Chinio estis tre malofta okazo, kaj tiu vizito, kiu farighis ebla dank' al Esperanto, estis tiom speciala ke aperis pri ghi artikolo en unu el la chefaj tagaj gazetoj de Israelo. Nun, 14 jarojn poste, ni organizas la Universalan Kongreson en Tel-Avivo kaj esperas reciproki tiun gastamon al la chinaj partoprenantoj. Por ni, la vojagho tra Chinio havis tri pintojn: la Granda Muro norde de Beijing, eble la plej fama simbolo de Chinio en la okcidenta kulturo, la terakota armeo en Xi'an, mirinda arkeologia atesto pri glora pasinteco, kaj la luna pejzagho de la rivero Lijiang che Guilin, unu el la plej belaj naturaj belecoj, kiuj ja abundas en Chinio.
Nun eble mi povas sugesti al la vizitantoj de la chi-jara kongreslando Israelo tri similajn pintojn, kvankam ja tute aliajn:
Al tiuj tri pintoj alighas dekoj da kulturaj, religiaj, arkeologiaj kaj naturaj juveloj, kiel la serena Lago de Galieo, chirkaúita de palmarboj kaj montoj kaj che la alia ekstremo Eilat - kie la tropikaj fish;oj kaj koraloj de la Rugha Maro kunighas kun la granitaj dezertaj montoj por krei ripozan etoson for de la pulsanta moderna mondo.
Israelo estas ankaú etnologie kaj socie bolanta mikspoto: chi tie restarighis la juda popolo el la cindroj de la Holokausto, kies teruran historion rakontas la muzeo de "Yad Vash;em" en Jerusalemo kaj la "Domo de Diasporo" en Tel-Avivo, kie oni povas dum malmultaj horoj sekvi dumil jarojn da historio. Sed tuta Israelo estas ja vivanta etnografia muzeo, kien enmigradis kaj kie miksighas kaj lernas kunvivi judoj el chiuj partoj de la mondo, judoj kun araboj, israelanoj kaj palestinanoj. Nun, post preskaú centjara konflikto, la du popoloj ekmarsh;as sur la longa kaj malfacila vojo al paco kaj kunekzisto. Vizitante Jerusalemon kaj la Palestinan aútonomion, oni povas spekti tiun procezon efektive okazantan chiutage. "Kulturo de Paco" estas ankaú la cheftemo de la Universla Kongreso de Esperanto, kiu estis elektita kiel flagsh;ipa evento de la jaro de Paco de Unesko.
Sendube oni multe lernos kaj vidos en tiu kongreso - pri la lando, pri ghia popolo, pri ghiaj kulturaj kaj naturaj trezoroj, pri ghia kvarmil-jara historio kaj pri ghia sh;torma kaj ekscitiga moderna historio, kiu estas forghata chiutage, ech dum la kongresaj tagoj.