De Beijing al Tel-Avivo

Amri Wandel ( Israelo), "El Popola Ĉinio"

Foje la kalendaro havas interesajn koincidojn. En 1986 mi vojaĝis kun dek esperantistoj el Israelo al la Universala Kongreso en Beijing kaj post ĝi rapide revenis al Israelo por kunorganizi la TEJO-kongreson en Neurim. Dek kvar jarojn poste ni organizas la Universalan Kongreson en Tel-Avivo, dum la TEJO-kongreso okazas en Ĉinio...

La UK en Beijing por mi estis unu el la plej memorindaj, kaj pro la beleco de la lando kaj la urbo, kiujn mi kaj mia edzino tiam unuafoje vizitis, kaj pro la amika akcepto de la esperantistaj gastigantoj. En la oficiala antaŭkongreso, same kiel dum la kongreso kaj dum postkongresa ekskurso, ĉie imponis al ni la kora kaj amikeca akcepto kaj helpemo de lokaj esperantistoj. ĝis nun unu el miaj plej popularaj lumbildoj pri Esperanto estas tiu, kiu montras grupeton de israelaj esperantistoj sur la Granda Muro.

En 1986, vizito de israelanoj en Ĉinio estis tre malofta okazo, kaj tiu vizito, kiu fariĝis ebla dank' al Esperanto, estis tiom speciala ke aperis pri ĝi artikolo en unu el la ĉefaj tagaj gazetoj de Israelo. Nun, 14 jarojn poste, ni organizas la Universalan Kongreson en Tel-Avivo kaj esperas reciproki tiun gastamon al la ĉinaj partoprenantoj. Por ni, la vojaĝo tra Ĉinio havis tri pintojn: la Granda Muro norde de Beijing, eble la plej fama simbolo de Ĉinio en la okcidenta kulturo, la terakota armeo en Xi'an, mirinda arkeologia atesto pri glora pasinteco, kaj la luna pejzaĝo de la rivero Lijiang ĉe Guilin, unu el la plej belaj naturaj belecoj, kiuj ja abundas en Ĉinio.

Nun eble mi povas sugesti al la vizitantoj de la ĉi-jara kongreslando Israelo tri similajn pintojn, kvankam ja tute aliajn:

  • Jerusalemo, 4000-jara urbo sankta al tri religioj, kies muroj atestas pri la pasinta gloro, kies preĝejoj, moskeoj kaj sinagogoj plenas je la unika etoso de sankteco, kie la buntaj merkatoj kunfandiĝas kun la modernaj aĉeto-centroj, muzeoj kaj universitato.

  • La Morta Maro, la plej malalta loko en la mondo, kun unika kuraca efiko de la sala akvo, kie oni povas flosante legi gazeton, sed ankaŭ la Judea dezerto, natura perlo, kie profundaj dezertaj kanjonoj kaŝas rokajn basenojn, kie la impona monto de Massada kaj ĝiaj mirindaj elfosaĵoj rakontas pri la heroa morto de tricent judaj familioj, kiuj dum tri jaroj kontraŭstaris la legiojn de la Romia Imperio kaj fine preferis la morton al sklaveco.

  • Tel-Avivo, la kongresa urbo, kiu aĝas malpli ol cent jarojn, eble pli ol ĉiu alia urbo reprezentas la naskiĝon de Israelo: ĝi kreskis el la sablo, inter dunoj kaj maro, kaj dum malmultaj jardekoj fariĝis la ekonomia, kultura kaj distra centro de Israelo. "Urbo senpaŭza" nomas ĝin la enloĝantoj, kaj vere tia ĝi estas: tage ĝi estas la komerca kaj ekonomia koro de la ŝtato, kaj nokte ĝis matene ĝi transformiĝas al paradizo por nokta vivo: teatroj, aĉetum-centroj, kafejoj, trinkejoj, dancejoj, restoracioj ĉiuspecaj... kaj somere ankaŭ la stratoj, kaj precipe la marbordo logas amasojn da homoj.

    Al tiuj tri pintoj aliĝas dekoj da kulturaj, religiaj, arkeologiaj kaj naturaj juveloj, kiel la serena Lago de Galieo, ĉirkaŭita de palmarboj kaj montoj kaj ĉe la alia ekstremo Eilat - kie la tropikaj fiŝoj kaj koraloj de la Ruĝa Maro kuniĝas kun la granitaj dezertaj montoj por krei ripozan etoson for de la pulsanta moderna mondo.

    Israelo estas ankaŭ etnologie kaj socie bolanta mikspoto: ĉi tie restariĝis la juda popolo el la cindroj de la Holokausto, kies teruran historion rakontas la muzeo de "Yad Vaŝem" en Jerusalemo kaj la "Domo de Diasporo" en Tel-Avivo, kie oni povas dum malmultaj horoj sekvi dumil jarojn da historio. Sed tuta Israelo estas ja vivanta etnografia muzeo, kien enmigradis kaj kie miksiĝas kaj lernas kunvivi judoj el ĉiuj partoj de la mondo, judoj kun araboj, israelanoj kaj palestinanoj. Nun, post preskaŭ centjara konflikto, la du popoloj ekmarŝas sur la longa kaj malfacila vojo al paco kaj kunekzisto. Vizitante Jerusalemon kaj la Palestinan aŭtonomion, oni povas spekti tiun procezon efektive okazantan ĉiutage. "Kulturo de Paco" estas ankaŭ la ĉeftemo de la Universla Kongreso de Esperanto, kiu estis elektita kiel flagŝipa evento de la jaro de Paco de Unesko.

    Sendube oni multe lernos kaj vidos en tiu kongreso - pri la lando, pri ĝia popolo, pri ĝiaj kulturaj kaj naturaj trezoroj, pri ĝia kvarmil-jara historio kaj pri ĝia ŝtorma kaj ekscitiga moderna historio, kiu estas forĝata ĉiutage, eĉ dum la kongresaj tagoj.

    Ree al kovrilpaĝo