Vera Barandovska-Frank
Joseph Ben Matthias, nobla kaj klera juda sacerdoto, venis en la jaro 64 al Romo por peri pacon kaj liberigon de siaj samlandanoj. Konvinkita pri nevenkeblo de la romia imperio, li tamen batalis kontraux la romianoj por defendi sian patrujon. Atestanto de la falo de Jeruzalemo en la jaro 70, malamata de la judoj kaj suspektata de la romianoj, li progresis de militkaptito al romia civitano kaj historiisto Flavius Josephus. Kiel li priskribis la du lastajn jarcentojn de libera ekzisto de sia popolo? Kia estas la vero de lia propra biografio? Kial li ne uzis la latinan lingvon por peri la faktojn al la posteuloj? Lia verko "Juda milito", grava historia fonto skribita en du siatempe internaciaj lingvoj, la aramea kaj la greka, tamen suficxe frue aperis en latina, hebrea, slava kaj aliaj tradukoj.
1. Biografia romano pri Jozefo
Pri la vivo de Flavius Josephus fantaziplene rakontas impona trivoluma
romano de Lion Feuchtwanger, verkisto, kiu dedicxis sian vivoverkon
al historia esploro de sia juda popolo. Feuchtwanger naskigxis 1884
en Munkeno, Germanio. Post multflankaj studoj li igxis eldonisto de
kultura revuo, skribis teatrajn kritikojn kaj engagxigxis en teatrumado.
Dum la unua mondmilito li estis internigita en Tunisio, sed sukcesis
fugxi, ree en Munkeno estis suspendita de militservo kaj reprenis
sian laboron porteatran, kaj skribante proprajn verkojn, kaj
adaptante dramojn grekajn, hindajn kaj hispanajn. Famigxinte precipe pro
du prijudaj historiaj romanoj, "Judo Sus" kaj "Malbela princino",
Feuchtwanger translokigxis en 1927 al Berlino kaj multe vojagxis.
Li jxus estis faranta prelegvojagxon en Usono, kiam nazioj transprenis
povon en Germanio kaj konfiskis lian havajxon. Lia nova vivloko igxis
Sanary-sur-Mer en suda Francio, centro de germandevenaj elmigrintoj.
Jxus tie ekestis la trilogio pri Flavius Josephus. En la jaro 1937
veturis Feuchtwanger en Sovetunion, tra franca militkaptejo fugxis al
Usono kaj ekde 1941 gxis sia morto en 1958 li vivis en Kalifornio,
kie ekestis, krom la fina parto de la trilogio, pluaj historiaj romanoj
kaj eseoj.
La romano pri Flavius Josephus estis planita kiel duvoluma.
La auxtoro kolektis ricxan materialon kaj publikigis la verkon "Juda
milito" en 1932 kiel unuan volumon. Granda parto de la dua, kompletiga
parto de la romano jam estis skribita. Sed en 1933, kiam nazioj
trasercxis la domon de la verkisto, ili neniigis kaj la manuskripton,
kaj la kolektitan sciencan materialon. Feuchtwanger rekolektis la materialojn,
sed ne plu kapablis rekonstrui la neniigitan manuskripton. Krome li
akiris multajn novajn konojn kaj ideojn, precipe pri la cxefproblemoj,
kiuj akompanas lian heroon: nacionalismo kaj kosmopolitismo. Post la
apero de la dua volumo "La filoj" en 1935 ebligis la kolektita materialo
ankoraux verki alian romanon "La falsa Nerono", kiu eldonigxis en 1936,
kaj nur en 1942 Feuchtwanger finverkis la lastan parton de la trilogio
"Venos la tago", kiu aperis unue en angla traduko kaj en 1945 en la
germana originalo.
La auxtoro respektas nur kadre la historiajn faktojn pri la
persono de Jozefo mem. Li skribas tre emociplene, uzante ricxan kaj
fantazienhavan vortaron por krei fortan, kortusxan bildon de sia
popolo, de ties kutimoj, sentimentoj, kredoj, esperoj kaj konvinkoj,
firme ligitaj kun mitologia-religia rilato al ilia mistera dio, kiu
determinas homajn vivojn. Ne racio, sed subkonscio kaj emocioj igas
lian Jozefon entrepreni malfacilajn, neklarigeblajn kaj foje tute
kontrauxajn agojn. Feuchtwanger konscie neglektas historian akuratecon
ankaux pro la deziro, ke liaj romanaj personoj vivu kaj komprenigxu
al nuntempa legantaro. Certe ekzistas multaj paraleloj. La pene
celatan kosmopolitismon de Jozefo oni facile povas imagi kiel personan
sperton de Feuchtwanger mem: lia popolo ja vivas dise kaj adaptigxeme
en la tuta mondo, tamen ie en anguleto de cxies koro restas amo al la
iama lando de la origino, de mitologiaj herooj, de nedifineblaj kaj
nevideblaj sanktajxoj.
Jozefo volas du aferojn samtempe: esti judo kaj romiano, esti
izraelano kaj mondcivitano, kaj krome esti estimata. Kvankam li, kiel
romia verkisto, estis honorigita ecx per statuo, lia propra familio
kaj ceteraj judoj misfidas lin, nek inter la romianoj li havas verajn
amikojn. Li sentas, ke krom bona historia verko li devus fari ion pli
por sia popolo kaj ecx por si mem, nutrante en si esperon, ke iam
"venos la tago", sed li mortas pli frue, ol la libereco estas atingita.
La romano de Feuchtwanger estas ne nur omagxo de juda verkisto al
juda verkisto, sed ankaux konscio pri temoj kaj problemoj, kiuj dum
jarcentoj ne perdis sian aktualecon. Mi opinias ne maltauxga ilustri
nudajn historiajn faktojn kaj indikojn de la literatura verko de
Flavius Josephus mem per emociigaj citajxoj el la Feuchtwanger-a
trilogio.
2. Historia kadro
La trilogio de Feuchtwanger komencas dum la regado de imperiestro
Nerono, kiam la dudeksesjara Jozefo venas al Romo, kaj finas per la
morto de la maljuna Jozefo dum la regado de Trajano, gxi do priskribas
proksimume la jarojn 74-115. Kion diras pri tiu tempotrancxo de la
romia historio sobraj historiaj faktoj (ekz. Pflaum, 1986)? Nerono
estis la lasta imperiestro de la Julia familio, do parenco de la unua
romia imperiestro Auxgusto. Li malmulte zorgis pri sxtataj aferoj,
sxatis arton kaj subtenis gxin per enormaj sumoj. Kiam en la jaro 64
pro incendio forbruligxis granda parto de konstruajxoj en la cxefurbo
Romo, Nerono rekonstruigis ilin en grandioza kaj impona stilo,
inspirita per grekaj modeloj.
Estas konate, ke la romianoj ja estis bonaj organizantoj kaj
soldatoj, sed arton, arkitekturon, filozofion kaj literaturon ili
lernis cxe la grekoj. Grekoj cetere logxis kaj prosperis en Romo kaj
alie - en Sicilio, en suda Gauxlio (hodiauxa Francio), en afrika
Aleksandrio, kaj ankaux en Judeo. La greka lingvo estis parolata en
la romia imperio dum la tuta tempo de ties ekzisto, familioj de romiaj
nobeluloj kutimis havi grekajn instruistojn, legado de Homero apartenis
al memkompreneblajxoj de bona edukigxo, la plej bonaj romiaj literaturajxoj
imitadis la grekajn, romiaj studentoj amasigxis en grekaj filozofiaj
lernejoj. La imperiestro Nerono faris en la jaroj 66-67 grandan studvojagxon
tra Grekio. Li opiniis sin mem talenta artisto kaj volis partopreni
en diversaj grekaj festivaloj, t. n. olimpiaj, pitiaj, nemejaj kaj
istmaj ludoj, kiel deklamanto, t. e. kantanto kun kitharo. Tiu cxi
longa malcxeesto de Nerono en la cxefurbo kaj diversaj malkvietigxoj
en provincoj plifirmigis la kreskantan malkontenton de la popolo,
kunhelpante faligon de la imperiestro kaj, kun li, de la Julia
dinastio.
En Cezareo, la rezideja urbo de romia prokuroro de Judeo, jam
delonge ekzistis rivaleco inter grekoj, romianoj kaj judoj.
La kvereloj en la jaro 66 disvastigxis gxis Jeruzalemo. La urba
administranto, nescipova majstri la situacion, petis pri helpo
sian superulon Cestius Gallus, guberniestron de la provinco Sirio.
Tiu post komencaj sukcesoj devis cedi kaj finfine ecx fugxi el la
lando. Nerono, malkontenta pri tia malvenko, tamen ne interrompante
sian restadon en Grekio, sendis al Judeo tri legiojn, kiuj jam estis
sukcese batalintaj en Britio, sub komando de sperta, tiam sesdekjara
militisto, devenanta el malgranda itala-sabina nobelaro. Lia nomo
estis Titus Flavius Vespasianus. Li ricevis klaran ordonon: fari
ordon en la provinco. Komencis la fatala juda milito. Dum la jaroj
67 kaj 68, Vespaziano sisteme subigis al si Galileon kaj celis atingi
Jeruzalemon, kiun ankoraux cxiam posedis la judoj. Intertempe venis
novajxoj el okcidentaj provincoj de la imperio, inter kies logxantaro
kreskis malkontento kun la politiko de imperiestro, cxar, interalie,
lia eljxetado de enormaj monsumoj por diversaj arkitekturajxoj,
artajxoj kaj cxiuspeca dibocxado kauxzis altigon de imposxtoj.
Vespaziano do haltigis militajn operaciojn kontraux Jeruzalemo kaj
atendeme observis la evoluon de la politika situacio en la imperio.
Kerno de la levigxo kontraux Nerono ekestis en Gauxlio, kies
intendanto igxis en la jaro 68 Caius Iulius Vindex, nobelulo kun
senatana kariero. Li reprezentis malkontentan logxantaron, subprematan
per altaj imposxtoj, krome persone malsxatante la ekscesan kaj
malmoralan vivon de la imperiestro. Nerono estis jxus revenanta el
sia greka vojagxo, ankoraux tute plena da artaj emocioj, tial li ne
suficxe priatentis la novajxon pri la ribelo de Vindex. Sed baldaux
aligxis intendantoj de apudaj provincoj, i. a. Salvius Otho en
Lusitanio (hodiauxa Portugalio) kaj Servius Sulpicius Galba en
Carthago Nova, kiel gvidantoj de la malkontenta logxantaro. Vindex
estis suficxe ruza por ne mem strebi la tronon, sed subteni lauxrange
la plej altan senatanon, nome Galba, kies brila estinteco opiniigis
lin tauxga por la gvida rolo. Cxirkaux Vindex arigxis granda armeo
(historiaj dokumentoj parolas pri centmilo da soldatoj; unu legio
havis cx. 3000 - 5000 soldatojn). Ankaux intendanto de Germanio
staris kun siaj legioj cxe Vesontio (Besancon) kaj interkonsentis
kun Vindex pri komuna procedo kontraux Nerono. Sed la germanaj legioj
ne respektis la interkonsenton, atakis la gauxlajn trupojn kaj kruele
murdis dudek mil Gauxlojn. Vindex ne volis travivi la murdon de siaj
samlandanoj kaj memmortigis sin. Nun sxajnis Nerono savita, sed Galba,
Otho kaj aliaj ne cxesis sian aktivecon. La potencavida komandanto
de pretorianoj (imperiestraj korpogardistoj) intence timigis Neronon,
troigante la amplekson de la ribelo. Nerono, tute senkuragxigita,
ecx ne fidis al siaj pretorianoj, kapablaj savi lian pozicion, sed
fugxis en solecan vilaon, kie li finigis sian vivon.
La imperiestro estis morta, sed la krizo ne estis solvita. Dauxris
la civila milito. Dum la jaro 69 sinsekve eniris la romian tronon ecx
kvar novuloj. Unue estis proklamita imperiestro Galba, kies trupoj
estis la plej fortaj. Aliaj komandantoj, inter ili Vespaziano en Judeo,
akceptis la proklamon kaj igis siajn soldatojn servi al la nova reganto.
Por tiu tamen estis malfacile trovi gxustan aliron al la konzervativa
senato de Romo unuflanke, kaj al iamaj neronanoj aliflanke. Lia
politiko ne havis klaran kurson. Unu el liaj agoj montrigxis fatala:
li revokis la intendanton de Germanio kaj anstatauxgis lin per
neronano Aulus Vitelius, kiu ne hezitis disvastigi inter siaj trupoj
malkontenton kaj malamikecon rilate Galba. La luzitana komandanto
Otho samtempe misuzis siajn bonajn rilatojn al la pretorianoj: li
igis ilin murdi Galba-n kaj proklami sin mem imperiestro. La armeo
teorie ne plu havis kauxzon ribeli kontraux Romo, sed praktike ja ne
temis pri tio, kiu sidas sur la trono, sed kies trupoj estas la plej
fortaj. Germanaj legioj ekvidis bonan okazon enmarsxi Italion kaj
ricxigxi per predo el belaj urboj. Kial ili lasu la ricxajxojn al
pretorianoj, se ili havas eblon mem ion kapti? Sub gvido de Vitelio
ili venkis imperiestrajn trupojn, Otho mortis kaj Vitelio igxis nova
imperiestro. Cxiuj gvidaj postenoj, influoj kaj havajxoj nun subite
apartenis al germanaj legianoj. Tio kompreneble ne placxis al ceteraj
legioj - precipe tiuj de la orientaj provincoj ankoraux ne alportis
sian kontribuon. La komandantoj de orientromiaj legioj montris sin
pli sagxaj ol Galba, Otho kaj Vitelio. Anstataux kvereli kaj batali
inter si, ili interkonsentis pri komuna kandidato, kies du filoj
certigis sukcedon al la trono. Dank' al tia koalicio igxis la sperta,
scipova kaj de soldatoj sxatata komandanto Vespaziano, je sia propra
surprizo, la unua imperiestro de la Flavia dinastio, ankoraux en la
sama jaro 69.
Vespaziano estis la kontrauxo de malkuragxa Nerono: soldato kun
iom krudaj, simplaj, sinceraj manieroj, kiun oni neniel povus imagi
kiel intriganton, malmoralulon kaj dibocxulon - precipe en monaj
aferoj li estis singarda, ecx avareca. En Judeon akompanis lin lia
pli agxa filo Tito, kies soldata kariero ankaux estis esperiga,
dum la pli juna filo Domiciano, cxiam opiniata pli mola kaj tenera,
restis en Romo. La nova imperiestro havis malfacilan taskon sekurigi
la pacon en la tuta imperio, cxar precipe la logxantaro de cxelimaj
provincoj sur Rejno kaj Danubo ne emis toleri la romian povon.
La malkvieta Judeo estis unu ero de la tuta problemaro, kaj gxi devis
igxi malkuragxiga modelo por eblaj ribeluloj. Vespaziano tial
transdonis la kompletigon de la juda milito al sia filo Tito, kiu
en du ekspedicioj konkeris unue Judeon, kaj post longa elcxerpiga
siegxo en la jaro 70 Jeruzalemon mem, detruante la Templon, kiu estis
la plej granda sanktajxo de judoj kaj simbolo de ilia ekzisto. Ekde
tiu jaro estis Judeo provinco pretora, konstante okupata per unu
romia legio. (Dum la venontaj 1878 jaroj estis la lando kontrolata
de cxiam tiuj potencoj, kiuj havis politikan influon en la Proksima
Oriento: romianoj gxis 395, Bizanco gxis 636, araboj gxis 1091,
kristanoj gxis 1291, turkoj gxis 1917 kaj britoj gxis 1948).
Vespaziano mem revenis al Romo kaj forigis cxiujn restintajn
maltrankvilojn legxe: lia "Lex de imperio Vespasiani" certigis cxiun
povon al Flavia dinastio. Komandon super la pretorianoj, kiuj
reprezentis potence dangxeran militforton, transprenis la energia
princo Tito tuj post sia triumfa reveno el Judeo. La nova imperiestro
agis, male al Nerono, zorgeme kaj prudente, protektante influhavan
nobelaron kaj klopodante sxpari sxtatan monon. Veteranoj, t. e.
soldatoj, batalintaj dum civila milito, ricevis terenojn en novaj
kolonioj, kaj tiamaniere romanigis grandajn partojn de la imperio,
kiuj malproksimis de ties centro, kiel ekz. Balkanon kaj Afrikon.
La malkvieta landlimo cxirkaux Rejno igxis protektata per novaj
militaj fortikajxoj kaj romiaj setlejoj. Post dek jaroj da prudenta
regado povis la maljuna imperiestro Vespaziano, kiu ecx ne estintus
pretendinta sian povon, kontente forlasi la vivon. Kiam li sentis
alproksimigxi la morton, li lasis sin transporti en kamparan vilaon
de siaj gepatroj, kaj kun tipe persona humura komento "mi sentas,
ke mi igxas dio" li postlasis romian imperion al sia filo Tito,
gxis tiam rekonata kunreganto.
Dum la vivo de sia patro ne havis Tito la plej bonan reputacion.
Li ja estis bona soldato kaj energia estro de pretorianoj, sed
private li sxatis amuzigxi kaj elspezi. Principan malkonsenton de
la popolo vekis lia amo al juda princino Berenica, filino de la
juda regxo Herodo Agripo I. Tito konatigxis kun sxi dum sia ekspedicio al
Judeo, poste invitis sxin al Romo kaj volis edzinigi sxin. La judoj
en Romo kaj en la tuta imperio esperis atingi en la persono de
estonta imperiestra edzino apogon, helpon, rehavon de siaj politikaj
rajtoj kaj de religia libereco. Sed la romianoj havis ankoraux en
bona memoro Kleopatra-n, kiu sammaniere volis influi Cezaron kaj
Antonion. Kun bedauxro kaj malkonsento devis Tito resendi Berenica-n
al Judeo. Postkiam li sutronigxis, li tamen igxis racia kaj komprenema
imperiestro, reganta en harmonio kun la senato. Se li dum la tuta tago
ne faris ion utilan, li diradis "diem perdidi" - mi perdis la tagon.
La regado de Tito estis surprize mallonga - nur tri jarojn (79-81).
Dum gxi ne okazis dangxeraj militoj, sed Italio suferis pro erupcio
de la vulkano Vesuvo, kiu detruis tri florantajn urbojn (Pompei,
Herculaneum, Stabiae) kaj unu jaron poste okazis nova granda incendio
en Romo. Tito klopodis cxiumaniere helpi la suferintojn. Kiam li
surprize mortis kvardekdujara, la popolo sincere priploris lin.
Vespaziano neniam estis enmiksinta en la politikon sian pli junan
filon Domicianon, kiu post la surpriza morto de Tito ektrovigxis,
apenaux tridekjara, tute sensperte en la plej supra pozicio. Lia plej
granda deziro estis brili kaj superi per heroajxoj siajn patron kaj
fraton, pri kies sukcesoj li cxiam jxaluzis (en bona memoro de la
popolo estis triumfa parado post la venko de Judeo, dum kiu defilis
Vespaziano kun Tito sur pompa cxaro, sekvata de valorega predo, rabita
en la jeruzalema Templo). Domiciano estis ne nur potencavida, sed
ankaux suspektema, kio kompreneble malfaciligadis kunlaboron kun la
senato. Dum dekses jaroj de sia regado li klopodis koncentrigi cxiun
povon en propraj manoj kaj pli kaj pli ekskludi influon de la senato.
Li festis tri triumfojn super Hxatoj kaj Dakoj, lasis sin dudekdufoje
proklami imperatoro (tiun titolon rajtis ricevi la komandanto, post
kies venka batalo restis sur la batalkampo almenaux 6000 mortaj malamikoj),
kaj finfine uzurpis por si la titolon de cenzoro dumvive. Tiu cxi
funkcio ebligis al li alvoki en la senaton ajnan unuagradan nobelulon,
do prefere sian subtenanton, kaj male eligi senatanojn nesimpatiajn.
Krome li lasis sin nomi "dominus et deus" - sinjoro kaj dio, kio estis
nova auxdacajxo, cxar la romiaj imperiestroj normale estis proklamitaj
dioj nur post sia morto. Tia evoluo celis okulfrape al absolutismo,
sed la tempopunkto ne estis ankoraux suficxe matura por gxi.
Administrado de la imperio estis tauxge organizita pere de
konsilantaro zorgeme kunmetita el kelkaj elektitaj senatanoj kaj
duagradaj nobeluloj. Al ili estis konfiditaj ankaux oficoj, kiel ekz.
eksterlandaj aferoj aux financoj. Tiel kreigxis operaciema
kontrauxpezo al la multmembra senato. Kun la helpo de duagradaj
nobeluloj kontrolis la imperiestro ankaux administradon de provincoj
kaj plifortigis ilian romanigon. Li ne strebis akiri novajn terenojn,
sed firmigi romian potencon en la jam ekzistantaj teritorioj, precipe
sur Rejno kaj Danubo.
Domiciano scipovis placxi al popolamasoj, nome laux la elprovita
recepto "panem et circenses" - panon kaj ludojn. En Romo ekestis
lernejoj por gladiatoroj (profesiaj luktistoj en cirko) kaj novaj
konstruajxoj por diversaj artaj kaj sportaj ludoj, Odeon kaj Stadion,
plue fondigxis t. n. kapitolaj ludoj kun poeziaj kaj teatraj konkursoj
kaj sportaj arangxoj. Tiuj cxi entreprenoj kompreneble estis elspezigaj,
tial Domiciano severe kontrolis imposxtadon, interalie li energie
postulis t. n. kapimposxton de la judoj, kiun devis post la detruo de
la Templo pagi cxiu juddevena viro en la imperio. Krome Domiciano
konfiskadis havajxon de siaj kontrauxloj, ecx nur suspektitaj, kiujn
li igis aux ekzekuti, aux ekzili. Pro tio, jam en la jaroj 83 kaj 87
ekestis konspiroj, kiuj tamen malkovrigxis pro eminenta laboro de la
sekura polico, kies servojn Domiciano dauxre uzadis. Lia policestro
Norbano organizis spionadon de suspektataj personoj kaj sekretajn
murdojn de dangxeruloj. Pro lauxdira engagxigo en unu el la konspiroj
lasis Domiciano ekzekuti sian kuzon Titus Flavius Sabinus, kies du
filojn li adoptis kaj proklamis siajn posteulojn, cxar li mem ne havis
infanojn. Estas malfacile imagi, ke la dekjaraj knaboj devis alparoli
per la vorto "patro" la murdiston de siaj veraj gepatroj.
En la jaro 88 okazis ecx arma ribelo en Germanio, kies intendanto
Lucius Antonius Saturninus proklamis sin imperiestro, sed lia ribelo
estis rapide sufokita de militistoj. Tiu fidela ago de legioj montris
al la opozicio, ke ne eblas atendi la helpon de armeo. Sekvis novaj
konspirplanoj, kiuj faris Domicianon ecx pli kruela: li igis ekzili
multajn filozofojn (ekz. Epikteton kaj Dionon Krisostomon), cxar ili
malkonsentis kun la severega sxtata politiko, proklamante moralon kaj
homamon, kaj pro la samaj kialoj suferis kristanoj, inter ili la
evangelisto Johano. Pluaj senatanoj kaj nobeluloj estis ekzekutataj
aux ekzilataj. Ju pli akrigxis lia teroro, despli suspektema igxis
la imperiestro. Nek la policestro Norbano estis finfine certa pri
sia vivo, cxar li sciis tro multe pri la intrigoj de sia cxefo. Kiam
komencis timi pri sia vivo ecx la propra edzino de Domiciano, igxis
lia perforta fino neevitebla. En la jaro 96 murdis konspiruloj la
imperiestron en lia dormocxambro.
Senato kaj nobelaro interkonsentis pri nova imperiestro: lauxrange
la plej alta senatano, sepdekjara juristo Nerva, reprezentis
garantion de racia kaj orda regado. Lia trono tamen ne estis suficxe
firma, cxar la armeo inkluzive de pretorianoj restis cxiam fidela al
Domiciano kaj pretis vengxi lin. Nerva do devis rapide sercxi
posteulon, kiu kontentigus kaj la armeon, kaj konzervativulojn.
Li decidis sin por oficiro Marcus Ulpius Traianus, kiu en la tempo
de sia adopto estis intendanto de Germanio. La regado de maljuna
Nerva estis mallonga (96-98), trankvila kaj racia. Nerva plibonigis
internan administradon kaj organizon de la imperio, ekzemple sxtatan
kurieran posxtservon, kiu ekde tiam estis administrata de aparta
prefekto kaj pagata el sxtata mono. Precize reguligitaj estis kotizoj,
ekzemple la heredimposxtoj kaj sistemo de hipotekoj, enkodukita sxtata
alimenta kontribuo.
Trajano, kiu regis gxis la jaro 117, dauxrigis la politikon de
sia antauxulo. Li estis sxatata precipe de la armeo, cxar li patrece
zorgis pri siaj soldatoj, sed scipovis harmonii ankaux kun la senato.
Li mem devenis el Hispanio, tial li ebligis al siaj samlandanoj akiri
influhavajn postenojn en administrado de la imperio, sed ankaux
provinca nobelaro el Gauxlio, Azio kaj aliaj provincoj akiris pli
kaj pli da influo. La sxtato transprenis novajn taskojn, pli bone
organizigxis financaj aferoj, per starigo de novaj oficoj estis
atingita klara kontrolo kaj superrigardo pri cxiuj provincoj.
Trajano tamen estis antaux cxio soldato. Jam lia patro faris
brilan karieron kiel intendanto de Sirio, kie li sukcese batalis
kontraux la regxo de Parthoj. Historiaj fontoj ne diras tute certe,
ke Trajano mem deziris atingi grandecon de Aleksandro Makedona, sed
cxiuj faktoj ofertas tian komparon. Li plifortigis la armeon kaj
aldonis du novajn legiojn, "Traiana fortis" kaj "Ulpia victrix"-
la nomoj "forta" kaj "venka" klare indikis la celojn de la fondinto.
Kun dekdu legioj gvidis Trajnano batalon kontraux Dakoj: li festis la
unuan triumfon en la jaro 102, en la jaro 105 li definitive venkis
kaj fondis provincon Dakion. Cxar la loka logxantaro aux falis en la
milito, aux forlasis la landon por ne servi al la romianoj, estis en
la novaj setlejoj logxigataj romiaj veteranoj kaj enmigrintoj el
najbaraj provincoj. Ankaux en najbara Trakio plifortigxis la romanigo.
Sekva ekspedicio de la soldata imperiestro kondukis al oriento. En
senpera najbareco de Judeo fondigxis provinco Arabio, en kiu estis
rapide konstruitaj stratoj kaj fortikajxoj; garnizone restis tie unu
legio. Postaj aktivecoj de konkerantoj direktigxis ecx pli orienten,
al Mezopotamio kaj Asirio. En la jaro 114 estis aneksitaj Kapadokio
kaj Armenio kaj dum du sekvaj jaroj progresis la romiaj legioj laux
Tigrido gxis Babilono, kiu senbatale kapitulaciis.
Pluajn grandiozajn planojn de la triumfanta Trajano neniigis
neatendita ribelo de judoj en orienta diasporo. La malhonoriga
detruo de la jeruzalema Templo kaj la ofenda kapimposxto, kiun Nerva
nuligis, sed Trajano reenkondukis, ne lasis judojn trankvilaj. En la
jaro 115, kiam el Cipro, Cirenio kaj Egipto foriris romiaj soldatoj
por plifortigi trupojn en oriento, ekribelis la tiea juda logxantaro
kontraux siaj lokaj subpremantoj grekaj, egiptaj kaj romiaj. La
ribelo pligrandigxis tra la tuta oriento kaj malagrable endangxerigis
romian povon precipe en Mezopotamio, kie al judaj ribeluloj aligxis
ankaux subigitaj parthoj. Laux la interpretado de Feuchtwanger mortis
Jozefo jam dum la unuaj insurekcioj en Galileo cx. la jaro 110, li do
ne gxisvivis novan subpremon de la juda revolto kaj subitan morton de
Trajano en la jaro 117, nek novan popollevigxon de sia popolo gvide de
Simeon bar Kochba en la jaro 134, kiun kruele sufokis imperiestro
Hadriano, farante el Judeo parton de provinco Syria Palestina. Tiom
la historiaj faktoj.
3. Auxtobiografio
Flavius Josephus verkis sian propran biografion ("Bios", eld. 1959),
kiu tamen rakontas nur pri lia juneco kaj pri relative mallonga
periodo de la milito, kiu sxajnis al la auxtoro la plej grava kaj
klarigenda, kvazaux li defendus sian tiaman agadon. (Efektive
ekzistis cxirilataj riprocxoj de alia juda verkisto, Justo el
Tiberiado, ofte prezentata kiel rivalo de Jozefo. Justo onidire
pridubis ne nur la konduton de Jozefo dum la milito, sed ankaux
sciencan valoron de liaj historiaj verkoj). Pri aliaj epizodoj de
sia publika vivo Jozefo informas en kelkaj kromaj libroj, precipe
en tiu pri la juda milito ("Istoria Ioudaikou polemou pros Romaious",
eld. 1975), kiu tamen estis skribita sub romia influo, ja ecx mendite
de Flaviaj imperiestroj, kaj tial gxi probable ne estas tro objektiva.
El la biografio ni do ekscias la jenon: Li naskigxis en la jaro 38,
sub la romia imperiestro Kaligulo, kiu estis lasinta al juda regxo
Herodo Agripo I (la unua) relativan memstarecon. La juda komunumo
estis dividita suficxe rigore en dudek kvar sacerdotaj klasoj,
ekzemple Johano la Baptisto devenis de la oka klaso, la patro de
Jozefo de la unua, do la plej altranga, kaj lia patrino devenis de
la regxa familio Asmonea. Jozefo vizitis kutimajn lernejon kaj ekde
dekses gxis deknaux jaroj li konatigxis kun doktrinoj de la tri cxefaj
sektoj: Farizioj, Sadukeoj kaj Esenoj. Poste li pasis kelkajn jarojn
cxe Esena eremito Bannos en la dezerto. Inter la tri direktoj, li
finfine elektis la vivmanieron de Farizioj, kiu estis la plej proksima
al la greka stoicismo. (Germana tradukisto Clementz, en la enkonduko
de sia traduko p. 6. ecx diras: "Jozefo neniam forneis sian konduton
de vera Farizio, kiu volonte transigas al aliaj la laboron, kiun li
mem ne emas fari".)
Jozefo reliefigas unu gravan eventon el sia junagxo, nome alvenon
al Romo en la jaro 64. Li resumas sian unuan viziton en Romo per
proksimume jenaj vortoj (Bios III,13): "Kiam mi estis dudeksesjara,
okazis, ke mi iris al Romo pro la jenaj kialoj: Felikso, siatempe
prokuroro en Judeo, estis arestinta kelkajn sacerdotojn el mia
konatularo, eminentajn homojn, pro iu eta, malgrava kauxzo, kaj
sendis ilin en Romon, por ke ili defendu sin antaux la imperiestro.
Cxar mi volis trovi manieron liberigi ilin, precipe kiam mi eksciis,
en kiuj mizeraj kondicxoj ili vivas, mangxante nur figojn kaj nuksojn,
por ne lezi piecon al dio, mi venis al Romo post dangxerplena vojagxo.
Nome, nia sxipo navigis en plena Adriatiko, kun cx. sescent pasagxeroj,
dum la tuta nokto. Kiam, je komenco de la tago, aperis antaux ni
neatendite cirena sxipo, mi kaj kelkaj aliaj, cxirkaux okdeko,
postlasante la aliajn, estis suprentiritaj en tiun sxipon. Ni estis
savitaj en Dikaiarhxea, kiun la italoj nomas Puteoli; mi amikigxis
kun Alityros (aktoro el la juda gento, kiun tre favoris ecx Nerono).
Kaj pro li mi interkonatigxis kun Poppaea, edzino de la imperiestro;
sxin mi baldaux engaxite petis liberigi la sacerdotojn. Postkiam mi
de Poppaea ricevis, krom tiu cxi favoro, aliajn grandajn donacojn,
mi revenis hejmen."
La romana trilogio pri Jozefo komencas gxuste tiam: la juna juda
sacerdoto venas en Romon kaj estas forte impresita per tiu potenca
urbo (Feuchtwanger 1998, p. 7): "Ses pontoj gvidis tra la rivero
Tiber. Se oni restis je la dekstra flanko, oni estis sekura; tie
estis stratoj plenaj da homoj, kiujn oni jam laux iliaj barboj
ekkonis kiel judojn; cxie videblis judaj, arameaj surskriboj, kaj
kun iom da greka lingvo oni facile elturnigxis. Sed apenaux oni
transiris la ponton, kuragxante iri al la maldekstra flanko de la
rivero Tiber, tiam oni vere estis en la grandega, sovagxa urbo Romo... ...
Cxi tie estas la bovmerkato, dekstre la grandega cirko, kaj tie sur
la monteto Palatino, kie estas multaj kuretantaj homoj, konstruigas
la imperiestro sian novan domon. Maldekstre, tra la Etruska strato,
oni atingas la forumon, kaj Palatino kaj la forumo estas la koro de
la mondo."
Dum sia mallonga restado en Romo Jozefo konvinkigxis pri graveco
kaj forto de la imperio, kiu sxajnis cxiuflanke prosperi. Tial li
post sia reveno al Judeo klopodis unue kvietigi siajn ribelemajn
samlandanojn, kaj klarigi al ili, ke "ili ne povas egaligxi al la
romianoj nek en militaj spertoj, nek en la bonsxanco" (Bios IV 17).
Sed la neatendita venko super trupoj de la siria intendanto Cestius
Gallus donis al la judoj novan kuragxon kaj ilia militemo kontraux
Romo ne plu estis bremsebla.
Jozefo igxis administranto de Galileo: la plej grandan parton de
lia biografio okupas detala priskribo de militaj operacioj en la
jaroj 66 kaj 67. Ili tiom interplektigxas, ke ne eblas klare vidi
iliajn kauxzojn, nek gxustan sinsekvon. Sxajnas, ke Jozefo lezis
sian ofican kompetemon, cxar kelkaj rivaloj akuzis lin, ke li kaj
la galileanoj kauxzis la militon. Ekestis krome suspekto, ke li
volas perfidi la landon alla romianoj. Probable li volis eviti
konflikton per iu kompromiso, sed ne plu sukcesis majstri la
situacion, cxar la legioj de Vespaziano jam estis alproksimigxantaj.
Jozefo transprenis komandon super fortikajxo Jotapata, kiun li dum
kvardek sep tagoj defendis kontraux romiaj soldatoj. Tiom longa
rezisto signifis konsiderindan tempoperdon por la romiaj legioj,
kiuj ja vintre ne batalis, do ili en la sama jaro ne plu emis ataki
Jeruzalemon. En la autobiografio resumigxas la fakto per unu paragrafo
kun rimarko, ke la detaloj estas indikitaj en la "Juda milito".
La plej tikla parto de la menciita epizodo estas interpretata
diverse. Jozefo rakontas proksimume jenon: kiam la romianoj penetris
en la urbon, li fugxis kun kelkaj aliaj viroj en iun kavernon, kie,
malkovrite de romiaj soldatoj, ili rifuzis kapitulacii kaj preferis
morti. Ili lotumis pri sia sorto, mortigante sin reciproke, gxis
Jozefo restis duope kun unu kunbatalanto, kiun li persuadis tamen
eniri la manojn de la romianoj. Tiu cxi klarigo estas iom malbone
digestebla por moderna leganto: eble Jozefo trukis la lotumadon, aux
li simple inventis la fabelon? Fakto estas, ke li travivis, kaj,
denove surprize, ne estis murdita de romiaj soldatoj, sed alkondukita
al Vespaziano mem, kiun li salutis kiel estontan romian imperiestron.
Ankaux tiu cxi profetajxo de Jozefo estas apenaux kredebla, cxar en
tiu tempo la imperiestro Nerono estis tute bonfarta kaj neniu povis
antauxvidi sxtatan krizon. Eblas, ke Jozefo mem kredis agi gvide de
dia volo (komp. Lindner, 1972, p. 61-68). Iom pli kredebla klarigo
estas, ke Jozefo, por savi sian vivon, uzis iun elturnigxan formuligon,
kiu poste estis interpretata kiel klarvida profetajxo.
Tiam Jozefo igxis persona militkaptito de Vespaziano kaj gxuis
relativan sekurecon en romia garnizono, gxis kiam Vespaziano estis
proklamita imperatoro, liberigis "sian judon" kaj igis lin kortega
historiisto de Flavioj. Jozefo akompanis la imperatoron en
Aleksandrion kaj revenis kun Tito siegxanta Jeruzalemon, por servi
kiel interpretisto kaj intertraktanto. Tiu cxi rolo certe ne estis
agrabla, cxar la judoj opiniis lin perfidulo kaj la romianoj malfidis
lin. Post la falo de Jeruzalemo, Jozefo revenis al Romo, gxuante
romian civitanecon kaj logxigon en la privata domo de Vespaziano,
kie li sengxene povis skribi sian historian verkon. Siajn privilegiojn
li sukcesis konservi ankaux sub Tito kaj Domiciano.
Je la fino de la biografio ni ekscias iom pri lia privata vivo:
li estis trifoje edzigxinta. Ankoraux kiel kaptito de Vespaziano li
devis edzinigi judan knabinon militkaptitan en Cezareo, kiu mortis en
la momento, kiam Jozefo estis liberigita kaj akompananta Vespazianon
al Aleksandrio. Tie li edzinigis lokan Grekinon kaj havis kun sxi tri
infanojn. Du el ili mortis, survivis filo Hyrkanos. Kiam Jozefo igxis
rekonata verkisto en Romo, li "ne estis kontenta kun la konduto de
sia edzino kaj resendis sxin" (Bios LXXVI 426). La lasta edzino estis
judino el nobla familio logxanta en Kreto kaj donis al li ankoraux du
filojn, Juston kaj Agripon. Estas rimarkinde, ke Jozefo jes ja
sciigas nomojn de siaj filoj, sed ne de la tri edzinoj, nek de
eventualaj filinoj.
La jaron de lia morto oni ne konas. Laux kelkaj indikoj li
travivis regxon Herodon Agripon II, fraton de Berenica, kiu mortis
cx. la jaro 100. La morto de Jozefo cxirkaux la jaro 110 do estas
probabla. Li postlasis, krom la menciitaj du libroj ("Vivo" kaj
"Historio de la juda milito") ankoraux ampleksan studon pri juda
popolo "Antikvajxoj" kaj polemikan verkon kontraux Apiano, tendenca
komentisto de homeraj eposoj. Laux historiaj esploroj (ekz. Bilde,
1988, p. 22), la auxtobiografio publikigxis kiel apendico al la
dua eldono de la verko "Antikvajxoj" cxirkaux la jaro 94 kaj estis
konceptita en la greka lingvo (plej fidele kopie konservita en t. n.
palatina kodekso el la 9-a jc.), cxar gxi estis destinita ne por liaj
judaj amikoj, sed por pli multnombra legantaro, precipe en Romo, kie
Jozefo havis amikan grekan eldoniston nomatan Epafroditos.
4. Historio de la juda milito kontraux la romianoj
publikigxis je la fino de la regado de Vespaziano, do cx. la jaro
78 - 79. La unua skizo, kiu ne konservigxis, estis skribita jam pli
frue en la aramea lingvo, gepatra de Jozefo, kaj komuna al judoj en
Palestino kaj en diasporo. Sxajnas, ke la celo de tiu cxi unua versio
estis disvastigi en orientaj provincoj la konvinkon, ke la romia
potenco estas firma kaj cxiu nova ribelo kontraux gxi vana. La dua
versio, skribita en la greka lingvo, estas evidente pli longa kaj
pli kompleta, destinita por pli vasta publiko sur la romia teritorio,
precipe por detale informi la homojn, kiuj ne cxeestis kaj ne
travivis la militon mem. Jozefo krome mencias en alia sia verko
(Traktato kontraux Apiano), ke li celis "transdoni veran bildon de
la juda milito al la posteuxloj" kaj ke li donacis la libron al
multaj eminentaj personoj ekster Italio. Tiu cxi "perado de la faktoj
al la posteuloj" do okazis en la greka lingvo, kiu havis minimume
samgrandan valoron kiom la latina, kaj en la orienta parto de la
imperio gxi estis ecx pli aprezata. La greka tradicio, komencita
jam per Aleksandro la Granda,
tie estis - en la momento, kiam la verko eldonigxis - pli longa ol
tiu de la romiaj imperiestroj, kaj konservigxis kontinue ecx post
la falo de la romia imperio.
La verko estis dum du jarcentoj kopiata (la plej malnova
konservigxinta kopio estas sur pergameno el la deka jarcento,
trovita en Parizo) kaj cxie legata senprobleme en la greka originalo,
nur cxirkaux la jaro 370 tradukita en la latinan. Tiu traduko,
"Bellum Iudaicum", estis longe erare atribuata al sankta Ambrosio,
sed pli probable skribis gxin iu konvertita judo. La tekstkritikistoj
konas tiun manuskripton sub la nomo "Egesippo": tiu vorto venas de
Giosipo aux Josipo, do italmaniera prononco de Jozefo, kaj erare
konfuzigxis kun tiu de kristana historiisto Hegesippus. El tiu cxi
versio devenas traduko en la hebrean lingvon, nomata "Josippon", el
la deka jarcento. Inter multaj aliaj tradukoj menciindas tiu en la
sirian vulgaran latinan de la malnova testamento, "Translatio Syra
Piscitto Veteris Testamenti" el la sesa jarcento. Evidente, la
tradukisto opiniis la historion de Flavius Josephus samgrava kiel
la malnovan testamenton. Gxi, samkiel la malnovslava versio de la
12-a jc., probable bazigxas sur la perdita aramea originalo de la
unua versio. La traduko en la malnovslavan (t. e. eklezian slavan)
siavice atestas, kiom la faktoj pri la juda milito estis gravaj
ankaux por kristanoj.
La rakontado de senpera atestanto de la juda milito estis
valora jam por antikvaj historiistoj. Probable konis gxin la
evangelisto Luko kaj cxerpis el gxi en sia evangelio, minimume
por koncepti ties prologon, kaj uzis la informojn ankaux en la "Aktoj
de apostoloj"(komp.van Unnik, 1978 p. 55-67). Suetonio, romia
historiisto de la dua jarcento (75-160), auxtoro de la verko "Vivo
de dekdu cezaroj", priskribante la vivon de Vespaziano, uzas
informojn de Flavius Josephus pri la periodo, kiun la imperiestro
pasis en Judeo, inkluzive de rakontado pri la mistera profetajxo.
Tacito (55-120) uzis la materialon de Flavius Josephus, kiun li
evidente taksis fidinda, en la kvina libro de siaj "Historioj",
precipe en paragrafoj 10-13. Greka historiisto Cassius Dio (155-235),
kies verko detale priskribas romian historion gxis la jaro 229,
evidente transprenas grandajn partojn de la libroj 5-a kaj 6-a de
la "Juda milito", parolante pri la siegxo de Jeruzalemo. Nur judaj
historiistoj versxajne ne povis forgesi, ke Jozefo igxis romiano, do
en iliaj okuloj perfidulo. Liaj verkoj ne estas menciitaj en la
Talmudo, kaj gxis la 16-a jc. oni referencis al ilia auxtoro sub
pseudonomo "ben Gorion" (komp. Bilde, 1988, p. 16).
La seplibran verkon enkondukas antauxparolo, kutima cxe romiaj
historiistoj, kiuj promesadis skribi "sine ira et studio", t. e.
objektive. Jozefo formuligas sian intencon jene: "La milito, kiun
judoj faris kontraux la romianoj, estis la plej grava ne nur inter
cxiuj de nia epoko, sed ankaux ... inter cxiuj konfliktoj, kiuj iam
ekestis inter du popoloj. ... Cxar la homoj, kiuj ne mem cxeestis
la okazintajxojn kaj ... nur auxdas rakonti fantaziajxojn aux
misinformojn, sofistike skribas pri tiu historio, kaj certaj
aliaj homoj, kiuj ja cxeestis, falsigas la faktojn, cxu por flati
al romianoj, cxu pro malsxato al judoj, ... mi decidis verki pri
gxi por cxiuj romiaj civitanoj, tradukante en la grekan lingvon
mian antauxan version, kiun mi estas skribinta en mia patrina
lingvo kaj sendinta al barbaroj ..." (tio signifas: judoj precipe
en Sirio kaj Mezopotamio) "mi Jozefo, filo de Mateo, de hebrea
gento, sacerdoto el Jeruzalemo, kiu ... mem batalis kontraux la
romianoj, kaj kiu, pro destino, cxeestis la reston."
La verko konsistas el du cxefaj partoj: la unua, enkonduka,
etendigxas en tempospaco de 234 jaroj (de 168 a. K. gxis 66 p. K.)
por prezenti la antauxhistorion de la milito kaj klarigi ties
kauxzojn. Gxi plenigas la tutan unuan libron kaj grandan parton
de la dua. Suprajxe vidate, oni povas havi impreson, ke Jozefo
konceptis sian enkondukon tro largxanime. Sed, legante pli atenteme,
oni vidas, ke la malnovaj okazajxoj kaj iliaj postaj interpretadoj
kaj sekvoj tiom interplektigxas, ke ili estas en senpera rilato. Se
Jozefo celis prezenti klaran superrigardon de politikaj rilatoj kaj
kauxzoj de la milito - kompreneble el sia vidpunkto, malgraux la
asertoj pri objektiveco - li evidente ne povis ellasi gravajn
detalojn el la pasinteco. Tial menciindas, ke judoj komencis
rekonstrui sian sanktan Templon - fonditan sub la regxo Salomono
(967-928 a. K.) - post la reveno el babilona kaptiteco (538a. K.),
dum la superregno de persoj, kiun sekvis la superregno de grekoj,
t. e. Aleksandro la Granda, Seleuko kaj Seleukidoj (336-168 a. K.).
Regxo Antiochos Epifanes, kiu sxatis ricxajxojn, forrabis
altvalorajn objektojn el la Templo, kaj kiam la ofenditaj judoj
protestis, li detruis la tutan urbon, malpermesis la kulton kaj
forbruligis sanktajn skribajxojn. La Templon li konsekris al Zeuso
Olimpa. Tia ofendo igis kontrauxi cxiujn judojn, ecx tiujn, kiuj
ne estis batalemaj. Perforta konflikto estis neevitebla. Gxi komencis
en malgrava urbo Modeín, gvide de sacerdota gento Asmonea. Unue temis
pri partizana milito: el siaj kasxejoj en la dezerto atakadis la
ribeluloj grekajn setlejojn kaj detruadis altarojn de grekaj dioj.
Gvide de Judaso la Makabea ("makkab" signifas "martelo") sukcesis
la judoj rekonkeri la Templon kaj reenkonduki sian kulton. Kiam la
regxo Antiochos Epifanes mortis (en la jaro 163 a. K.), lia filo
estis nur okjara, tial ekestis problemoj pri sukcedo: la interesojn
de grekoj defendis diversaj komandantoj. Dum sekvaj bataloj mortis
Judaso la Makabea, sed lia frato Jonatano igxis, pro bonvolo de
grekoj, cxefsacerdoto en la Templo (en la jaro 152 a. K.).
Tiun pozicion li uzis por favori la grekojn, sed ankaux por protekti
sian propran popolon, uzante diversajn politikajn ruzajxojn. Post lia
morto eniris la povon lia frato Simono, havigante por si pli kaj pli
da politika spaco, gxis li fondis preskaux sendependan Asmonean
regnon. Jeruzalemo igxis denove potenca urbo, Asmoneoj akiradis
pli kaj pli da influo.
Grekaj estroj estis tro okupitaj per politikaj problemoj kaj
per ribeloj en cxiuj partoj de sia granda imperio, tial ili ne
havis suficxe da forto por subpremi ankaux la judojn. Kiam Antiochos
Sidetes finfine firme ekstaris sur la seleukida trono kaj (en la
jaro 134 a. K.) klopodis siegxi Jeruzalemon, endangxerigis lin atako
de parthoj en orienta parto de lia imperio; li do devis forrapidi
tien kaj mortis dum la milito kontraux parthoj. Tuj poste komencis
serio da kontrauxgrekaj ribeloj en Sirio. Pro tiu cxi malfortigxo de
Seleukidoj sentis sin judoj pli liberaj: la filo de Simono, Ioannes
Hyrkanos, sukcesis restarigi nacian kaj religian potencon en la
lando.
Sed jam post lia morto (en la jaro 104 a. K.) ekbatalis liaj
familianoj pri la povo: lia filo Aristobulos enkarcerigis siajn
fratojn kaj uzurpis la regxan diademon; li tamen mortis post unu
jaro. Lia vidvino Alexandra liberigis kaj edzigis sian bofraton,
kiu poste igxis malsxatata pro dibocxa vivo. Post ties morto (en
la jaro 76 a. K.) sxi regis sola, sed kiel virino sxi ne povis igxi
sacerdoto: pri tiu posteno rivale batalis sxiaj du filoj. Tiaj
kvereloj kompreneble malfortigis la stabilecon de Asmonea regno,
kaj ebligis novan enmiksigxon de fremduloj, cxi foje romiaj, cxar
intertempe la romianoj sukcedis la grekojn sur la politika scenejo.
Romia komandanto kaj sxtatestro Pompejo okupis unue la seleukidan
Sirion (en la jaro 64 a. K.) kaj tuj poste direktigxis al Jeruzalemo,
kie ankoraux estis kverelantaj la du filoj de Alexandra, Aristobulos
kaj Hyrkanos. Cxar la jeruzalemanoj pro ordono de Aristobulos rifuzis
malfermi la urbajn pordegojn, Pompejo atakis kaj en sangoplena batalo
konkeris la urbon. Li eniris la Templon, sed, respektante la fremdan
diajxon, transdonis la sacerdotan postenon al Hyrkanos, forportante
lian fraton Aristobulon al Romo. La sendependeco de Asmonea regno
estis tamen perdita. La tuta okcidenta parto de iama seleukida regno,
do Sirio kaj Palestino, igxis (en la jaro 63 a. K.) romia provinco
Sirio. La lando estis kontrolata de romia intendanto kaj dividita en
distriktojn, inter ili estis Judeo, Samario kaj Galileo.
Postkiam Pompejo estis (en la jaro 48 a. K.) murdita, kaj la
potenco en la romia imperio transiris al Gajo Julio Cezaro, Hyrkanos
komprenis, ke indas subteni Cezaron por gajni ion por si mem. Same
agis lia samlandano Antipatros, kiu helpis kun siaj militistaj trupoj
Cezaron dum lia ekspedicio en Egipto. Cezaro rekompence aprobis la
sacerdotan oficon en Jeruzalemo al Hyrkanos kiel heredan. La
jeruzalema religia komunumo estis ekde tiam reprezentata per
sinedrio, t. e. havis la rajton mem jugxi kaj decidi pri siaj
membroj. Antipatros ricevis romian sxtatanecon kaj igxis prokuroro
de Judeo. Li enplektis en politikan vivon ankaux siajn du filojn;
precipe la pli juna, Herodo, montris sin tre lerta kaj potencavida.
Kvankam multaj judoj ne estis kontentaj kun lia regado kaj okazis ecx
armaj ribeloj, Herodo igis atribui al si regxajn povojn de la romia
senato.
Li regis (37 a. K - 4 p. K.) kiel helenisma, orgojla ka pompa
regxo: cxie en la lando kreskis belaj konstruajxoj, palacoj, temploj,
burgoj, gxardenoj. Precipe Jeruzalemo ricevis novan aspekton:
pligrandigxis la muroj, konstruigxis novaj turoj, la kompleta
Templo renovigxis kaj plibeligxis. Jozefo rakontas unu epizodon
(I 655) ilustrantan la ostentemon de Herodo, nomata "la Granda":
li igis ornami la renovigitan pordon de la Templo per brila ora
statuo de aglo. Tio tamen estis kontraux la religiaj kutimoj de
judoj, cxar ili ne rajtis fari statuojn de homoj aux bestoj. Du
energiaj junuloj, provokitaj per diskutoj pri sanktaj legxoj,
detruis la oran aglon kaj estis pro tio mortpunitaj.
Post la morto de Herodo transprenis la tronon - kun konsento de
la romianoj, cxifoje jam de Auxgusto - liaj du filoj: la pli
agxa Archelaos regis en Judeo, Idumeo kaj Samario, la pli juna
Herodo Antipas en Galileo kaj Pereo. La Herodidoj tamen ne estis
amataj de la popolo. Tio montrigxis precipe dum la regado de la
tria romia imperiestro Kaligulo (37 - 41). Laux romiaj kutimoj
devis la popolo adori imperiestron kvazaux dion. En Jeruzalemo oni
komence respektis la privilegiojn de la religia komunumo, sed
despli estis trafitaj judoj en diasporo. En sinagogo de Aleksandrio,
la centro de okcidenta diaspora judismo, estis instalita statuo de la
imperiestro, antaux kiu la vizitantoj devis klinigxi; neobeo estis
punata. Post iom da tempo okazis la samo ecx en la jeruzalema templo.
Dum la Herodidoj restis fidelaj al la romianoj, la popolo protestis,
kaj la plej radikala partio, zelotoj, igxis cxiam pli influhava.
Gxis la jaro 44 regis, kun helpo de la romianoj, la nepo de
Herodo la Granda, Herodo Agripo I (la unua). Mortinte li postlasis
tri filinojn kaj unu junulon, Agripon (la duan), al kiu la
imperiestro Klaudio (41 - 54) hezitis transigi la regadon super
maltrankviligxanta regiono, tial komisiis lin nur per kontrolo de
la jeruzalema templokulto. La kontrolon super la lando denove ricevis
romiaj intendantoj kaj prokuroroj, logxantaj en Cezareo. Tio
kompreneble provokis konfliktojn. Jozefo priskribas unu el ili
(II, 232 - 235): okazis, ke pilgrimantoj el Galileo survojis al
Jeruzalemo por partopreni feston; kiam ili estis transirantaj
vilagxon Gema en Samario, unu el la galileaj pilgrimantoj estis
murdita de samarianoj. Ceteraj galileanoj ekscitigxis kaj minacis
konflikto. Rapida delegacio petis romian prokuroron puni la
murdiston, por eviti batalon inter galileanoj kaj samarianoj, sed
la prokuroro post kelkaj oficaj banalajxoj resendis la delegacion
sen iu ajn rezulto. Baldaux eksplodis nekontroleblaj batalkonfliktoj,
en kiujn nun enplektigxis ankaux romiaj soldatoj. La zelotoj reagis
per pli kaj pli granda teroro. La milito igxis neevitebla.
Resume, vidate el vidpunkto de la judoj, ili estis dauxre
provokataj cxu de grekoj, cxu de romianoj. Per tiu enkonduko
komencas la dua parto de la verko, do la propra historio de la
milito, kiun Jozefo persone cxeestis. Li detale priskribas
diversajn malgrandajn, enkondukajn konfliktojn inter la judoj kaj
la romianoj por montri, ke ne eblis alia rimedo ol milito, precipe
postkiam la zelotoj infektis la tutan popolon per sia radikalismo.
Nun igxas la stilo de la verko pli vigla, ecx beletra, kun imagopovaj
priskriboj, vivoplenaj epizodoj. Enestas, laux kutimo de historiaj
libroj, pluraj belaj oratorajxoj, t. e. kvazaux reproduktitaj
paroladoj de gravaj personoj, konstruitaj laux oratoraj principoj
kaj verkitaj aparte por ensxovigxi en la libron. La oratorajxoj,
metitaj en la busxojn de judaj komandantoj, volas demonstri, ke
ankaux judoj majstris tiun cxi arton, tradicie flegatan cxe grekoj
kaj romianoj. La siatempa leganto kompreneble sciis, ke ekzemple
iu komandanto sur batalkampo nek longe filozofumis, nek precize
parkeris la sinsekvon de iamaj regxoj por rememorigi al la soldatoj
ilian heroecon, kaj ke en la realeco okazis nur iu parolo pli malpli
samsenca.
Tuj komence elstaras longega parolado de Herodo Agripo II
(II 345 - 401), kiu klopodis kvietigi la popolon, kaj per historiaj
faktoj demonstri, ke estas senesperige ribeli kontraux romia povo.
Tamen, "pro dia hazardajxo" ("daimoniou pronoias", II 457), la
cezareanoj masakris la tieajn judojn, do ne mire, ke la konfliktoj
atingis ecx Jeruzalemon. Pri si mem parolas la auxtoro (samkiel
ekzemple Cezaro en sia verko pri la gauxla milito) en la tria
persono: en § 568 de la dua libro aperas lia nomo "Jozefo, filo de
Mateo" ("Iosepos Matthiou") kiel delegito de la Templo por defendi
Galileon.
La tria libro komencas per decido de Nerono sendi Vespazianon
en Judeon. Jozefo priskribas preparojn de ambaux flankoj por la
milito inkluzive de pripensoj, planoj, dialogoj kaj leteroj de
unuopaj militestroj, inter ili de sia kontrauxlo Johano de Gischala,
kaj ankaux la topografion de la lokoj, kie oni batalis. Inter
diversaj epizodoj estas, miaopinie, interesaj precipe tiuj pri
konkero de Jotapata kaj profetajxo de Jozefo al Vespaziano:
Jozefo defendis la fortikajxon Jotapata dum kvardek sep tagoj,
gxis la romianoj finfine konkeris gxin. Li kasxis sin en kavernon,
kie jam estis kvardeko da rifugxintoj, sed post du tagoj la romianoj
trovis ilin kaj ordonis kapitulacii. Jozefo akceptis, sed la aliaj
absolute rifuzis kaj preferis sinmortigon. Nun sekvas longa parolado
de Jozefo (III 362 - 382) kun raciaj kaj religiaj argumentoj kontraux
sinmortigo. La viroj tamen ne igis sin persvadi, evidente ne
kredante, ke la romianoj lasus ilin vivaj. Tiam Jozefo diris
(III 388): "Cxar oni do intencas morti, ni lasu decidi la lotumadon
pri nia reciproka murdado. La lotumito pereu per la mano de la
sekvonto. Tiel trafos nin cxiuj la sorto." Tia propono sxajnis al
liaj kunuloj sincera, ili do cxiuj lotumis, trancxante al si
sinsekve la gorgxojn. Tiam Jozefo restis la lasta, kune kun la
alia, cxu pro destino ("tyche"), cxu pro dia providenco ("theou
pronoia").
Konvinkinte sian kunulon tamen eniri romian kaptitecon, li
estis kondukita al Vespaziano kaj petis lin pri privata auxdienco.
Tiam li diris lauxvorte (III 401): "Vi, Vespaziano, igxos cezaro kaj
imperiestro. ... Katenigu min kaj konservu, cxar vi estos sinjoro
ne nur mia, sed de la tero, de la maro kaj de la homaro. ..." Oni
unue ne fidis al lia profetajxo, demandante, kial li ne estis
profetinta al jotapatanoj ilian malvenkon, sed Jozefo respondis,
ke li ja estis dirinta, ke la urbo rezistos dum sepfoje sep tagoj.
Vespaziano poste "komencis pli kaj pli kredi, ke la dio volas tra
Jozefo doni al li iun signon", lasis do Jozefon vivi kaj traktis
lin afable. En la sesa libro ankaux mallonge menciigxas valoro de
profetajxoj kaj klarigoj de certaj eldiroj aux parolturnoj. Judaj
sacerdotoj ja jam delonge sciis, ke el ilia lando eliras tiu, kiu
regos en la mondo: laux la interpretado de Jozefo temis pri tio,
ke en ilia lando estos Vespaziano proklamita imperiestro.
Tiel sobre estas prezentataj la faktoj, kvazaux ili estus vere
skribitaj de iu tria, objektiva persono, ne de Jozefo mem. Plurfoje
en la verko aperas la vorto "tyche", en la latina traduko "fortuna"
t. e. "destino" aux "sorto" aux "hazardo" aux "supera povo":
tia estis la pensmaniero de antikvaj homoj, kiuj, kvazaux
nerespondecaj pri siaj propraj agoj, kredis sin esti pusxataj
per iu supera volo. Jozefo neniam eksplicite asertas, ke dio
aux alia forto tute konkrete igis lin agi tiel aux aliel. Kelkfoje
okazas, ke li havas songxon, kiun li poste iel interpretas, laux la
maniero de sacerdotoj, kiuj taksis favoraj aux malfavoraj diversajn
hazardajn okazajxojn; ekzemple kiam dum iu diservo memstare
malfermigxis la pordo de la Templo, tio estis interpretata kiel
volo de Javeo forlasi la lokon kaj permesi ties detruon. Foje
aperas rimarkigo, ke dum la siegxo "tyche" transiris al la romianoj,
do la milita sukceso, la potenco kaj la regado super Palestino nun ne
plu estos cxe la judoj.
La kvara libro pritraktas okazajxojn de la jaroj 67-69,
do militajn operaciojn de Vespaziano gxis kiam li igxis imperiestro.
Ne mankas multaj priskriboj de urboj kaj regionoj en Galileo, kie oni
militis. Unue la romianoj siegxis la urbon Gamala, kiu forte rezistis
kaj kauxzis al ili gravajn perdojn, tiel ke Vespaziano devis "altigi
la moralon" de siaj soldatoj, kiuj poste tamen konkeris la urbon. La
lasta nesubigita urbo estis Gischala, kies logxantoj estis principe
pacemaj, sed la povon en la urbo transprenis trupoj de Johano, filo
de Levi, kiuj klopodis batali kontraux la romianoj. Vespaziano
intertempe revenis al Cezareo kun du legioj, kiujn li volis lasi
tie dum la vintro. La konkeron de Gischala li komisiis al Tito.
Tiu traktis kun Johano pri kapitulacio, sed Johano, kun argumento,
ke estas sabato, prokrastis sian respondon je unu tago, kaj nokte
kasxe fugxis al Jeruzalemo.
En Jeruzalemo regis granda konfuzo kaj disputoj inter diversaj
partioj - la zelotoj dauxre instigis al milito kontraux Romo. La
cxefsacerdoto Ananos en longa alparolo klarigis al la popolo
senutilon de milito kaj atentigis, ke la romianoj ja principe
montrigxis toleremaj al la juda religio, male la zelotoj estas
malpiaj. La popolo poste levigxis kontraux la zelotoj. Nun
enmiksigxis la ruza Johano de Gischala, kiu sxajnigis esti je
la flanko de anananoj, sed kiam tiuj sendis lin intertrakti kun
la zelotoj, li ecx pli ekscitis ilin kaj konsilis alvoki helpon
de ekstere. Tio fakte okazis, la zelotoj igis eniri idumeanojn
(el la regiono sude de Judeo), kiuj helpis konkeri la urbon,
masakri la popolon kaj murdi sacerdotojn Ananon kaj Jezuon.
Tiam Johano de Gischala akiris la povon kaj despotisme ordonis.
Inter priksriboj de pluaj similaj militaj konfliktoj nun
enmiksigxas novajxoj pri politika situacio en la romia imperio,
nome pri la morto de Nerono, la surtronigoj de Galba, Otho kaj
Vitelio, gxis kiam, dum vintra restado en Aleksandrio, la soldatoj
proklamis Vespazianon imperiestro. Tiam li liberigis Jozefon
(IV 629), kiu - ricevinte nun rekompence por sia profetajxo la
statuson de libera viro, li gxuis ekde tiam fidon dela romianoj
ankaux en aferoj estontaj." Kiam venis la novajxo pri la morto de
Vitelio, Vespaziano rapide forlasis Aleksandrion por reveni al Romo,
dum Tito kun siaj soldatoj navigis al Judeo kaj haltis en Cezareo por
prepari finan atakon kontraux Jeruzalemo. Tie finas la kvara libro.
La kvina kaj sesa libroj detale priskribas siegxon de Jeruzalemo,
kun enkonduko pri politikaj rilatoj en la urbo: nun interbatalis ecx
tri partioj, kiuj okupis diversajn partojn de la urbo: tiu de
Eleazaro (kiu okupis la Templon), tiu de Johano de Gischala (zelota)
kaj tiu de Simono bar Giora (popola). Iliaj hordoj reciproke atakis
sin pro bagatelaj kialoj, subtaksante alproksimigxon de la romia
armeo.
Humiligi Jeruzalemon estis la tasko de princo Tito. Al tiu temo
dedicxas multan spacon ankaux la romano de Feuchtwanger. Antaux la
siegxo, Tito observis la detruotan urbon. Feuchtwanger (1998, p. 319)
uzas jenajn vortojn: "La urbo rigardis lin, blanka kaj impertinenta
sur siaj bravaj montetoj. Malproksima kaj malplena lando kusxas
malantaux gxi, multaj nudaj pintoj, cedraj kaj piniaj deklivoj,
valoj kun kampoj, olivaj terasoj, vitejoj, la flagretanta morta maro.
La urbo antauxe tamen krevas pro homamasoj, apenaux lasante lokon por
profundaj stratabismoj, gxi plenigas cxiun peceton da loko per
logxdomoj. Kaj samkiel la kvieta lando transiras al vivoplena urbo,
tiel siavice enigxas la urbo en la blankajxon kaj orajxon tie supre,
en la kvadraton de la Templo, kiu, kvankam tiel potenca, sxvebas
senfine tenera kaj pura en la aero."
Ankaux Jozefo priskribas Jeruzalemon, unuavice la muregojn
(V 136 - 155), kiuj estis entute tri, kun kroma fortikajxo cxirkaux
la Templo mem, plue fortikajxajn turojn (V 156 - 175), indikante
ilian grandecon, precizan lokon kaj nomojn, precipe de la plej
grandaj Hippikos (80 ulnoj), Mariamme (55 ulnoj) kaj Fasaelis
(40 ulnoj), kiuj ricevis iliajn nomojn laux amiko, edzino kaj
frato de Herodo la Granda. (Cetere, tiujn tri turojn, de la unua
almenaux la unuan etagxon, ordonis Tito konservi post la konkero
de la urbo, por montri, kiom grandan defendosistemon superis lia
armeo.)
Ne malpli atenteme priskribigxas la Templo mem (V 184 - 257).
Nur kelkaj detaloj: "La ekstera vidajxo de la Templo ofertis cxion,
kio povus ravi okulon kaj koron. Kovrita je cxiuj flankoj per oraj
bretoj, gxi glimis dum sunsubiro per la plej hela fajrobrilo kaj
blindigis la okulojn .... Al fremduloj, kiuj pilgrimis al Jeruzalemo,
gxi aperadis de malproksime kiel negxkovrita monteto, cxar kio ne
estis orumita, tio brilis en blindiga blankeco. ... Cxiuj haloj
estis duoblaj, kusxante sur kolonoj dudek kvin ulnojn altaj, kiuj
estis el la plej blanka marmoro kaj portis tabularon el cedra ligno.
Valoro de la materialo, ties bela prilaboro kaj harmonia kunmeto
ofertadis neforgeseblan vidajxon, kaj tamen, nek peniko de pentristo,
nek cxizilo de skulptisto ornamis la verkon de ekstere. ... La
kompleta netegmentita spaco estis pavumita per mozaiko el plej
diversaj sxtonetoj. ... Pordegoj estis ... komplete kovritaj per
oro kaj argxento .... En la internan parton ... gvidis unu
pordego ... tute orkovrita inkluzive de la cxirkauxa muro;
super gxi trovigxis oraj vitoj, el kiuj pendis grapoloj de vinberoj,
grandaj kiel homo. .... Antaux la pordo estis longa krispigxanta
babilona kurteno, bunte brodita el hiacinto, bisino, skarlato kaj
purpuro, eminente kunteksita el admirinda miksajxo de sxtofoj. Tio
devis esti bildo de la kosmo: la skarlato reprezentis la fajron, la
bisino la teron, la hiacinto la aeron, la purpuro la maron: du el la
sxtofoj per sia koloro, bisino kaj purpuro per sia origino, cxar unu
estas produkto de la tero, la alia de la maro. Tiu cxi sxtofo
reprezentis per sia brodajxo aspekton de la cxielo... ... Ene ...
estis tri mondfamaj artajxoj: lamparo, tablo kaj incensilo. La sep
lampoj, kiuj brancxigxis sur la lamparo, signifis sep planedojn, la
dekdu oraj panoj sur la tablo la zodiakon kaj la jaron; la incensilo,
plenigita per dektri diversaj incensoj el la maro, el la dezerto kaj
el la logxigata tero, montradis, ke tio cxio venas de dio kaj ke la
dio cxeestas." Same zorgeme estas priskribata la defenda fortreso
Antonia, kiu protektis la Templon.
Kun detaloj oni ekscias pri iom-post-ioma faligo de la muregoj.
Romiaj soldatoj, cxar ili bezonis lignon por siaj siegxaj masxinoj,
detruis arbarojn kaj olivejojn en la tuta cxirkauxajxo, postlasante
kalvan polvoplenan pejzajxon. La 25-an de majo 70 ili faligis la
unuan muron, penetrante en la antauxurbon kaj komplete detruante
gxin por havigi pli da spaco al siaj masxinoj. Nur unu semajnon
poste falis la dua muro, kaj la romianoj staris en malsupra urbo,
el kiu pene fugxis malesperaj logxantoj pli supren, postlasante
cxiujn havajxon, sciante, ke ili ne plu revidos domojn de siaj
gepatroj, ke ili ne plu eniros konatajn stratojn, cxar cxion
disfaligos la romia armeo. Cxiuj rifugxintoj nun densigxis en
la interna urbo, multaj malsanis, multaj ne plu havis mangxajojn,
multaj malesperis.
Tiam Tito proponis kapitulacion, promesante, ke li ne detruos
la Templon, estimatan de cxiuj judoj ie ajn en la mondo kiel
simbolon de ilia religio kaj ekzisto. Jozefo estis sendita kiel
intertraktanto kaj alparolis la siegxatojn en la aramea lingvo.
Lia parolo estis longega, konvinka, plena da historiaj kaj religiaj
ekzemploj (V 362 - 419), sed la trupoj de la du komandantoj,
Johano de Gischala kaj Simono bar Giora, ne pretis cedi. Nur
unuopuloj forlasis la urbon, kie kreskis malsatego. La situacio
priskribigxas kun morbide kruelaj detaloj: malsatuloj reciproke
forrabas de si lastajn mangxerojn, infanoj atakas gepatrojn, virinoj
rifuzas nutri siajn bebojn ktp., en la sesa libro prezentigxas ecx
epizodo de virino Maria, mangxinta sian infanon. Multaj malesperuloj
forlasadis la urbon, sed romiaj soldatoj kaptadis kaj krucumadis ilin
antaux la muroj, por montri al la restintoj minacan ekzemplon: se la
urbo tuj ne kapitulacios, oni devas morti aux pro malsato, aux
surkruce.
La siegxantoj nun strebis konkeri la Templon: estis ja evidente,
ke kiu posedos la Templon, posedos la tutan urbon kaj la tutan
landon. Ili tamen ne facile atingis sian celon. Unue, la judoj
subfosis iliajn siegxturojn, kaj tiujn detruis aux bruligis. Tito
kunvokis militan konsilantaron kaj decidis konstrui ecx pli fortajn
siegxajn fortikajxojn, sed tio kompreneble signifis tempoperdon.
Ankaux la fortreso Antonia, defendanta aliron al la Templo, estis
pli rezistema, ol la romianoj atendis: ili ja sukcesis transiri la
eksteran muron, sed ne la internan. La raporto de Jozefo estas tie
denove ilustrata per oratorajxo, nome per kuragxiga parolo de Tito
al liaj soldatoj. Tio incitis sirian soldaton Sabinon al atako, kiun
la defendantoj forpusxis. Neatendante tujan novan atakon, ili lasis
dum la sekva nokto sur la muregoj nur malmultajn gardistojn. Tiam
dudeko da romiaj soldatoj, inkluzive de trumpetisto, en la malluma
nokto alproksimigxis al la muregoj de la fortreso, suprengrimpis
kaj trumpetis venkan signalon. Timigitaj gardistoj fugxis sen
kontroli la veran forton de la malamiko. Antonia falis.
Tito nun helpe de Jozefo denove intertraktis kun la defendantoj.
Sed Jozefo evidente ne akiris fidon de siaj sampopolanoj, kiuj dume
enkarcerigis liajn gepatrojn, kaj pli kaj pli malamis lin mem.
Kvankam Tito denove promesis respekti la Templon, la defendantoj,
malpretaj kapitulacii, ecx pli protektis gxin per pafmasxinoj.
En tia situacio ne eblis iu ajn kompromiso, cxar ambaux flankoj
decidis elteni gxis la fino. Tito petis siajn soldatojn ne detrui
la sanktejon, do la internan parton de la Templo, jam pro tio, ke
gxi estis "belega arkitekturajxo, kiu povus ornami la imperion".
La problemo estis, ke la interno de la konstruajxo estis ornamita
per orumitaj tavoloj el ligno. Dum la atako oni kutime forbruligadis
la pordegojn por penetri en la muregojn, kio okazis ankaux cxifoje.
Cxu hazarde, cxu intence, la Templo tamen detruigxis per fajro,
sufokigxante en fluoj da fandita oro.
La romiaj soldatoj nun senbride murdis la defendintojn kaj rabis
orajxojn el la sanktejo. La sacerdotoj kasxigxis ankoraux kvin tagojn
interne de la muregoj, poste ili elcxerpigxintaj per soifo kaj
malsato petis pri kompato, sed Tito lasis ilin ekzekuti. Neniu
mizerikordio plu ekzistis por Jeruzalemo. Konkero de la supra
urbo, gxia forbruligo kaj kompleta detruo estis logika sekvo de
la evoluo. Gxi definitive falis la 8-an de septembro 70.
La sepa kaj lasta libro de la verko estas nura epilogo: ricxaj
donacoj al venkintaj legioj, entuziasma akcepto de Vespaziano kaj
Tito en Romo, priskribo de ilia pompa triumfo, venko super lastaj
restoj de juda rezistemo. Ni almenaux rigardu, kiel prezentas Jozefo
la triumfan feston en Romo (VII, cxap. 5-6):" Ne eblas konvene
priskribi la nombron de tie montritaj vidindajxoj, imponan belecon
de artajxoj, luksaj objektoj kaj naturaj rarajxoj, kiujn nur eblas
elpensi. Cxiuj admirindajxoj kaj multekostajxoj, kiujn iam ricxuloj
estis kolektintaj, .... trovigxis tiun tagon en kolosa multeco kune,
por atesti la grandecon de la romia imperio. Argxento, oro kaj eburo
en plej diversaj formoj kaj prilaboroj videblis ne kiel pompaj
unuopajxoj de la parado, sed kiel enorma fluanta rivero. Tolajxoj
teksitaj el la plej rara purpuro aux, laux babilona maniero, broditaj
per fajnaj ornamajxoj, glimantaj juveloj enigitaj en oraj kronoj aux
aliaj dekoracioj estis portataj en tiom grandaj kvantoj, ke sxajnis
esti eraro, se oni ion tion opinias escepta. Ankaux bildoj ...
en mira grandeco, cxiuj el valoregaj sxtofoj kaj prilaboritaj kun
artama zorgo, estis kunveturigataj en la procesio, samkiel plej
diversaj bestoj, cxiu konvene ornamita. Mem la multegaj portantoj
de cxiuj tiuj valorajxoj surhavis purpurajn, ore broditajn
vestajxojn. Tre pompa kaj mirinda estis krome la ricxa ornamajxo de
tiuj, kiuj promenis en la parado mem. ... La plej grandan admiron
kauxzis granddimensiaj porteblaj posticxoj ..., multaj el ili tri-
gxis kvaretagxaj, kies kompleta ellaboro estis nekredeble belega.
Sur multaj pendis orbroditaj tapisxoj kaj sur cxiuj staris enorme
grandaj artajxoj el oro kaj eburo. Tie oni en nenombreblaj imitajxoj
prezentis la militon en diversaj formoj ... . Artista prilaboro kaj
pompo de tiuj imitajxoj montradis la militajn okazajxojn al
necxeestintoj tiel, kvazaux ili mem estus atestantoj. Cxe cxiu
posticxo estis kunirigata la komandanto de la koncerna konkerita
urbo tiel, kiel oni lin kaptis. Sekvis ankaux konsiderinda nombro
da sxipoj. Amase estis portataj cxiam novaj predajxoj, inter kiuj
la plej grandan atentemon vekis tiuj forprenitaj de la jeruzalema
Templo: ora tablo ... kaj same ora lamparo... . La legxaro de la
judoj estis la lasta predopeco, kiun oni portacxis. ... Finfine
rajdis Vespaziano mem; Tito sekvis lin."
Tiel priskribis Flavius Josephus mem la lastajn jarojn de libera
ekzisto de sia popolo. En la romano de Feuchtwanger, Jozefo revidas
Jeruzalemon dek jarojn post la detruo, por akurate skribi sian
historian verkon. (Feuchtwanger 1989a, p. 377-378): " Kiam li antaux
dek jaroj devis alrigardi la romian plugon, trafosantan parton de
duondetruita urbo, tio estis kvazaux la plugo transirus lin mem.
Sed la vaneco kaj perditeco, kiun li vidis hodiaux, estis pli
doloriga. Tio, kio okazis tiam, jxetadis la animon supren kaj
denove profunden. Sed la hodiauxa aspekto de la loko englutis
homon per sia dezerteco kaj malpleno. Neniu, kiu gxin vidis,
povis iam liberigxi de la paralizanta tristeco de gxia aspekto. ...
Hakiloj, sxoveliloj, masxinoj dela romianoj havis certe grandan
laboron, neniigante por eterne la grandegan kvadraton de la templo
kaj de multaj palacoj. Plene kaj gxisfunde ili faris sian laboron.
Gxismaleole kusxis cxie griza, flaveta rubo, fajna polvo transiris
la vestajxojn gxishauxte, gxi plenigis busxon, nazon kaj orelojn,
cxie rubo kaj super gxi flagretanta, penetranta, varma aero. La
okulo sercxis pecon de tero, ajnan peceton de nuda tero. Sed
troveblis nenio krom la flavetgriza, flavetblanka polvo. ...
Stumble kaj peze, kun kapo klinita al tero, Jozefo suprengrimpis
al la cxirkauxajxo de la templo. .... Cxi tie iam unue sidis
reprezentantoj de faraonoj, poste estraj jebusidoj, poste konkeris
la regxo Davido la burgon kaj la urbon. Plurfoje oni disfaligis la
muregojn, lastfoje detruis ilin la Babilono, sed neniam dum miloj
da jaroj estis tiu loko tiom senespere, mizere dezerta kiom nun.
Draste nuda elstaris la roko, sur kiu iam Abrahamo estis oferonta
Izakon, la umbiliko de la mondo, el kiu gxi kreigxis, la
sakrosanktajxo, kiun dum centoj da jaroj neniu rajtis eniri, nur
la cxefsacerdoto dum la tago de repacigo. Nun estis la roko denove
nuda, tiel kiel gxi povis estadi antaux dumil aux trimil jaroj,
super gxi nenio, nur malplena blua cxielo, cxirkauxe nenio, nur
rubo kaj la romiaj soldatoj por gardi tiun malplenon, por ke gxi
restu malplena por eterne."
Certe, Jeruzalemo kaj la Templo estis io sankta por cxiuj
judoj, cxu en Palestino, cxu en Romo, ie ajn en la mondo. Gxi
estis io reala kaj palpebla, kaj post gxia pereo ne plu ekzistis
io ajn krom ilia dio, kiu, male al la dioj de grekoj kaj romianoj,
ne havis konkretan formon, nek statuojn, nek bildojn. Tiam ja ne
estis malfacile igxi kosmopolitoj, kiel Jozefo en la romano de
Feuchtwanger. La judoj tamen plu ribelis kontraux la romianoj,
kiuj okupadis ilian landon. En tiun landon do revenis la maljuna
Jozefo, tie li volis eksvivi post multaj jaroj, pasitaj en la
servoj al Flavioj.
Feuchtwanger iom fantaziumas pri lia morto: li perdigxis dum
popollevigxo en Galileo sub imperiestro Trajanus: senkleraj romiaj
soldatoj ne konis la nomon de la oficiala historiisto de Flavioj
" ili vidis antaux si renkonte maljunan Judon, kiu jes ja parolis
latine, sed kiun ili laux strikta milita ordono devus mortigi
kiel spionon. Ili almenaux donis al la maljunulo sxancon travivi,
se li sukcesos kunkuri ligite al ilia cxevalo. La maljunulo tamen
malvenkis kaj perdis sian vivon. La soldatoj lasis lin mortontan
kusxi cxestrate. (Feuchtwanger, 1989b, p. 444-445): " La tuta
kalva, flave floranta montetaro cxirkauxe kaj la klara cxielo
apartenis nun nur al li. La montoj, la valoj, la malproksima
lago, la pura horizonto kun soleca rabobirdo estis cxi tie nur
por li, estante nenio alia ol la kadro de lia interneco. La
tuta lando estis plenigita per lia estingigxanta vivo, kaj
li estis unuigita kun la lando. La lando lin alprenis, kaj li
sercxis gxin. Li estis sercxinta la mondon, sed trovinta nur
sian landon; cxar li estis sercxinta la mondon tro frue. Venis
la Tago. Gxi estis alia tago, ol la de li prisongxita, sed li
estis kontenta. .... Oni ne plu trovis sxpuron pri Joseph ben
Matthias, kiun la romianoj nomis Flavius Josephus ..... Kaj
cxiuj konsentis, ke al Jozefo estis predestinita kiel monumento
lia verko kaj nenio alia."
Por la literaturaj historiistoj estas verko kaj persono de
Flavius Josephus gxis nun sxatata temo. La "Juda milito" kvankam
kun kelkaj riprocxeblaj subjektivajxoj, estas valora precipe pro
kolekto kaj prilaboro de faktoj, kiuj alimaniere perdigxus, sed
ankaux pro zorgemaj topografiaj priskriboj, pro poeziemaj
priskriboj de diversaj objektoj kaj situacioj, pro vivoplenaj
epizodoj kaj artaj oratorajxoj. Aliflanke, la verkisto mem, pro
sia persona sinteno, ne estas sxatata precipe cxe judaj
literaturkritikistoj, kaj vidata ecx kiel simbolo de
kontrauxcionismo. Paradokse legas lian verkon kristanoj,
kvankam li, (krom unu mencieto en "Antikvajxoj") entute ne
interesigxis pri ili. Kia ajn estis Flavius Josephus persone, lia
"Juda milito" estas konsiderata unu el la plej bonaj postklasikaj
antikvaj verkoj.
Literaturo:
Bilde, P. (1988): Flavius Josephus between Jerusalem and Rome.
Worcester: Journal for the Study of the Pseudepigrapha, Supplement
Series 2, 272 p.
Cohen, Shaye J. D. (1979): Josephus in Galilee and Rome.
Leiden: E. J. Brill, 277 p.
Laqueur, R. (1970): Der Jüdische Historiker Flavius Josephus.
Darmstadt: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, 283 p.
Lindner, H. (1972): Die Geschichtsauffassung des Flavius
Josephus im Bellum Iudaicum. Leiden: E. J. Brill, 166 p.
Feuchtwanger, L. (1998): Der Jüdische Krieg. Berlin:
Aufbau Taschenbuch Verlag, 438 p.
Feuchtwanger, L. (1989a): Die Söhne. Frankfurt a. M.: Fischer
Taschenbuch Verlag, 543 p.
Feuchtwanger, L. (1989b): Der Tag wird kommen. Frankfurt a. M.:
Fischer Taschenbuch Verlag, 445 p.
Flavius Josephus (1959): Bios. Komentita eldono. Paris:
Les belles lettres, 79 p.
Flavius Josephus ( 1975): Istoria Ioudaikou polemou
pros Romaious. Komentita eldono. Paris: Les belles Lettres, 840 p.
Flavius Josephus:(jaro neindikita): Geschichte des Jüdischen
Krieges. Traduko de H. Clementz. Köln: Joseph Melzer, 695 p.
Pflaum, H. - G. (1986): Das Römische Kaiserreich, in:
Propyläen Weltgeschichte, Bd. 4, Berlin -Frankfurt a. M.:
Propyläen Verlag, p. 319-428
Unnik, W. Cornelis van (1978): Flavius Josephus als
historischer Schriftsteller. Heidelberg: Lambert Schneider, 67 p.