Humphrey Tonkin
Kiam Zamenhof lancxis sian novan lingvon, la unua monda cxefverko, kiun li tradukis en Esperanton, estis Hamleto de Shakespeare. De tiam gxis hodiaux, ekestis tuta tradicio de tradukoj de Shakespeare en Esperanton. Dekkvino da verkoj de Shakespeare (preskaux duono de la verkaro) ekzistas en Esperanto-traduko, en kelkaj kazoj en pli ol unu versio (Hamleto de Zamenhof kaj de Newell, ekzemple). El tiuj, la plej aktuale haveblaj, kaj gxenerale la plej fluaj, estas Regxo Lear de Kalocsay (eldonita de UEA), La Tempesto de Kalocsay, Somermeznokta Songxo de Kalocsay, Rikardo Tria de Francis, Komedio de eraroj de Auld kaj Simeonov, La dresado de la megero de Jervis, Epifanio de Auld, Otelo de Rossetti, kaj La Sonetoj de Auld. En Angla antologio I aperis i.a. parta traduko de Romeo kaj Julieta, de Rossetti. Marjorie Boulton lastatempe publikigis bonan superrigardan artikolon pri la Esperanto-tradukoj, sed kritikaj eseoj estas tre malmultaj (iom skiza prelegaro de Janton de antaux pluraj jaroj, eseo de Waringhien pri Hamleto, kaj kelkaj aliaj). Mi mem preparis bibliografion antaux multaj jaroj, kiu eldonigxis kiel CED-Dokumento, kaj pli gxisdata listo ekzistas kiel parto de pli vasta bibliografio de anglalingva literaturo tradukita en Esperanton kompilita de Auld kaj Grimley-Evans. Tiuj tradukoj havis signifan efikon je la evoluo de Esperanto kaj ties literaturo kaj ankaux malfermis al legantoj de Esperanto la verkojn de tiu ekterordinara poeto kaj dramisto. Pro diversaj lingvistikaj kaj poetikaj kialoj, Shakespeare bone sidas en Esperanto-vesto, same kiel li bone sidas en kelkaj aliaj lingvoj. Se temas pri la germana, ekzemple, la tradukoj de Schlegel kaj Tieck, aperigitaj inter 1823 kaj 1829, igis Shakespeare preskaux parto de la germana literaturo. Tieck kaj Schlegel iasence akaparis Shakespeare kiel reprezentanton de la Romantika skolo, kiu tiutempe tiel forte influis (kaj respegulis) la pensmanieron de la epoko, precipe en Britio kaj Germanio. La fakto, ke Shakespeare tiel efike prezentigxis sub tiu estetika sxildo montras en si mem unu el la eksterordinaraj kvalitoj de liaj verkoj: ili adaptigxas brile al la problemoj kaj la pensmanieroj de multaj epokoj, en multaj landoj, sub multaj cirkonstancoj. Ne nur ni nun havas okazon spekti tutan serion da novaj filmoj de Shakespeare, sed tiuj filmoj facile transportas la dramojn en tute aliajn fizikajn cxirkauxajxojn (nuntempa Novjorko, se temas pri la lastatempa filmo de Hamleto, aux intermilita fasxismo se temas pri Rikardo Tria, aux iu malpreciza epoko iel bazita sur la Romia imperio, se temas pri Titus).
Kial tiu transporteblo? Nu, esence cxar la dramoj bazigxas sur la plej fundamentaj kaj simplaj mitoj - ordinaraj rakontoj, kiuj redonas al ni niajn proprajn vivospertojn. Estas ja vere, ke kutime patroj ne parolas al ni el preter la tombo kun sangavidaj insistoj pri justeco, aux ke patrinoj kutime ne edzinigxas al la murdantoj de patroj (kvankam cxi-lasta ja foje okazas). Sed patroj ja luktas kun filoj, ja premas sur ilin per sia tuta psika forto; kaj filoj ja rezistas. Patroj kaj filoj ja interbatalas pri posedo de patrinoj. Same, maljunaj patroj estas foje misgvidataj de fortaj, senprincipaj filinoj, kaj tiuj samaj patroj foje ne scias kiel rezigni pri potenco kaj akcepti la fakton de la propra mortemo. Kaj junaj geamantoj foje nerealisme traktas la ceteran, pekoplenan mondon, celante amon neelteneblan pro la strukturoj de familia kaj loka politiko - kaj pliagxuloj foje oferas siajn gefilojn sur la altaro de kutimo kaj historio.
Pri tiuj temoj mi deziras paroli en la kvar prelegoj, kiujn mi prezentos dum la nuna semajno. Mi intencas ekzameni la atingojn de Shakespeare pere de la atingoj de liaj Esperantaj tradukintoj, kaj uzi kiel bazon la studojn de cxiuj cxefaj unuopaj dramoj tradukitaj en Esperanton, kiujn mi nuntempa verkas. En la unua prelego mi traktos cxefe Komedio de eraroj, La dresado de la megero, kaj Rikardo Tria, kiuj cxiuj estas inter la fruaj dramoj de Shakespeare - du komedioj kaj unu historia tragedio. En ili oni povas trovi la semojn de la postaj grandaj atingoj. Shakespeare nenion forjxetis, konstante reverkis kaj do tiuj tri verkoj estas kvazaux matricoj de la posta verkaro.
En dua prelego mi pritraktos la grandajn komediojn - Somermeznokta songxo, Kiel placxas al vi, kaj Epifanio (pri cxi-lasta mi lastatempe aperigis studon en Esperanto), kiuj datigxas de la periodo 1595 gxis 1600, kaj en kiuj oni trovas spurojn de la tragedio Romeo kaj Julieta (kiu ankoraux atendas bonan Esperanto-tradukon), el cxirkaux 1595, kaj eventuale ankaux de la Sonetoj, la cxefa nedrama kontribuo de Shakespeare, pri kies verkigxo kaj publikigxo ni tre malmulton scias.
Kiel tria prelego venos pritrakto de Hamleto kaj Otelo, du el la kvar grandaj tragedioj (la aliaj estas Makbeto kaj Regxo Lear). Mi efektive traktos Lear en la fina prelego, kune kun unu el la lastaj verkoj de la poeto, la brila kaj profunda verko La Tempesto.
La cxi-sekva pritrakto de la Komedio de eraroj estas unu el la studoj, el kiuj mi cxerpos en la unua prelego. Gxi do rolu cxi tie kiel fono por la unua prelego kaj ekzemplo por la tuta serio. Ni do pluiru al
LA KOMEDIO DE ERAROJ
La verko rakontas la historion de du paroj de gxemeloj kaj ilia fina reunuigo. Egeono, komercisto el Sirakuzo, kaj lia edzino Emilia, suferas sxippereon kun siaj du gxemelaj filoj, ankoraux beboj, kaj kun la gxemelaj sklavoj, kiuj ilin servas. Egeono, unu filo kaj unu sklavo sukcesas reiri al Sirakuzo, sed la aliaj tri estas perditaj. Multajn jarojn poste, la filo iras kun la sklavo sercxi siajn familianojn. Auxdinte nenion, Egeono postsekvas lin. cxiuj tri senscie venas al Efezo la saman tagon, kie la Duko de Efezo kondamnas Egeonon al morto pro disputo inter Sirakuzo kaj Efezo. La filo estas tuj rekonata kiel Efezano, cxar la homoj supozas lin lia frato, kiu havas edzinon kaj vivas prosperan vivon en Efezo. Serio da konfuzoj sekvas, en kiu la vera edzo estas elsxlosita el la propra domo, la sklavoj, senditaj por plenumi diversajn komisiojn, estas intermiksitaj, kaj fine la diversaj roluloj trovi(as ekster monahxinejo, kie Egeono pasas survoje al la morto. Tie la filoj rekonas unu la alian, same la sklavoj. Intertempe montrigxas ke la priorino, kiu estras la monahxinejon, estas la patrino de la gxemeloj kaj edzino de Egeono, La familio estas reunuigita kaj la Duko de Efezo pardonas Egeonon.
La latina verbo errare, kiu naskis la Esperantan vorton erari, havis du signifojn. Unue gxi signifis "vagadi" - ne nepre laux erarvojo, sed simple sen specifa direkto. La vagantaj kavaliroj de la Mezepoko estis, en la angla, "errant knights." Poste algluigxis dua, pli limigita signifo, nome "deflankigxi de la gxusta vojo," kaj, analogie, "deflankigxi de la vero" aux "deflankigxi de la gxusta pritakso de iu situacio." La komedio de eraroj pritraktas ambaux signifojn: la "eraroj" de la titolo estas ne nur misidentigoj kaj miskomprenoj, sed ankaux vagadoj inter la insuloj de Mediteraneo. Kiel Odiseo (kiu travagis la maron sercxante vojon al sia hejmo kaj familio), la patro Egeono, perdinte sian familion, vagas sercxi sian filon, la solan familianon, kiu restas al li post sxippereo multajn jarojn pli frue. Dume, tiu sama filo sercxas sian longe perditan fraton. La "eraroj" portas Egeonon kaj la Sirakuzan Antifolon al Efezo, kie la Sirakuza Antifolo farigxas la kauxzo kaj la viktimo de amaso de la alia speco de eraroj -- miskomprenoj pro tio, ke la homoj opinias lin lia gxemelo.
La Komedio situas frue, eventuale ecx unua, en la kariero de Shakespeare, kiu sxajne komencis sian karieron en la londona teatra mondo iam cxirkaux la jaro 1590. Eble jam antauxe li gajnis sperton kiel aktoro kaj verkisto, eventuale kun vaganta aktora trupo: pri tio ni ja nenion scias. Plej versxajne ne temis pri tio, ke li estis unue dungita por verki teatrajxojn: tio plej versxajne venis poste. La nombro de potencialaj klientoj por la londonaj teatroj, kvankam ne malgranda, estis suficxe limigita, tiel ke necesis ofte prezenti novajn teatrajxojn, kaj sekve la apetito de la trupoj por novaj dramoj de kompetentaj verkistoj estis granda. Shakespeare do aligxis al tiuj, kiuj verkis, sub premo de tempo kaj cirkonstancoj, por difinitaj trupoj en difinitaj kondicxoj.
Dum tiu unua periodo, la fruaj 1590-aj jaroj, Shakespeare eksperimentis pri plej diversaj temoj kaj aliroj. La tri partoj (efektive apartaj dramoj aparte prezentitaj) de Henriko Sesa komencis lian interesigxon pri la dramigo de la angla historio -- cxi-kaze la periodo de civila milito, kiu antauxis la ekregon de la dinastio de la familio Tudor, kies kulminon kaj finon reprezentis Elizabeta Unua. De tiu cxi periodo datigxas la komedioj La du sinjoroj el Verono kaj La dresado de la megero, kaj tiu tragedio de troigo (por tiel diri) Tito Androniko. La tri partoj de Henriko Sesa, nomataj alternative La barakto de la du famaj dinastioj de Jorko kaj Lankastero estis kompletigitaj per kvara verko traktanta la finon de tiu interbarakto, Rikardo Tria. Tiu grupo de ok teatrajxoj povus laux siaj datoj nomigxi la junecaj verkoj de nia poeto.
Ni malmulton scias pri la preciza ordo, laux kiu la verkoj estis kreitaj: verdire, la demando mem estas iom pedanta, cxar estas tute eble, ke li havis sub la plumo pli ol unu teatrajxon samtempe, kaj estas ecx versxajne, ke la verkojn li adaptis kaj rearangxis sub la premo de prezento - tiel ke la tekstoj de la dramoj ekestis el interago de la verkista plumo unuflanke kaj la teatra trupo aliflanke. Kvankam ja povus esti, ke gxi pli frue prezentigxis, la unua mencio de la Komedio estas el 1594, en la agolisto de la Oficejo pri Distroj (Office of the Revels), la kortuma instanco respondeca pri la dungado de ludantoj kaj kontrolado de la londona teatra agado. La prezento de 1594 okazis en Gray's Inn, unu el la londonaj advokataj rezidejoj, kiel parto de granda Kristnaska festo, detale priskribita en verko nomita Gesta Grayorum..
Unu el la plej rimarkindaj karakterizoj de Shakespeare, jam ekde la komenco de lia kariero, estas precize lia kapablo samtempe distri kaj provoki, amuzi la homojn sed ankaux defii la intelekton kaj emociojn. Kvankam temas pri verko tauxga por okazo distra kaj legxera -- verko en kiu abundas farsaj epizodoj kaj la intrigo fluas rapide -- tiu frua kreajxo de juna dramisto havas dimensiojn pli profundajn.
Ekzistas tiuj, kiuj metas la Komedion tute cxe la komenco de la verkoj de Shakespeare. Se jes, temas pri dramisto kun konsterna kapablo regi kaj ekspluati la scenejon: la verko movigxas rapide, sprite, kaj per brila trakto de la interagoj de la roluloj. Shakespeare kvazaux specialistas en tiuj cxi fruaj verkoj pri la bela organizado de unuopaj scenoj - karakterizo ekzemple de la alikaze loze vasta Henriko Sesa. Konstruante sur la sperton de siaj samtempuloj (sed pli frue ekverkantaj) Christopher Marlowe kaj Thomas Kyd, Shakespeare frue lernas kiel krei strecxitecon inter rolantoj, kaj kiel manipuli la versa(ojn por reprezenti la rapidpafon de konversacio. Kvankam ne la sola dramisto de la periodo kun tiu kapablo, li regas la situacion kun aplombe simpla majstreco. En la Komedio li sekvas deproksime modelojn el la latina literaturo, kaj la rezulto estas bele strukturita kaj strikta ensemblo.
La cxefa intrigo estas prenita el la Romia komedio de Plauxto, Menaechmi, dramo de misidentigoj, kies cxefaj roluloj estas la gxemelaj fratoj Menaechmus, filoj de komercisto el Sirakuzo. Unu el la filoj Menaechmus estis forsxtelita kiam tute juna kaj forportita al la greka urbo Epidauxro. La dramo traktas la konfuzojn, kiuj ekestas kiam la Sirakuza frato alvenas Epidauxron kaj oni misidentigas lin kiel la Epidauxran fraton. Shakespeare plikomplikas la tuton per aldono de plia gxemela paro, nome la servistoj Dromio, sed , pli grave, li prenas relative simplan farsan strukturon, en kiu al la roluloj mankas multa profundo, kaj gxin plantas en kadron komplete kontrastan: dum la mezaj epizodoj estas farsaj scenoj, en kiuj la homoj konstante miskomprenas unu la alian, volvita cxirkaux gxi estas rakonto profunde tragedia - rakonto pri mortkondamno. Dum en Plauxto la patro kaj patrino estas jam mortintaj kaj ne rolas en la dramo, Shakespeare utiligas la okazon por grefti al farso esence romancan intrigon, kiu finigxas ne per simpla rea interrekono de du gxemeloj, sed reunuigo de tuta familio kaj gxia elsavo el minacanta katastrofo.
La Sxekspira verko komencigxas per longa rakonto, kiu en la moderna teatro prezentas certan regxisoran defion: Kiel teni la atenton de la spektantoj tra tiu longa noveleca priskribo? Modernaj regxisoroj ofte trovas elirojn per elkreo de komplikaj spektakloj por kapti la atenton de la spektantoj jam de la komenco, sed vere la kvieta kaj defetisma klarigo de Egeono pri kiel li trovigxas en la situacio de mortkondamno en Efezo meritas kvietan kaj paciencan regxisoradon: tiu cxi dramo ekestas el simpla homo, kiu rakontas simple sian vivtragedion: venos tempo por pli rapida movigxo poste. Malgraux la longeco de tiu malferma parolado, Egeono post la unua sceno malaperas entute, kaj reaperas nur apud la fino de la tago, en la fina akto. Li do rolas kvazaux enkondukanto, antauxludo, por la cetero. Krampita inter tiuj du kadraj elementoj en komenco kaj fino, estas la farso de la gxemeloj. La kadra rakonto donas profundecon al la verko kiel tuto, kaj gxi levas amason da seriozaj demandoj pri familiaj rilatoj kaj pri la rolo de fortuno en la homa vivo.
La fakto, ke Shakespeare pruntas la bazon de sia rakonto el antauxe ekzistanta verko ne surprizu nin. Kiel ankaux en aliaj euxropaj landoj, la lernejoj kaj universitatoj de la deksesa jarcento aparte emfazis la trejnadon de la lernantoj por okupi rolojn en la publika vivo. Junuloj studis tri esencajn disciplinojn: logikon, gramatikon kaj retorikon. Ili lernis kiel racie argumenti, kiel publike prezenti tiujn argumentojn, kiel konduti en socia medio. Por lerni tiujn aferojn, ili studis cxefe la klasikajn verkojn, precipe latinajn. Sub la gvido de kelkaj elstare originalaj pedagogoj, la junaj knaboj, kiuj frekventis la lernejojn (ja temis nur pri minoritato de la knaboj, kaj entute ne pri knabinoj), ofte elludis kaj prezentis latinajn tragediojn, de Seneko ekzemple, kaj k omediojn, ekzemple de Plauxto kaj Terencio. Apud la fino de la jarcento ili ecx formis profesiajn teatrajn trupojn. Tra la jaroj, oni komencis mem verki imitajxojn de la klasikaj verkoj, unue en la latina, poste en la angla - kaj tiel ekestis iom post iom la dramoj kiujn la profesiaj teatraj trupoj prezentis al la publiko. Prenante do tiun verkon de Plauxto, Shakespeare montris, unue, sian kulturan ligitecon kun la klasikaj verkoj, kaj, due, sian kapablon superpasi la klasikajn modelojn.
La Plauxtan modelon Shakespeare pliprofundigas per temoj, kiuj restos kun li dum la tuta cetera kariero: la Komedio enhavas la gxermojn de elementoj, kiuj aperas poste en unu dramo post alia - la demando pri identeco, ekzemple, do pri la integreco de la personeco. En tiel multaj sxekspiraj verkoj, la rolantoj perdas la kapablon rekoni sin mem: en Somermeznokta songxo pro magio, kiu fine estas forigita tiel ke la verko finigxas per ia psika kompleteco; en Otelo per manipulado, kiu kondukas fine al la kompleta malintegrigxo de la personeco; en Lear per kombino de naturaj fortoj kaj homa avido, kiu fine detruas la tutan strukturon de la cxirkauxa socio. La komenco de tiu vojo de psika esploro estas la Komedio.
Same, pri familiaj ligoj: verkon post verko, Shakespeare esploras la rilatojn inter familianoj - en familioj dividitaj kaj reunuigitaj, unuecaj kaj splititaj. Same pri aspektoj de la seksa amo, kaj la transiro de la potenco el generacio al generacio.
Notu en tiu rilato, ke vere estas du komediaj evoluoj en la kariero de Shakespeare. Unu kondukas al la tielnomataj maturaj komedioj, ekzemple Kiel placxas al vi kaj Epifanio, kies cxefa karakterizo estas la homa interago cele al ia reordigo de la socio, en kiu amantoj estas rajtigitaj ami, kaj la amo estas reintegrita en la socion. Alia kondukas al la finaj romancoj, kiel ekzemple La Tempesto. Tiujn verkojn karakterizas certa speco de natura magio, en kiu la sorto de la homoj estas ligita al la transformigxo de la naturo mem. La Komedio de eraroj havas elementojn de ambaux vojoj. Kvankam la seksa amo ludas relative malgravan (sed neniel neglektindan) rolon cxi tie, la homa interagado en la mezaj scenoj similas tiun evoluon, kiu kondukas al Epifanio, verko ankaux plena je eraroj, sed kie la eraroj fontas unuavice el intenca trompo. Tamen, la Komedio finigxas per la retrovo kaj reintegrigo, kvaza( mirakle, de tuta familio, en etoso, kiu nin memorigas pri la grandaj finaj dramoj de la poeto.
Alia motivo aparte evidenta en tiu cxi frua verko, kiel mi jam sugestis, estas la sxekspira interesigxo pri rakontado. Mi memoras, ke, kiel lernanto, oni instruis al mi admiri tiujn komencojn de teatrajxoj, en kiujn oni estas jxetita kvazaux en la mezon - kiel ekzemple Lear, aux Antonio kaj Kleopatra, kie la verko komencigxas kvazaux mezkonversacie, kaj kie oni estas tuj jxetita en la intrigon. Tra la jaroj, tamen, mi trovas min pli forte trafita gxuste de tiuj verkoj, kiuj kvazaux anoncas la fakton, ke ili naskigxis en la formo de rakontoj. La lernantoj en la deksesa jarcento lernis parkeri grandajn paroladojn cxerpitajn el la klasikaj verkoj -- cxu troveblajn en la dramoj, cxu la paroladojn de la grandaj oratoroj, kiel ekzemple Cicerono. Ili deklamis epizodojn el Eneido aux el la Metamorfozoj de Ovidio. La longa rakonto, per kiu Komedio komencigxas, aux la nete poezia enkonduko al Romeo kaj Julieta, aux la grafike rakontita enkonduko al Henriko Kvina - tiuj cxi komencoj kvazaux burgxonas, kvazaux disfloras, sur la scenejon: ili transformigxas el deklamitaj memorajxoj en vivajn dramojn, sur la magia spaco, kiun ni nomas scenejo. Unu el la grandaj plezuroj de la sxekspiraj dramoj estas sperti kiel tiu procedo okazas - kaj kiel, en multaj kazoj, rakontoj ne nur sxvelas en dramojn sed poste ree sxrumpas en rakontojn. Romeo kaj Julieta, ekzemple, komencigxas per soneto, prezentita de ia enkondukanto, kiu esence resumas por ni la tutan intrigon, kaj, post la elcxerpo kaj elcxerpigo de cxiaj tragikaj konsekvencoj, refarigxas kvazaux la fino de soneto, kiu klare diras, ke temas pri historio "de Julieta kaj sxia Romeo."
Tiel, do, la Komedio komencigxas per sceno, kiu eksponas la pasintecon: la komercisto Egeono envenas, akompanata de la Duko, la Karcergardisto kaj aliaj. Sed tiu cxi dramo kvazaux defie rifuzas ekmovigxi: gxi komencas kvazaux per eta fino. Diras Egeono tuj je la komenco:
Ordonu mian morton, do Solinus, kaj morto miajn malfelicxojn finos. (1.1:5)
Komedioj kutime ne komencigxas per aludoj al mortoj kaj finoj. La vortoj de Egeono sxajne rezistas disfloron, rezistas la antauxenmovigxon de la dramo: laux la interpreto de Egeono la dramo jam finigxis. En tiu senco la situacio de Egeono kaj la situacio de la spektantaro kontrauxas unu la alian: la spektantaro sercxas progreson, antauxvidas la evoluon de la dramo, sed Egeono parolas nur pri finoj, nur pri fermigxo.
Eble indas jam nun klarigi pri la rolo de la spektantaro en dramoj de Shakespeare. Necesas klare kompreni, pri kiu ajn dramo, ke la spektantoj venas, pagas kaj okupas siajn sidlokojn cxar ili atendas, ke teatra(o efektive okazu. Ekzistas certa kolektiva deziro cxe la spektantoj - deziro, ke la verko efektive elvolvigxu antaux iliaj okuloj. Mi scias bone, ke estas mallogike supozi, ke la spektantoj aktoras same kiel la aktoroj aktoras -- la spektantoj estas iasence ludantoj en la dramo. Tamen, tiu kolektiva deziro ja estas realajxo, kaj Shakespeare povas ludi kun gxi - subteni gxin, kontrauxi gxin - tra la evoluo de la dramo. Kiam Cordelia rifuzas ludi la ludon malsinceran de la kortego de la Regxo Lear, sxi kvazaux minacas la antauxeniron de la verko, kaj ni kiel spektantoj trovas nin kaptitaj inter admiro de sxia morala sinteno kaj preteco kompromisi por ebligi la antauxeniron de la dramo. Dramoj ja vivas per vortoj, kaj tiu, kiu rifuzas vorti minacas la dinamikon de la teatrajxo. Same cxi tie. Kiel entute ludi la ludon? demandas Egeono. Nu, cxar ludi la ludon produktas la teatrajxon, kaj ankaux cxar ludi la ludon tenas malferma la eblecon, ke tamen ekzistu ia solvo al la katastrofa situacio de Egeono. Ni volas spekti cxar spekti kaj partopreni estas elsercxi solvon.
Ecx, iom post iom, la Duko sercxos elirvojon el la severo de la legxaro, sed ne en la komenco:
Finite, komercisto sirakuza:
mi ne konsentas rompi niajn legxojn.
De nia frunt' kompaton visxas for
la sento malamika, kiun naskis
la rigorec' de via duko kontraux
honestaj komercistoj de cxi urbo.
Ili ne havis monon por acxeti
al si la vivon, sekve per la propra
sango sigelis liajn senkompatajn
statutojn. Tial, post kvereloj murdaj
kaj frataj inter viaj samurbanoj
kaj ni, jam la kunsidoj solenegaj
de ni kaj same de l'sirakuzanoj,
dekrete malpermesis la kontaktojn
inter cxi konfliktantaj urboj. Plie,
se iu, naskigxinta en Efezo,
vidigxas cxe foiroj sirakuzaj,
aux en la golfon de Efezo venas
iu en Sirakuzo naskigxinta,
li mortas. Liajn posedajxojn oni
konfiskas je dispono de la duko,
krom se, por liberigi lin de l'puno,
mil markojn oni pagas elacxete. (1.1:5)
Notu, ke ni traktas cxi tie pri valoro kaj pri intersxangxo. Temas pri medio de komercistoj, de negocoj, de financoj. La homajn vivojn oni reduktis al nuraj varoj. La vivo de Egeono valoras precize mil markojn. Tiu komerca mondo facile rekoneblis fare de la londonanoj de la epoko de Shakespeare: Londono, unu el la plej grandaj urboj de Euxropo (pli grandaj tiuepoke estis nur Parizo kaj Napolo, kaj baldaux Londono pasos ankaux ilin), estis urbo de komerco, en kiu mono ebligis negocadon, kaj, en plej simpla senco, liberigis la homojn. Dum tiu cxi epoko, kiel atentigas Patricia Parker (1996), "la disloka likvideco de mono ebligis (an(ojn de loko kaj idento." Egeono estas homo rekonebla de la epoko de Shakespeare -- homo, kiu, estante en malgxusta loko en malgxusta momento, trovas sin komplete detruita pro manko de rimedoj. Temas pri emblemo de epoko necerta.
Cetere, la elizabetanoj sciis pri elacxetoj. Relativa paco en la mediteranea regiono devigis tieajn maristojn elsercxi alternativajn vivmanierojn. Cxiam, en cxiuj mondopartoj, ekzistas eksterlegxuloj, kiuj piratas surmare, sed en tiu cxi epoko la aktivado de mediteraneaj piratoj en la regiono de la Mancxo farigxis granda problemo: forkapto kaj vendo de angloj (kaj sendube aliaj) al la turkoj farigxis preskaux cxiutaga okazajxo. En la frua deksepa jarcento, tiaj forkaptoj, precipe de fisxistoj, farigxis aparte granda problemo cxe la marbordaj provincoj de suda Anglio.
Se Sirakuzo misuzas la komercistojn de Efezo, Efezo estas devigata respondi per misuzo de la komercistoj sirakuzaj. Ne ekzistas elirvojo. Tiu "morton morto finos" de la komencaj versoj sxajne ne lasas lokon por aliaj principoj.
Tamen. Iom da spaco malfermigxas: la paroladoj longigxas, lante la dramo komencas movigxi, kaj kun (i venas homa dimensio, kiu pledas kompaton. Tamen, Egeono restas senespera:
Konsolas min, ke cxar, laux vi, necesas,
miaj doloroj cxi-vespere cxesas. (1.1:6)
La originalo prezentas kontraston inter "words" (vortoj) kaj "woes" (malfelicxoj): Egeono sugestas, ke la finigxo de la vortoj de la Duko alportos finigxon de la malfelicxoj de Egeono. Implice, do, dauxrigi la dramon, longigi la paroladojn - tio prokrastas la Egeonan morton. Nenio okazos se ni dauxrigos la parolon.
Kaj la Duko petas Egeonon rakonti sian historion. "Pli pezan taskon," li respondas, "vi ne povus doni, / ol diri la dolorojn nedireblajn." Ja necesas diri tion, kion oni ne kapablas diri, precipe se la rezulto estos ia varmigxo de la kompato fronte al la rigoro de la Efeza juro. La rakonto, kiun Egeono eldiras, prezentas bildon de senkulpa viktimo - komercisto, kiu vagas la mondon ne por komerci, sed por retrovi sian disbatitan familion.
Naskigxis mi en Sirakuz', kaj nuptis
virinon, kiu sen mi tre felicxus,
kaj ankaux kun mi, se la sort' ne spitus.
Kun sxi mi vivis gxoje: ni ricxigxis
per miaj prosperintaj vojagxadoj
al Epidamno, gxis agento mia
mortis, kaj varoj el hazard' lasitaj
forsxiris min el brakoj de l'edzino.
Malpli ol ses monatojn mi forrestis,
kiam sxi mem - jam preskaux svena pro la
agrabla sxargxo, kiun portas inoj
klopodis sekvi min, kaj min atingis.
Tie post ne tre longe sxi farigxis
gxoja patrino de du filoj bravaj
kaj, strange, tiel inter si similaj,
ke ilin distingadis nur la nomoj.
Je sama horo, en logxejo sama,
virino malnobela same naskis
virajn gxemelojn inter si similajn.
Tiujn -- cxar la gepatroj tre malricxis,
acxetis mi, por servi miajn filojn. (1.1:6)
Aliaj tempoj, aliaj moroj. Ni ne tro gxenigxu pro la acxeto de la Dromioj - krom ke ni notu kiel ironie kompareblaj estas la ekonomioj de mono unuflanke kaj de homaj emocioj kaj homaj valoroj aliflanke. Iasence, unu estas metaforo de la alia.
La edzino de Egeono, volante hejmeniri, fine konvinkas Egeonon: "Ni ensxipigxis."
Apenaux unu mejlon ni veturis,
jam levis sin, averte pri fatalo,
la maro cxiam ventobea. Plu
ne longe povis ni esperon luli,
cxar la malhela lumo de l'cxielo
al niaj mensoj timoplenaj portis
nur antauxsignojn de proksima morto.
Kvankam mi mem volonte gxin akceptus,
tamen la dauxra ploro de l'edzino
veanta, kion vidis sxi alveni,
kaj kompatindaj plendoj de l'bebetoj
plorantaj ne sciantaj kion timi,
devigis min pri savo jam klopodi. (1.1:6-7)
La maristoj jam forremis kun la sola savboato. Restas nur trabo, al kiu Egeono kaj edzino sxnurligas la infanojn - unu Antifolo kaj unu Dromio cxe unu fino kaj la aliaj cxe la alia, kaj same ankaux unu membro de la geedza paro cxe cxiu fino. Alproksimigxas du sxipoj, el Korinto kaj el Epidauxro. "Dauxrigu, maljunulo, ne silentu," diras la Duko. "Se ne indulgos, ni kompatos eble" (1.1:7)
Nu, la fina rezulto estas, ke la trabo rompigxas en la mezo, kaj unu grupo estas savita de unu sxipo kaj la alia de la alia. Ili perdas definitive la kontakton. Diras Egeono:
Mia pli juna knabo, mia zorgo,
farigxis, dekokjara, scivolema
pri sia frato, kaj min petegadis,
ke la servisto -- cxar li tiel same
la fraton perdis, sed la nomon gardis –
lin povu akompani por lin sercxi.
Dum mi pro amo penis trovi unu,
mi riskis perdi duan jam amatan. (1.1:8)
Kaj tiel efektive estas: la pli juna filo, al kiu Egeono donis la nomon de la perdita pli acxa frato, malaperas kaj nun Egeono "kvin somerojn en Grekuj' pasigis, / vagante trans landlimojn de Azio" lin sercxante (1.1:8). Tiel li venis al Efezo.
Temas do pri rakonto de prosperaj kaj malprosperaj vojagxoj pri mondo de insuloj kaj marbordoj, kie la akvoj estas ligilo kaj forkaptilo, profitigo kaj perdigo. Post vojagxo al Epidamno naskigxas gxemeloj, sed posta vojagxo ilin forprenas. La tempesto, en kiu la beboj, laux la originalo, "plendis pro imito, sensciaj kion timi" (1.1:7), emfazas la homan fragilecon, la mankon de socia kohero fronte al malamikaj fortoj (konsideru, en tiu rilato, similajn tempestojn en Otelo, Epifanio kaj La Tempesto). La trabo, per kiu ili tamen elnagxas la tempeston, estas kvazaux matematika trabo: gxi nete dividas la familion, tiel modele prezentitan kiel etan ordon meze de la sxtormo.
Kaj, kiel okazas en fikcio, tiu pli orda prezento de la malorda mondo, ne la tempesto sed roko dividas la familion: eskapinte Scilla-n, ili falas en Karibdon. Kaj kiel gxemeloj similas unu la alian, tiel ankaux la aventuroj sxajnas konstante havi sian duecon, sian dividitecon: tempesto/roko, patro kiu sercxas filon kiu sercxas fraton. Skribas Auden en bela poemo pri La Tempesto, memorige pri la gxemeleco de la Komedio, "Mia karul' estas mia kiel speguloj solecas." Cxu eblas pasi tra la spegulo, trovi sian alian duonon? Platono sugestas, en la Simpozio, ke ni konstante sercxas nian alian duonon: Sokrato rakontas miton, laux kiu Zeuxso, frustrata de la malboneco de la homoj, dividis cxiun homon en du partojn. "cxar la originala korpo de la homo estis tiel duonigita, cxiu duono sopiris je la alia duono, de kiu gxi estis fortrancxita. Kiam ili renkontigxis, ili reciproke sin cxirkauxis per la brakoj kaj per sopirado farigxis denove unu."Sed se la Duko esprimas esperon, ke Egeono tamen trovos solvon al sia despera situacio, kaj se ni kiel spektantaro esperas pri savigxo, Egeono restas deprima:
Jen senespere iras Egeono, por ke nur prokrastigxu la vivdrono. (1.1:9) Kaj tiel ni pasas tra la kadra intrigo kaj eniras la kernan dramon. Dum la kadro estas transgeneracia (grava punkto), la kerna dramo ne estas: gxi konsistas cxefe el dupersonaj kaj similaj malgrandskalaj interagoj (ekzemple de Antifolo kaj Dromio) de speco, kiun (kiel ni jam rimarkis) Shakespeare brile regas. Vere nur en tri scenoj oni povas paroli ecx pri homgrupoj - la unua sceno kaj la fina akto, kiuj apartenas la la kadro, kaj Akto 3 sceno 1, kie Antifolo de Efezo klopodas eniri la propran domon. Plejparte temas pri dramo de renkontigxoj surstrate dramo urba kaj dramo baza.
Sed surstrataj renkontigxoj funkcias nur kiam oni scias, kiu oni estas, kaj kiam aliaj homoj scias. Sento de identeco, de integro de personeco, dependas ne nur de la sento de si mem, sed ankaux de socia interkonsento, pri kiu oni estas kaj kiun rolon oni ludas. Se tiu socia interkonsento cxesas funkcii, oni perdas sian senton de si mem.
La dua sceno de la unua akto komencigxas malrapide kaj facile, kvankam meze de la agado. Komercisto avertas la Sirakuzan Antifolon kontraux malkasxo de sia origino pro la malamikeco inter Sirakuzo kaj Efezo. Antifolo forsendas Dromion kun sia mono (notu, ke ni komencas je mono, je valuto; Dromio sxercas pri forkuro), kaj mem foriras "perdi sin" en la urbo:
Kiu deziras al mi kontentigxon,
deziras tion, kion mi ne trovas.
Mi estas en la mond' kvazaux akvero,
kiu akveron sercxas en la maro,
kaj, enfalante por la fraton trovi,
disfluas en la vasto nevidate.
Do mi, celante fraton kaj patrinon,
perdigxas en la sercxo neprospera. (1.2:10-11)
Bedauxrinde la lasta verso de la traduko ne kaptas plene la signifon de la angla: Antifolo klarigas, ke, sercxante patrinon kaj fraton, li "malfelicxa, perdas min" - do la manko de la aliaj kondukas al la manko de la propra identeco, kaj Antifolo similas akvoguton, kiu, en granda maro, sercxas alian akvoguton - duobla problemo, cxar akvoguto kunfandigxas kun aliaj kaj cxesas esti guto, kaj cxar la maro vastas kaj la homoj etas.
Aperas la malgxusta Dromjo, kiu insiste invitas sian supozatan mastron reveni hejmen por tagmangxi.
Revenas baldaux? Ne! -- malbaldaux venas:
brulas la kok', la portko rostas for,
dekduan horon batis la horlogxo;
al mi l'unuan la mastrin' survangis:
sxi ardas, cxar malvarmas la viando;
malvarmas la viand', cxar vi ne hejmas;
kaj vi ne hejmas, cxar vi ne malsatas;
vi ne malsatas, cxar vi matenmangxis. (1.2:11)
Kia kontrasto inter la senhejma akvoguto, kiu vagas de loko al loko, kaj tiu cxi bildo de dismova kaj aktiva burgxa domo! La kritikistoj Barber kaj Wheeler (1986) rimarkigas, ke "Shakespeare tiel brile transdonas al ni senton de mondo jam ekzistanta, kun gxiaj cxiutagaj strecxitecoj. Li kreas prosperan komercan urbon cxirkaux la endoma mastruma vivo de jxaluza edzino: sxiaj civitanoj-komercistoj faradas siajn proprajn aferojn, bone konataj unu al alia kaj komforte kombinantaj la komercon kaj la amuzigxon."La Sirakuza Antifolo estas plene konfuzita, kaj sekvas amuza kolizio inter la konfuzita Sirakuza Antifolo kaj la kompatinda Efeza Dromjo. "Kie do / sekure vi deponis mian monon?" demandas Antifolo; "La mil donitaj markoj kie estas?" Interese, do, ke la filo posedas precize la sumon bezonatan por elacxeti la patron se nur (kaj jam la spektantoj tion deziras!) ni povas (a) konservi la monon kaj (b) manovri tiel, ke ambaux aperu sur la scenejo samtempe. Dum la konfuzoj jam multigxas, ni vidas dum momento unu eblan felicxan finon de la rakonto. Sola je la scenofino, Antifolo sercxas klarigon de la konfuzo:
Cxi urb', lauxdire, plenas je ruzajxo,
ekzemple: okultrompaj sxarlatanoj,
vampiroj, kiuj la animon jugas,
kaj sorcxistinoj, kiuj fusxas korpojn,
mistifikantoj kaj iluziistoj,
kaj pekaj fifarantoj tiaspecaj;
se vere, mi foriros des pli baldaux. (1.2:13)
Antifolo eldiras ion, kion la sxekspiraj spektantoj jam bone scias: Efezo estas urbo de sorcxistoj kaj tentistoj, kiuj forrabas de homo ties animon, ties vidkapablon kaj ecx ties korpon. La Novtestamenta libro La agoj de la apostoloj rakontas kiel Sankta Pauxlo venis al Efezo kaj trovis tie ekzorcistojn, kiuj misuzis la potencon de la Sankta Spirito. Tiel konvinka tamen estis lia predikado, ke "ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaux la okuloj de cxiuj" (19.19). Efezo estis la loko de la fama templo de Diana, centro do de paganismo. Multaj lokaj metiistoj ricxigxis per la rezulta pilgrimado al Efezo, vendante ekzemple argxentajn objektojn al la pilgrimantoj. Sekve, la metiistoj kaj aliaj kolere demonstraciis en la urba cxefplaco kaj Pauxlo kaj liaj kamaradoj taktike retirigxis.
Sed Pauxlo restis en kontakto kun la Efezanoj, kaj lia Epistolo al la Efesanoj, kun ties emfazo je pura vivado kaj pri familia vivo, igxis parto de la Nova Testamento. La verko Menaechmi, de Plauxto, la cxefa fonto de la rakonto de la gxemeloj, havas kiel lokon ne Efezon sed Epidauxron: Shakespeare specife movas gxin al Efezo, sxajne gxuste por eskpluati la reputacion de la urbo, kaj por starigi diversajn paralelojn al la Pauxla epistolo..
Oni povas ridi pri la miskomprenoj kaj mistraktoj, kiuj okupas la mezon de la teatrajxo, kaj la farsa elemento bele ludigxas sur la scenejo, sed sub tiu ekstera legxero kusxas pli grandaj minacoj. Ruth Nevo, en aparte bona analizo de la verko (1980), komentas, ke al Dromjoj "malaktivigas la fuzeon" de tragedio per ridigo, neuxtraligante "la severan personan minacon de trauxma neenteco, aux de kompleta kaosa neesto." Alivorte dirite, la Dromjoj vide elludas, kaj tiel igas humora, la psikologian malordon, kiun ambaux Antifoloj finfine suferas. Pli poste, en Somermeznokta songxo, Shakespeare esploros pli detale la disorientigan efikon de magio, kaj denove tretos delikate la linion inter senpensa farso kaj psika trauxmo. Efektive, tiu pli posta verko sekvas tre similan evoluvojon: dura jura premo en la komenco estas sekvata de periodo de kaoso kaj suferado, kiu finigxas per reordigo de la personecoj kaj rilatoj de la cxefaj roluloj en formo, kiu forvisxas la konfliktan nekompletecon de la komenco: ambaux dramoj (kiel pluraj aliaj komedioj kaj romancoj de Shakespeare) estas dramoj pri kompletigo de tio, kio komence nekompletas.
Antifolo de Sirakuzo do portas malfacilan kaj komplikan aktoran sxargxon. Estas li, kiu cxefe rolas en la unua duono de la dramo: Antifolo de Efezo ecx ne aperas gxis la tria akto. La Sirakuza Antifolo formas interesan kontraston kun la senamika Egeono: Antifolo enfalas nicxon jam pretan por li. Se al Egeono mankas amikoj, Antifolo havas tro. Ni notu, krome, ke estas li la cxefa sxlosilo, kiu, post la kaoso de la mezaj scenoj, ebligas la reunuigon de la familio.
Ni komencas la duan akton per plia transiro, al la domo de la Efeza Antifolo, kie la edzino Adriana atendas lian revenon kaj plendas pri lia neveno. Adriana kaj sxia fratino Luciana pridiskutas la rilatojn inter viroj kaj virinoj en geedzeco. Oni povus diri, ke Adriana reprezentas la duran praktikon kaj Luciana la dolcxan teorion. La transiro el senrimaj versoj al distikoj (rimaj versparoj) emfazas la iom artefaritan, antauxpensitan formon de tiu cxi diskuto, en kiu jen Adriana jen Luciana klopodas konvinki sian kunparolanton. Adriana, tamen eventuale parte hejtita de jxaluzo kaj malfido, emfazas la egalecon, dum Luciana, kiu, ne estante edzino, ne havas sperton, prezentas belajn (kaj de viroj kreitajn) idealojn:
Liberon troan vipas ja cxagrenoj,
Ja cxio sub l'okulo de l' cxieloobservas limojn, en la mar', sur tero -
Bestin', fisxino kaj birdino fluga
al sia viro trovas sin subjuga:
virhomoj, pli diecaj, cxiujn estras,
la vastan mondon kaj la marojn mastras,
havante intelekton kaj animon,
pli ol la bestoj regas la destinon,
kaj la hominojn regas kun kontrolo:
do ties emojn servu via volo. (2.1:15)
Ne tro malsimila estas la letero de Pauxlo al la Efezanoj: "Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro. Cxar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaux Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo. Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaux edzinoj al edzoj en cxio. Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro sxi sin donis. Tie same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem. Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno" (5.22-31).
Tiuj famaj vortoj de Pauxlo, prezentitaj de Luciana tra la prismo de Renesancaj ideoj pri hierarkioj kaj monda ordo, venas al ni kvazaux temus pri formala debato en iu universitata halo kaj, belaj almenaux por viroj, ili apenaux respondas al la plena komplikeco de la cxiutaga situacio. La rapida kaj pli kruda reago de Adriana tion klarigas. Tamen Adriana pri certaj ideoj de Pauxlo estas plene subtena - ekzemple pri la nocio, ke edzo kaj edzino "estos unu karno." Revenante al la temo kiam sxi klopodas konvinki la Sirakuzan Antifolon reveni al tagmangxo, sxi diras, e(ante la komenton de Antifolo kiam li unue venas al Efezo,
Kiel okazas nun, ho edzo, kiel,
ke vi farigxis fremda al vi mem?
Vi mem, mi diras, cxar al mi vi fremdas,
kiu, nedividebla, kunfandita,
pli ol duono estas de vi mem -
Ho, ne forsxiru vin, cxar sciu,, kara:
tiel facile vi faligus eron
da akvo en la golfon ondoplenan,
kaj gxin denove prenus nemiksitan,
sen aldonajxo aux perdacxo, kiel
de mi vi prenus vin. (2.2:25)
Tiu signifa temo, la rilatoj inter geedzoj, farigxos en sxekspira dramo de tiu cxi sama periodo, La dresado de la megero, cxeftemo. Se Adriana tamen pli bone konus sian edzon, sxi eble ne tiel facile konfuzus lin kun la alia Antifolo; se la Efeza Antifolo pli bone konus la edzinon, eble li ne tiel facilanime transigus sian lojalecon al loka putino. Tamen, la tuta intrigo de la verko gxuste turnigxas je la neeblo distingi la gxemelajn edzojn.
Ecx se ne al Adriana, tamen gravas al ni, la spektantoj, ke ni povu disdistingi la gxemelojn. Foje, oni klopodas prezenti tiun cxi verkon utiligante nur unu homon por ambaux Antifoloj aux ambaux Dromjoj, kaj inventante iun trukon por elturnigxi en la kvina akto, kiam cxiuj trovigxas samtempe sur la scenejo. La televida filmo de BBC de antaux dudeko da jaroj sekvas tiun vojon. Spektantoj de tiu filmo ofte mem konfuzigxas, precipe pri la Dromjoj (Roger Daltry, fama ano de The Who, ludas la rolon).. Tiu aliro al la afero estas miaopinie malgxusta kaj misa: gravegas, ke la spektantoj cxiam bone sciu, kiu estas kiu: nur la ludantoj konfuzigxas.
Fronte al kreskanta konfuzigxo en la dua akto, kaj precipe fronte al la klopodoj de Adriana konvinki lin akompani sxin hejmen, Antifolo de Sirakuzo denove aludas al la sxajnaj magiajxoj de tiu cxi eksterodinara urbo: "Kiel sxi scias niajn nomojn, do? Krom eble per magio." Kaj Dromjo aldonas:
Mi krucosignas! Rozarion donu!
Jen estas sorcxa lando! - ho ve, homoj! -
parolas ni kun feoj, elfoj, gnomoj!
Se ilin obeadi ni rifuzos,
ili sufokos nin, aux pincxkontuzos! (2.2:27)
Konsiderante, do, la alternativojn, la mirigita Antifolo decidas tamen ludi la ludon: "Mi faros, kion ili jen bontrovos, / kaj en nebul' sxi aventurojn provos" (2.2:29)
La sceno, kiu sekvas, la unua de la tria akto, estas kvazaux klimakso de la antauxa evoluo. Ne plu temas pri renkontigxoj en stratoj, sed pri kunigxo de preskaux la tuta rolantaro - krom kompreneble la roluloj el la kadro - en sama loko je sama tempo, nome la domo de la Efeza Antifolo kaj la strato ekstere. Kvankam jam la Efeza Dromjo suferis pro sia intermikso de la du Antifoloj, nun la problemaro komencas grandskale invadi la rutinan vivon de la Efezanoj. La Efeza Antifolo, kiu nun aligxas al la agado, komplete perdas sian identecon, fronte al la akaparo de lia loko fare de la gxemelo el Sirakuzo. La sceno, en kiu Antifolo Efeza estas forsxlosita el la propra domo, en cxeesto de la urbaj kolegoj Angelo kaj Baltazaro, estas unu el la grandaj farsaj scenoj de Shakespeare. En la originalo (sed bedauxrinde ne en la traduko), gxi estas preskaux komplete verkita en distikoj, kaj do havas pli artefaritan tonon ol la cxirkauxaj scenoj: homoj ene de la domo komencas distikon, kaj tiuj ekstere rebatas per cxia rimo, auc inverse. La versoj, tamen, estas foje pli longaj ol la normalaj pentametroj. La efiko, do, estas tia, ke cxiu rolulo sxajnas kaptita de la sinsekvo de eraroj, kiu siavice sxajnas neevitebla kaj nehaltigebla. Dum tiu kaoso de personeco dauxras, la integreco de la persono estas kompromitita. Tiajn konfuzojn ni bone konas el vidpunkto de la propra epoko, kies psikologiaj verkoj literaturaj ofte enhavas siajn duoblulojn, doppelgänger (kiel nomas ilin la germanoj), kiuj subtenas aux anstatauxas la propran personecon.
Ni notu, cetere, ke nun la kaoso, la tempesto de personeco (la psikologia paralelo al la oceano de la komenca rakonto) definitive malstabiligis la vivon de Efezo. Se iasence la du Antifoloj reprezentas du aspektojn de la vaganta komercisto Egeono (la Sirakuza Antifolo estas vaganto; la Efeza estas komercisto), do la dividitan personecon de la patro, nun la vagemo komencas malekvilibrigi la vivon de la Efezaj komercistoj.
Ene de la domo, la Sirakuza Antifolo farigxas partoprenanto en dauxranta amodebato: Luciana lin kritikas pro lia neglekto de Adriana: "Cxu eblas ke vi tute jam forgesis / la devojn de la edzo, Antifolo?" (3.2:37). Sxi konsilas, iom surprize, ke, se li ne plu amas Adriana-n, almenaux li (ajnigu. La spektaklo de tiu cxi frauxlino, kiu predikas al li pri la edzaj respondecoj estas en si mem absurda. Antifolo, siavice, povas nur la belon de Luciana agnoski. Li lancxas sin en serion da rimaj kvarversoj (bedauxrinde ne reproduktitaj de la tradukantoj), kies stilo kaj enhavo identigas ilin kiel potencialajn elementojn en amsonetoj: ili plenas je la frazoturnoj de la ampoezio. La altefluga tono kaj la artefarita lingvajxo nete kontrastigxas kun la efektiva situacio: dum Luciana klopodas dresi la bofraton al edza respondeco, li kondutas kiel frauxlo en plena amindumado. Aliflanke, liaj vortoj en interesaj detaloj ecxas Sanktan Pauxlon: ne temas cxi tie pri pura farso, sed pri ekesto de ia pura amo. Kvankam la teksto restas ne tute klara pri tiu cxi punkto, mi kredas, ke plej bone oni ludu la scenon tiel ke Luciana sentu la allogon de la Antifolo, kvankam rezistante gxin pro lojaleco al la fratino. Inter la Sirakuza Antifolo kaj Luciana do ekflamas amo, kies potenco kvazaux nutras la spiriton de amo, kiu fine venkas en la lasta akto. Ecx kiam Luciana intervenas por lin haltigi, li restas kvazaux sor(ita kaj ne povas haltigi la rimadon (mi retradukis por redoni la riman ludon):
Luciana. Cxu vi frenezas rezonante tiel?
Ant. de Sir. Mi al vi ligigxis, mi ne scias kiel.
Luciana. Malsano de l'okuloj vin infektas.
Ant. de Sir. Blindaj cxar vian brilon ili spektas.
Luciana. Rigardu lice, kaj vi vidos dume.
Ant. de Sir. Sed, kara, tiam vidus mi mallume.
Luciana. "Kara" estu sole mia fratin'.
Ant. de Sir.Ne, sxia.
Luciana Do, mia.
Ant. de Sir. Ne, mi celas vin –
de mia memo la pli bona parto,
kor' de mia koro, mia farto,
fortuno, nutro, celo de l'espero,
ripozo lasta, cxiel' de mia tero. (3.2)
Cxio cxi ne estas la lingvajxo de farso, sed de romantika komedio: Antifolo kvazaux trovigxas en la malgxusta teatrajxo, aux tiel sxajnas je tiu cxi stadio en la evoluo de la rakonto. Sed se li sxajnas gvidata de iu magio, por Dromjo temas pri kocxmaro: "Cxu vi konas min, Sinjoro? Cxu mi estas Dromjo? Cxu mi estas via servisto? Cxu mi estas mi?" (3.2:40) La kompatinda Dromjo trovas sin fiancxo de iu, pro kiu ekestus "mirinde grasa edzigo," nome la kuireja knabino - "kaj mi ne scias kiel pli bone utiligi gxin ol fari el gxi lampon kaj lumigi gxin per gxia propra graso," kiu lumus "dum tuta pola vintro" (3.2:41) Ne surprize, do, ke Antifolo tamen deklaras aktofine, "En la vendejo Dromjon mi atendos / kaj per unua sxipo transmarigxos" (3.2:45).
La miskomprenoj multigxas, interalie cxirkaux la kolcxeno, kiun la Efeza Antifolo mendis por Adriana, sed kiun la Sirakuza Antifolo ricevas. La Efeza Antifolo fine arestigxas pro nepago por la kolcxeno, kiun ne li, sed lia Sirakuza gxemelo, ricevis. Neeviteble, sekvas pliaj konfuzoj kiam la Efeza Antifolo sendas la Sirakuzan Dromjon hejmen por trovi la monon por lin liberigi. Dume, la Sirakuza Antifolo restas netusxita, vele promenante tra la Efezaj stratoj kvazaux civitano:
Neniu min renkontas sen salutoj,
amik' malnova kvazaux estus mi,
kaj (iuj nomas min per mia nomo,
al mi proponas monon kaj invitojn. (4.3:55)
Kaj li aldonas, alude al Dromjo, "La sklav' kaj mi ni ambaux konfuzigxis / kaj vagas en sencxesaj iluzioj" (4.3:56). Kiam la Publikulino, kun kiu la Efeza Antifolo traktis, aperas antaux la Sirakuza, li sxin denuncas kiel "sorcxistinon". Evidentas, ke la Efeza Antifolo akiris de sxi ringon kaj promesis kolcxenon reciproke (la kolcxenon unue destinita por Adriana). Fronte al tiu mistrakto, sxi vidas neniun alternativon: sxi turnos sin al Adriana kaj akuzos Antifolon pri prisxtelo.
Auxdinte la rakonton, Adriana konsentas kun la Publikulino, ke Antifolo nepre frenezas, kaj dungas iun Doktoron Pincx, kiu estas bone informita pri forigo de malbonaj spiritoj, interveni. Sekvas plena farso, kun klopodoj sxnurligi Antifolon (al epizodo resendas al la Agoj de la aposotoloj), fantaziaj sxnuroj de Pincx, kaj kurado tien-reen de la misinformita Efeza Dromjo. Frenezo ja venis al Efezo.
Ni notu, cetere, ke gxuste pri sxnurligo temas: sxnuroj kaj ligado formas ian ripetan motivon tra la tuta dramo, ekde la sxnurligo de la infanoj kaj gepatroj al la flotanta masto, tra la aresto de Egeono, gxis la klopodoj de Pincx prisxnuri Antifolon. Ecx ora cxeno ludas sian rolon. La granda demando de la kvara akto: cxu la Antifoloj sukcesos regajni sian liberecon, fine (post tiom da jaroj) malligi sin, por aperi gxustatempe kaj gxustaloke por savi la maljunan patron kaj retrovi reciproke sin mem?
La mania diskurado de la fino de la kvara akto kvazaux portas al plena krescxendo la farsajn elementojn en la verko. Nur restas unu plia komplikajxo, kiam komence de la kvina akto la oragxisto Angelo kaj iu plia komercisto klopodas fronti la Sirakuzan Antifolon, kiu, kune kun la Sirakuza Dromjo, promenas la stratojn portante la jam faman kolcxenon. Kiam Antifolo kaj Dromjo saltas en apudan priorejon por eviti siajn akuzantojn, la diversaj roluloj estas bele dislokitaj por la fina malnodigxo de la intrigo - la Efeza Antifolo sxnurligita, la Sirakuza Antifolo en la priorejo, la preskaux de la spektantoj jam forgesita Egeono peze pasxanta al sia vespera rendevuo kun la morto. Unue, tamen, aperas la Priorino, kiu tuj eniras disputon kun Adriana pri la posedo de la supoze freneza Antifolo. Kial li frenezas, demandas la Priorino? Adriana respondas, ke sxi ne scias, sed ke li ja montris al sxi malfidelecon. Kaj cxu vi ne plendis al li, demandas la Priorino. Jes, respondas Adriana. Cxu suficxe forte? Jes, Adriana respondas. Vere forte? Jes. Do, jen la kialo de lia frenezo, triumfe respondas la Priorino.
Kvankam neniu je tiu cxi stadio scias, ke la Priorino estas patrino de Antifolo kaj sekve bopatrino de Adriana, ni povas rekoni en tiu cxi kverela intersxangxo la frustrijxojn de cxiu bofilino kontraux cxiu bopatrino: la Priorino uzas klasikan version de la tielnomata "duobla ligo", laux kiu oni akuzas iun, ke tiu faris aux ne faris ion, igas tiun personon insiste nei la akuzon, kaj poste kulpigas la personon pro tio, kion li/sxi ja konfesis fari. Adriana atingas do ian kulminon de frustrijxo, kaj intertempe la bopatrino sxirmas la edzon kontraux la bofilino. Gxis kiu grado eblas, ke, retrospektive, post la fina rekono, la spektantaro retaksu tiun cxi amuzan intersxangxon?
La alveno de la Duko donas okazon al Adriana plendi pri mistrakto fare de la Priorino. La Duko sxin alvokas, sed jam antaux tio la Efeza Antifolo kure aperas por plendi kontraux Adriana, kiu malla(is kontraux li Doktoron Pincx. "Laux mi, vi cxiuj trinkis el Circea glaso," la Duko diras (5.1:80), aludante la faman sorcxistinon de la greka mitaro. Dum oni atendas la aperon de la Priorino, Egeono, rekonante Antifolon kiel sian filon (sed intermiksante la gxemelojn) estas pusxita ecx pli patose en izolon kiam Antifolo neas, ke li konas lin.
Kaj jen la Priorino aperas, kune kun la Sirakuzaj Antifolo kaj Dromjo. Ne necesas detaligi kiel unu Antifolo rekonas la alian, unu Dromjo la alian, Egeono sian Antifolon, la Priorino edzon kaj tutan familion. Gravas nur emfazi, ke je tiu cxi stadio la frustrigxo de cxiuj partioj atingis ian maksimumon: unu Antifolo pro sxnurligo, la alia pro postcxaso, Adriana pro nehavo de la edzo (cetere sxajne freneza), la Priorino pro tumulto ekster la pordo, la Duko pro kontrauxdiraj atestoj, Egeono pro sia alvenanta morto, ecx la Publikulino pro perdita ringo. En tiu cxi pauxzo post plej freneza diskurado, kaj en la reciproka rekono de la diversaj familianoj, okazas subita liberigxo de tensioj kaj malstrecxo de la emocioj. La gxemelaj Antifoloj retrovas sin, sed, farante tion, ili same trovas en Adriana kaj Luciana kunulojn, kiuj ebligas alian specon de gxemeligxo, kie du farigxas unu en la geedzeco priskribita de Pauxlo. Kiel spektantoj, ni komprenas kial Adriana tiel koleris, ni komprenas kial la Antifoloj kaj Dromjoj suferis mistrakton aux trotrakton, ni komprenas la triston de Egeono kaj la disorientigxon de la Duko. Eventuale ni ecx komprenas la vengxan konduton de Antifolo kun la Publikulino. Forfalas la miskomprenoj, kaj la teatrajxo kvazaux refaldas sin en la rakontadon per kiu gxi komencigxis. Unu freneza tago en Efezo finigxas per plej harmonia bal'.
Sed la fino de la teatrajxo superplenumas niajn atendojn en unu afero, nome la retrovo de la patrino, la Priorino. Eble jam en la komenco, kiel spektantoj ni cerbumis pri eventuala sxia retrovo, sed versxajne la cerbumoj rapide forgesigxis en la drama aktivado: la felicxa trompo de la diversaj roluloj brakumas per tio ankaux nin.
Ni notu en tiu rilato, ke estas nenia mencio pri iu abatejo aux priorejo en la komenco de la dramo: pri la kvartalo Fenikso ni scias cxar tie logxas la Efeza Antifolo (kaj, kiel fenikso, el la cindra malfelicxo naskigxos tie la amo de la Sirakuza Antifolo kaj la luma Luciana); pri la kvartalo Centauxro, logxloko de la Sirakuza Antifolo, same ni scias (centauxroj estis legendaj bestoj, kiuj lauxdire kombinis forton kaj sagxon), sed ne pri iu sanktejo. Tiu kristana elemento envenas en la fino cxar la legxoj de la Malnova Testamento estas anstatauxataj de la graco de la Nova: la kristanismo farigxas kvazaux metaforo de la familia amo kaj la reunuigxo, per kiuj la verko finigas.
La romantika kaj gxojploriga fino de la komedio estas nur la unua provo sxekspira laux tiu vojo. Aliaj tiaj finoj sekvos kelkaj ecx pli spektaklaj ol tiu cxi. Sekvos pliaj miskomprenoj, cetere - pliaj sxnurligoj, pliaj misidentigoj, pliaj koleraj edzinoj, kaj pliaj neglektaj edzoj. Sed per tiu cxi rakonto luda sur la stratoj de Efezo, Shakespeare lancxis definitive sian brilan komedian karieron.
"La evoluado de Esperanto observita tra tradukoj de sxekspiraj dramoj," en Geraldo
Mattos, red., 100-jara Esperanto (Chapeco, Brazilo: Fonto, 1987), 39-62.
"Epifanio: magio kaj geometrio," en Vilmos Benczik, red. Lingva arto (Rotterdam: UEA, 199),
185-192.
Kutime oni indikas tekstofontojn en Shakespeare per numeroj de akto,
sceno kaj linio. Cxar mankas liniaj indikoj en la plejparto de la tradukoj, mi indikas
akton, scenon, kaj pasxon en la koncerna traduko.
Shakespeare from the Margins, 1996.- Scylla estis roko kaj Charybdis kirlakvo,
ambaux apud Sicilio. Legende, maristoj, kiuj evitis unu obstaklon, emis kaptigxi de la alia.
"My Dear One is mine as mirrors are lonely," komenca verso el "Miranda's Song",
poemo de W.H.Auden (1907-73) el serio pri la (ekspira Tempesto.
Mi uzis la eldonon Penguin, en anglalingva traduko de W.Hamilton (p(. 61).
La termino "vivdrono" estas felicxa eltrovo de Auld kaj Simeonov, kiu mankas
en la originalo.
C.L.Barber k Richard P. Wheeler, The Whole Journey: Shakespeare's Power of Development, 1986.
Auld kaj Simeonov uzas Efezo; la tradukintoj de la Nova Testamento preferis Efeso.
Ruth Nevo, Comic Transformations in Shakespeare, 1980.