Esperanto en Britio

Notu ke la dike presitaj esprimoj estas hiperligotaj.

Indekso de artikoloj pri Esperanto en diversaj lingvoj trovi^gas en la Interreto.

La ^cefa organiza^jo por Esperanto en Britio estas Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Anta^ue la ^cefa organiza^jo estis Brita Esperanto-Asocio (British Esperanto Association). EAB estis formita kiel oficiale registrita bonfara asocio.

La junulara organiza^jo estas Junularo Esperantista Brita (JEB).

Estas anka^u Esperanto Lobby (Esperanta Influgrupo), kiu estis origine formita kiel parto de la komitato pri gazetaro kaj publikaj rilatoj en Brita Esperanto-Asocio, sed kiu nun estas sendependa organiza^jo. Esperanta Influgrupo kampanjis por Esperanto sur diversaj kampoj, kaj estis aparte sukcesa en la ebligo de starigo de la Esperanta Parlamenta Grupo. Kiel anoj de la Eu^ropa Unio, la britaj Esperantistoj ankau^ kurag^igas subtenon de Esperanto en la Eu^ropa Parlamento.

Grava organiza^jo estas Esperanto Teachers' Association (Asocio de Esperanto-Instruistoj), kiu reprezentas ne nur la Esperanto-instruistojn, sed anka^u ^ciujn kiuj deziras subteni la instruadon de la lingvo.

Estas lokaj Esperanto-grupoj tra la lando, kaj e^c kelkaj diservoj en Esperanto. Okazas regulaj federaciaj kunvenoj en multaj partoj de la lando, kaj c^iujara Brita Kongreso de Esperanto, kaj c^iujara Skota Kongreso de Esperanto, kiuj ambazu^ okazas je pasko, au^ dum la semajnfino de la printempa bankferio. Diversaj kursoj kaj seminarioj okazas tra la jaro, plej notinde tiuj en Barlaston. Internacian liston de Esperanto-renkontig^oj provizas la novaj^gazeto Eventoj, kaj plian liston provizas Monda Turismo, kiu pli emfazas Esperanto-feriojn.

Multaj Esperantaj fakorganiza^joj havas sekciojn a^u reprezentantojn en Britio. Estas anka^u Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB), kiu havas ligojn kun la sennacieca asocio, SAT.

La Norwich Jubilee Esperanto Foundation (Noric^a Jubilea Esperanto-Fonda^jo) provizas subvenciojn al junuloj por voja^gado por gajni sperton pri Esperanto, kiel ankau^ subvenciojn por esploro pri instruado de Esperanto.

Multaj britaj Esperantistoj estas anoj de Universala Esperanto-Asocio. Listo de kontakt-adresoj por ankau^ aliaj landaj asocioj haveblas, kiel ankau^ ligoj al retpag^oj de landaj asocioj en la TTT.. Internaciaj informoj trovi^gas ^ce la Virtuala Esperanto-Biblioteko.

Katalogo da lerniloj haveblaj au^ de la Esperanto-Centro en Londono au^ pere de la Interreto haveblas. Senpaga dekleciona koresponda kurso balda^u haveblos en la Tuttera Teksa^jo, nome 'Esperanto Viva!'. Krom instrui la bazon de la lingvo tiu ^ci kurso prezentas lernantojn al la tutmonda parolkomunumo, kun bildoj kaj hiperligoj al diversaj interespa^goj en la reto.

Se vi havas pliajn demandojn, sentu vin libera kontakti Esperanto-Asocion de Britio (EAB).

Esperanto-parolantaj vizitantoj al Britio eble interesig^os pri vojag^eblecoj en Britio, kaj specife pri la vagonaraj horoj.

Ligo: supren al angla / kimra / Esperanta indekso.

Viva Languages 2000sep07