Aliĝilo
Please send
the full sum.(bonvolu sendi la tutan suman)
To
reserve a place at the Congress Dinner and/or the Russian lunch please book
before 9th of May 2003.(por mendi lokon por la bankedo kaj/aŭ la rusa
lunĉo bonvolu mendi antaŭ la 9a de majo 2003)
Cheques should be made payable to (pagu ĉekojn al) „Esperanto-Asocio
de Britio“
Vegetarian meal required (mi
estas vegeterano)
My special dietary
requirement is (mia specifa dieta bezono estas)
..............................................
Name (nomo)
Telephone (telefono)
Address
(adreso)
Congress fee (aliĝkosto) £
Congress dinner (bankedo) £
Russian lunch (rusa lunĉo) £
Donation for SEA (donaco por SEA) £
Donation for
EAB(donaco por EAB) £
I enclose a
cheque for the total sum (mi sendas ĉekon por la tuta monsumo) £
La
kongresa kotizo estas £15.
Por
studentoj kaj gejunuloj ĝis la aĝo 18 la
rabata kotizo estas £5. Infanoj ĝis la aĝo 12 aliĝas senpage. La kosto por la
bankedo estas £20. La kosto de la rusa lunĉo inkluzive „Ŝarmanka“-on estas £14.
Notu ke enirpagoj por ekskursoj ne enkalkuliĝas en
la kongresa kotizo, nek enkalkuliĝas kostoj de manĝaĵoj kaj
trinkaĵoj. (Nur por la Scienca Centro kaj la Alta Ŝipo estas
enirkosto).
Ni emfazas la neceson mendi loĝlokon frue. Glasgovo estas populara kongresurbo, kaj ni scias ke almenaŭ unu alia
kongreso okazos dum la sama semajnfino. Partoprenontoj de tiu jam komencis
mendadon.
Sendu
la aliĝilon al
ESPERANTO
HOUSE
WEDGWOOD MEMORIAL COLLEGE
BARLASTON
STOKE-ON-TRENT
ST12
9DG
Tel.
01782 372 141
Fax.
01782 372 393
eab@esperanto-gb.org
Joint
Scottish-british
esperanto Congress
glasgow 23rd to 26th may 2003
st stephen’s church centre, 260 bath street
An image from John Logie
Baird’s ‘Televisor’
Kongresa temo: Komunikado
If
you do not understand the text which follows please call 01782 372 141 for
information in English.
La
Urbo, Glasgovo:
Glasgovo estas elstara urbo de arkitekturo Viktori- kaj Edvard-epoka, kun iuj
el la plej bonaj art-galerioj kaj muzeoj britaj. La Scienca Centro, borde de rivero
Clyde estas plej nova allogaĵo. Glasgovo estas la urbo de Charles Rennie
Mackintosh, kies karakteriza Arta Lernejo situas kvin minutojn for de la
kongresejo. Glasgovo estas centro ideala por unutagaj ekskursoj al: la Burns
regiono; Stirlingo kaj la Trossachs; la monde unika Rado de Falkirk; kaj,
kompreneble, historiplena Edinburgo, la ĉefurbo de Skotlando. La unutagaj
ekskursoj povas okazi postkongrese mardon, kiam oni konsilos interesatoj pri la
plej taŭgaj vojaĝ-rimedoj.
Eksterlandaj Gastoj:
Honora gasto Alexander Korjenkov el Rusio estas eldonisto,
redaktisto, tradukisto, klerulo, kaj esperanta entreprenisto. Li prezentos tri
prelegojn.
Flavie Audibert el Francio, mima aktorino kaj instruisto, dancos,
prelegos kaj instruos!
Niaj
propraj:
Paul Gubbins gvidos majstrolecionon kaj prezentas teatraĵon. Aliaj
prelegantoj estos: David Kelso, Ed Robertson, Jack Casey, Duncan Thomson, Sian Lietch, Hju Rid kaj verŝajne aliaj!
Kultura Programo:
Varian programon de muziko, kanto, teatro kaj dancado, kiu enhavos gravan
keltan dimension, oni prezentos vespere vendredon kaj sabaton. Dimanĉe
okazos la kongresa bankedo.
Ni aranĝos programerojn por infanoj se iuj aliĝas.
Ekskursoj Dimanĉmatene:
Elektu unu el: Piediro en centra Glasgovo; Vizito al la botanikaj Ĝardenoj;
Vizito al la Alta Ŝipo; Vizito al la Scienca Centro.
Por la malsubaj aliĝu dum la kongreso.
Loĝado:
Bona gamo de mez-rangaj hoteloj situas piedireble de la kongresejaro,
Sed :-
Oni rekomendas fruan mendon de loĝloko. Oni sendos liston de plej
apudaj hoteloj je ricevo de via aliĝilo.
Aŭ vi
povas peti
informon de Greater Glasgow and Clyde Valley Tourist
Board, 11 George Square, Glasgow,
G2 1DY.
Tel.: 0141 204 4480
Ret.: http://seeglasgow.com/ ĉi tie vi povas mendi loĝlokon rekte
interrete.
En okazo de vera bezono
televoku 01782
372 141
La kongresa bankedo, „Frandeto de Skotlando“ okazos en la
John Logie Baird ĉambro de la Central Hotel, Glasgovo. De tiu hotelo
Baird elsendis unu el la pioniraj televidaj bildoj je la sama dato de nia
bankedo. La koncerna dormoĉambro estas fiere indikita per ŝildo far
la hotela estraro. Programero de la kongreso pritemos J. L. Baird. Dum la
bankedo okazos distraĵoj kaj amuzos nin postmanĝa preleganto.
Ĉi-jare la Glasgova Esperanto Societo centjariĝas,
kaj ni celebros tiun datrevenon dum la kongreso, kune kun tio de la edinburga
societo.
La kongreso finiĝos lundon tagmeze, kaj ni poste lunĉos
en rusa restoracio kaj vizitos moviĝantajn skulptaĵojn „Ŝarmanka“
super la restoracio. La restoracio estas aŭtentike rusa kaj la ekspozicio
de skulptaĵoj estas vere elstara.
Ni rekomendas, se vi havas tempon, ke vi daŭrigu
vian restadon en nia urbo, kaj profitu de la ebleco fari unu el la unutagaj
ekskursoj jam menciitaj. Multaj estas jam bonkonataj, sed plej nova, kaj monde
unika, estas la Rado de Falkirk, finkonstruita en 2002, kiu levas kanalboatojn de
unu kanalo al alia, tiel religanta la du kanalojn ‘Forth and Clyde’ kaj ’Union’.