|
|
TUTMONDA ESPERANTISTA
JUNULARA ORGANIZO
Reglamento pri Elekto
de Estraranoj
Tiu chi reglamento estis akceptita
dum la komitatkunveno en la IJK en Rijeka, 1998, kaj
anstatauas la tekston el la broshuro kun mencio "Teksto
valida je 7 augusto 1995".
- STARIGO DE ELEKTA
KOMISIONO
- Tuj post elekto de
nova estraro, la komitato nomumas la membrojn de
Elekta Komisiono.
- Okaze de malmembrigho de
membro de la komisiono, la estraro rajtas nomumi novan
membron. La komitato validigas tiun shanghon dum sia
venonta kunveno.
- Rajtas membri en la
komisiono:
- Komitatanoj de
TEJO
- Komisiitoj de TEJO
- Eksaj estraranoj de
TEJO
- Individuaj membroj de
TEJO kiuj pro speciala kompetenteco povas fari
gravan kontribuon al la laboro de la
komisiono.
- Ne rajtas membri en la
komisiono ajna kandidato al la nova estraro.
- Estraranoj kiuj
kandidatighas por la nova estraro konsilas al la
komisiono.
- KOMPETENTECO DE LA ELEKTA
KOMISIONO
- La Elekta Komisiono
serchas kandidatojn por nova estraro kaj akceptas
kandidatighojn.
- La komisiono esploras chu
kandidato estas tauga por posteno en la estraro, au
eventuale rekomendas ekster-estraran postenon.
- Plej laste dum la
komitatkunveno, la komisiono rekomendas al la komitato
kandidatojn al la nova estraro.
- La komisiono okazigas
trejnkurson por kandidatoj al la estraro.
- La laboro de la komisiono
finighas en la momento de elektigho de nova
estraro.
- TAUGECO DE KANDIDATOJ
Por decidi pri la taugeco de la kandidatoj, estas
rekomendite ke la Elekta Komisiono uzu inter aliaj la
jenajn konsiderojn:
- Kandidatoj sin
anoncu che la Centra Oficejo minimume duonan jaron
antau la komitatkunveno dum kiu okazu la
elektoj.
- Nova kandidatigho konsistas
minimume el vivresumo kaj motiviga letero.
- Elektita estrarano de TEJO
ne rajtas havi alian postenon en la movado au
ghenerala en sia libertempo kiu postulas multe da
laboro (ekz. estraraneco en LS, grava respondecado en
arangho, redaktado de gazeto).
- Novaj kandidatoj rajtas
kandidatighi por chiu ajna posteno krom tiu de
prezidanto. Escepto al tio validas nur kaze de risko
ke la posteno de prezidanto restos vaka.
- Spertoj de la
kandidato.
- Kapablo de la kandidato
kunlabori en teamo.
- Kandidato cheestu minimume
unu kandidatan trejnkurson, kaj ideale almenau unu
estrarkunsidon.
- Pozitive estas se kandidato
jam iel (ekzemple kiel komisiito au volontulo) aktivas
rekte en TEJO.
- Kandidato estu preta ighi
komisiito por kunlabori kun la estrarano kies postenon
li au shi shatus transpreni.
|