|
Lingvo estas ege grava parto de kulturo. Ghi
respegulas nacian pensmanieron kaj historian vojon, kiun spertis la
nacio dum pasintaj jarcentoj. Chiuj lingvoj estas unikaj, kaj bunta,
diverskolora lingva chielarko pontas nin al trezoroj de unikaj naciaj
kulturoj.
La seminario okazos kadre de la Euhropa jaro de lingvoj. Ghi chefe celas
komprenigi, kiel rilatas lingvoj kaj kulturoj. Krome ghi volas montri ke
lingva kaj interkultura lernado malfermas la mondon de diversaj popoloj
kaj kulturoj. Pli praktike, ghi trejnos por agado, kiu valorigas lingvan
diversecon kaj unikecon. Grandan atenton ricevos la fortigo de sukcesaj
internaciaj projektoj, kiuj rilatas al lingvoj kaj kulturoj (ekz. movado
de Lingvaj Festivaloj, "Interkulturo", "Indighenaj
dialogoj").
|