Programo:

La seminaria programo inkluzivas: 

  • prelegojn pri lingva diverseco kaj unikeco, instruado / lernado de lingvoj, internacia komunikado, interkultura lernado,

  • prezentojn de diversaj projektoj pri interkultura lernado pere de lingvoj, 

  • laborgrupojn, "rondajn tablojn", liberajn forumojn pri la temo, 

  • vesperan programon kun naciaj prezentoj (manghajhoj, vestajhoj, muziko), diverslingvaj kantoj, poemoj, lingvaj ludoj kaj konkursoj, 

  • Lingvan Festivaleton por ekstera publiko en Budapeshto, dum kiu partoprenantoj de la seminario prezentos siajn lingvojn.

Cele al okazigo de novaj projektoj pri lingvoj kaj kulturoj dum la seminario la partoprenantoj kreos reton de kunlaborantoj.