Celoj:

Teoriaj:

  • komprenigi, kiel rilatas lingvoj kaj kulturoj (lingvo estas grava parto de kulturo, gxi respegulas, konservas kaj transportas kulturon de nacio),

  • montri, ke lingva lernado malfermas la mondon de aliaj popoloj, kulturoj, kaj sciigi pri diversaj problemoj de lingva lernado / instruado (psikologiaj aspektoj, modernaj metodoj, propedeuxtika valoro de iuj lingvoj en lingva lernado ktp),

  • atentigi kaj sciigi pri internacia komunikado kaj interkultura lernado (nuna stato, problemoj, solvoj, programoj, projektoj; minoritataj lingvoj, lingvaj rajtoj ktp).

Praktikaj:

  • montri diversecon kaj unikecon de la mondo de lingvoj kaj kulturoj (proverboj),

  • prezenti diversajn projektojn, kiuj rilatas al lingvoj kaj kulturoj kaj valorigas lingvan / kulturan diversecon, unikecon, kun cxefa atento al la fortigo de sukcesaj internaciaj projektoj (ekz. movado de Lingvaj Festivaloj, Interkulturo, Indigxenaj dialogoj),

Trejnaj:

  • stimuli por plia aktivado por interkultura lernado,

  • trejni por konkretaj lingvaj / kulturaj projektoj (Lingvaj Festivaloj, Interkulturo).

  • konatigi kaj kontaktigi partoprenantojn, TROVI MANIERON pluda^urigi kontaktojn kaj komunan laboron pri konkretaj projektoj post la seminario.