| Alighilo: | ||
| KOTIZO kaj
KONDICHOJ La kotizo estas 280 FRF (francaj frankoj); vojaghkostoj estas repagataj komplete. La kotizo inkluzivas la programon, chiujn manghojn kaj loghadon en dulitaj chambroj en la seminariejo. Sub certaj kondichoj haveblas repago, se vi perdas salajron auh senlaborulan pagon pro via partopreno en la seminario. Bonvolu indiki vian peton en la alighilo, char ni devas trakti tion jam antauh la seminario. Eblas nur plentempa partopreno. Kiu el esperantistoj ne estas individua membro auh Patrono de TEJO devas krompagi la TEJO-kotizon, kiu validas por ties lando. La repagon de vojaghkostoj ebligas la subteno de la Konsilio de Euhropo. ADRESO Vian alighilon, programkontribuon kaj demandojn direktu al: Hokan Lundberg Fisksatra Torg 12 SE-133 41 Saltsjobaden Svedio Fakso kaj telefono: +46 8 717 78 69 Retposhto: Hokan.Lundberg@home.se Seminaria retpagho: http://www.esperanto.org/tejo Via alighilo devas atingi la organizantojn ghis la 20a de januaro 2001. Post tiu dato ni informos vin, chu vi akceptighis por la seminario. Per frua aligho vi helpas la organizantojn! Elshutu la .pdf alighilon auh ... BONVOLU ALIGHU!
|
||