Tejo logo
seminario
1-8 septembro 2000 Varna, Bulgario

 

Balkana junulara agado por kulturo de paco

 

Temo

 

Dum la lastaj jaroj la balkana duoninsulo estis skuita de sangaj militoj kaj konfliktoj, kiuj profunde influis la homojn, vivmedion, kulturon kaj ekonomion de la regiono. Krom tio la konfliktoj havis grandskalan influon sur la europaj integrighoprocezoj, kaj eble ech determinis ilian direkton. Multas nun gejunuloj en Balkanio sen laboro, sen klaraj perspektivoj pri sia estonteco, traumatigitaj de milito kaj perforto. Al la sociaj kaj ekonomiaj problemoj aldonighas la ekologiaj. Por alfronti sian nunon la gejunuloj devas faligi la murojn de inter-etna malamo, naciaj mitoj kaj antaujughoj.

 

Tio koincidas kun la longjara laboro de esperantistoj por interkomprenigho trans naciaj limoj. TEJO ofertas sian sperton pri la organizado de seminarioj pri aktualaj temoj. TEJO-seminarioj havas kelkjardekan tradicion kaj servas al forigo de suspektoj kaj superstichoj inter reprezentantoj de diversaj nacioj, interkultura edukado kaj reciproka amikigho. Dum tiu chi seminario vi povos trejnighi ne nur pri balkanaj temoj, sed ankau pri TEJO ñ ghiaj strukturo, funkciado kaj agadkampoj. Unu el la celoj de TEJO estas trejni novajn aktivulojn, kiuj povos poste sperte agadi en la landoj de la regiono kaj tutmonde kadre de TEJO.

 

 

La seminario celas eduki kaj diskutigi la partoprenantojn. Per laborgrupaj diskutoj, debatoj, kontribuoj de fakuloj, rolludoj kaj vizitoj ni traktos diversajn flankojn de nia temo ñ Balkana junulara agado por kulturo de paco. Venu sperti, pensi kaj aktivi; venu kontribui al bonetosa kaj altkvalita seminario.

 

 

hejmentemolokolimdatojcelgrupoadresokotizojalighu

 

(c) TEJO Ghisdatigho/Update 04 may 2000