|
Balkana junulara agado por kulturo de paco
|
| Loko
|
| La seminarion gastigos la fama
turisma urbo kaj banloko Varna, borde de la Nigra Maro. Varna (400 000
enloghantoj) estas grava regiona urbo kun pli ol 2500-jara historio,
multaj vidindajhoj kaj agrabla sabla plagho. La vetero estas suna kaj
varma. En septembro la temperaturo aera estos ghis 25C kaj akva chirkau
20C. Ni loghos kaj laboros en hotelo proksime al la urbo. Varna estas
facile atingebla aere, trajne, shipe, aute kaj buse. El pluraj europaj
landoj ekzistas somere turismaj flugoj rekte al Varna. El najbaraj landoj
eblas alveturi mare au tere. Vojagho Sofio-Varna dauras 8 horojn.
|
|
|
|
|
|
(c) TEJO Ghisdatigho/Update 04 may 2000 |