|
Balkana junulara agado por kulturo de paco
|
| Celgrupo
|
| Gejunuloj 18-35-jaraj el
europaj, aparte el balkanaj landoj kaj Proksim-Oriento. Entute ni havas
lokojn por 50 personoj. Eblas nur plentempa, aktiva partopreno. Ni atendas,
ke partoprenantoj post la seminario apliku la akiritajn sciojn en junulara
agado loka, nacia au internacia. Antauvidatas 50% repago de vojaghkostoj
por partoprenantoj. Por aktivuloj ne konantaj Esperanton, ni provizos
lingvan trejnadon kaj krome tradukadon al la angla dum la komunaj
programeroj. Tiel gejunuloj, kiuj ne konas Esperanton, sed deziras lerni,
ankau povos partopreni.
Se vi estas pli ol 35-jara, vi povas subteni la seminarion finance, ebligante la partoprenon de nepagipova junul(in)o el la regiono. Pri tio chi bonvolu kontakti la organizantojn au subteni per transpago al UEA-konto varn-s.
|
|
|
|
(c) TEJO Ghisdatigho/Update 04 may 2000 |