|
|
Lokaj kulturoj en globala mondoSeminario en Torino, Italio, 25/4 - 2/5 1999 |
|
|
Pri la temoLastatempaj shanghoj en la politika, ekonomia, ekologia, kultura, scienca ktp. terenoj de la homa vivo shajnas krei iun novtipan unuecon, la mondon kiel "globala vilagho". Dank' al novaj komunik-rimedoj (speciale la interreto) pli kaj pli fortighas la sento kaj konscio de homoj pri tutmondeco, kiu bruligas la tradiciajn limojn inter nacioj kaj kulturoj. En tiu nova mondo de globalaj, supernaciaj tendencoj la bezono por nacinivelaj strukturoj malkreskas. Samtempe naskighas iu nova interesigho de homoj pri siaj plej proksimaj, lokaj komunumoj, en ties politikaj decidoj, ekonomiaj interesoj kaj lokaj kulturoj. Globala scio kaj lokaj specialajhoj devas kaj povas bone kunekzisti, kiel ekzemple en la kazo de tutmondaj kaj regionaj amaskomunikiloj. Dum la seminario ni serchos respondojn al demandoj kiel: Kiujn shancojn lokaj kulturaj tradicioj havas por transvivi en la nova kultura homogeneco? Kiel diversaj partoj de lokaj kulturoj povas integrighi en la globalan kulturon? Kiuj teknikoj kaj manipuladoj karakterizas la amasproduktadon de la globala kulturo? Kiel lokaj kulturoj povas protekti siajn interesojn kontrau la globala kulturo? Kiun rolon povus havi iu neutrala internacia lingvo en tiu tuta scenaro?
Pri la celgrupoLa chefa celgrupo estas junaj Esperanto-parolantoj (ghis 30 jaroj) loghantaj en Europo. La partoprenantoj ne nepre havu specialajn konojn pri la temo, sed oni atendas ke chiuj aktive partoprenu la teman programon. Entute estas 25 lokoj. Ni bonvenigas ankau partoprenantojn de ekster Europo, sed nia bugheto ne permesas promesi al ili repagon de 50% de la vojaghkostoj. Tial ni petas, ke alighantoj de ekster Europo aldonu detalajn planojn pri sia kontribuo al la programo kaj pri la financado de sia vojagho. Surbaze de tiu plano ni povos interkonsenti pri eventuala financa kontribuo de TEJO.
Pri la seminariejoTemas pri ekslernejo antau nelonge renovigita en junulargastejon. Kvankam iom for de la urbocentro (sed rapide atingebla per busoj), ghi plenplenas je gastoj dum la tuta jaro dank'al oftaj programeroj ghueblaj ankau de eksteruloj. Nuntempe la seminariejo disponas diversajn plurlitajn chambrojn kaj salonojn aranghitajn por ludi, danci au trinkumi. Apude trovighas vasta gimnastikejo riche ekipita ech per vaporbanejo.
Pri la urbo
Torino, nobla chefurbo de Piemonto, gastigas konvene unu milionon da loghantoj inter graciaj montetoj kaj la Alpoj. Fondita de la Romianoj sur la teritorio de la keltoj Taurinoj, kaj beligita per la reghaj palacoj savojaj, ghi fine farighis la unua regurbo de Italio. Nuntempe Torino estas la nura itala urbo tute kaj ekskluzive europeca. La loka Esperanto klubo agas senchese ekde 1913a.
Pri la tempoLa seminario komencighos la 25-an de aprilo vespere, kaj finighos la 2-an de majo matene.
Repago kaj kotizojLa partoprenantoj ricevos repagon de 50% de siaj vojaghkostoj (inkluzive de la bezonataj vizoj), ghis maksimume 50% de duaklasa trajnbileto. Kotizoj (en nederlandaj guldenoj) Europa Unio, Islando, Norvegio, Svislando: 120 NLG Chehhio, Hungario, Kroatio, Pollando, Slovenio: 60 NLG Chiuj ceteraj: 30 NLG La kotizo inkluzivas la programon, chiujn manghojn kaj loghadon en la junulargastejo. Partatempa partopreno ne eblas. Antaupago ne necesas. Kiu ne estas individua membro au Patrono de TEJO devas krompagi la TEJO-kotizon kiu validas por sia lando.
Pri la alighoBonvolu sendi la alighilon, programproponojn kaj ceterajn demadojn al Grisha Arosjev: Grigorij L. Arosjev: 117071 a/ja 31, Moskva, Rossija (Rusio) tel: +7-095-4761472 rete: arosjev@usa.netLa limdato por alighi estas la 15-a de marto. Bonvolu antau tiu dato sendi vian alighilon. Tuj poste ni dissendos informojn pri (mal)konfirmo de via partopreno en la seminario. Per frua aligho vi helpas la organizan teamon!
Alighilo al seminario de TEJO Familia(j) nomo(j): Persona(j) nomo(j): Naskighdato (tt/mm/jj): Viro/Virino Adreso (kun poshtokodo): Urbo: Lando: Telefonnumero (internacie): Telefakso (internacie): Retposhto: Profesio/okupo: Mi intencas peti repagon pro perdita salajro: jes/ne Vegetarano: jes/ne Lingvonivelo: elementa/meza/bona Mi bezonas oficialan invitleteron al Italio: jes/ne Se jes, mia pasportnumero: Ekvalidinta: Validfino: Mi volas partopreni la seminarion char:
Mi povas kontribui al la programo per:
Dato: Subskribo:
|
|
|
Tiu chi pagho preparighis la 21an de februaro 1999 fare de Sjoerd Bosga. |