|
|
|
|
|
En la Manifesto de Prago, lanchita en la Universala Kongreso 1996, la Esperanto-movado estas priskribita, interalie, kiel movado ghuste por lingvaj rajtoj. La temo de la TEJO-seminario en Budapeshto en oktobro estas do kerna al la Esperanto-movado kaj al TEJO. Krome la manifesto deklaras ke ni estas movado por demokratia komunikado, transnacia edukado, efika lingvoinstruado, plurlingveco, lingva diverseco kaj homa emancipigho. La Manifesto de Prago estis publikigita en TEJO Tutmonde, en la revuo Esperanto, en pluraj aliaj Esperanto-gazetoj kaj en la interreto, ekzemple multlingve che www.esperanto.se. Eblas peti ghin de la Centra Oficejo, kiu disponas pri ghi krom en esperanto ankau en pluraj aliaj tradukoj. Tiuj kiuj volas subskribi ghin povas tion fari, ekzemple per speciala poshtkarto produktita por la celo, kiun distribuas la CO. De la oficejo vi ankau povas peti informojn pri la Kampanjo 2000. Temas pri kampanjo por la tuta Esperanto-movado, kiu celas fortigon de nia agado per tri gheneralaj celoj: 1) levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-komunumo; 2) levi la prestighon de la internacia lingvo; 3) influi la internacian vivon.
PrelegojLa seminario en Budapeshto havis kaj edukan kaj politikan celon. Prelegis Tove Skutnabb-Kangas, mondkonata pledanto por lingva diverseco, kiu strebas iom post iom konatighi kun la eblecoj de Esperanto. Prelegis Claude Piron, konata esperantisto, verkanto kaj inspiranto. Ni konatighis kun la lingva situacio de diversaj minoritatoj en Hungario. Pri la diversaj strategioj de la esperantistoj prelegis Markus Sikosek. La partoprenantoj konatighis kun la Manifesto de Prago. Interalie chiuj ricevis la provizoran eldonon de la broshuro "Kio ni estas kaj kion ni celas - Komentoj pri la Manifesto de la movado por la internacia lingvo Esperanto", en kiu konataj esperantistoj komentas la sep tezojn de la manifesto. Krome la Kampanjo 2000 estis prezentita.
GvidlinioSekvis politika laboro de la partoprenantoj mem. Ili laboris plejparte sendepende de antaue skribitaj tekstoj. Ili ideis kaj verkis kadre de diversaj laborgrupoj. La rezulto espereble estos komenco por formulado de propra lingvopolitka programo de TEJO, programo kiu donos al ni gvidlinion por nia agado. En la seminario ni ne ellaboris plenan, koheran kaj poluritan tekston. Necesas pluagi por havi programon akceptitan de la komitato de TEJO. La nune atingitaj tekstoj estis formulitaj surbaze de diskutoj en laborgrupoj lau t.n. krada sistemo: unue tri laborgrupoj kun la temoj internacia komunikado, edukado kaj minoritatoj diskutis kaj kolektis ideojn. Poste kvar novaj laborgupoj estis formitaj kun po almenau unu homo de chiuj antauaj laborgrupoj. Nun la temoj estis bazaj valoroj, interna agado, ekstera agado kaj projektoj (pri internacia komunikado, edukado kaj minoritatoj). La diskutado kaj ellaborado de la tekstoj dauris proksimume du tagojn fine de la seminario. La tekstoj estu konsiderataj kiel idefonto por plia formulado kaj kiel decidbazo por realigado de konkretaj ideoj. Vershajne komitata laborgrupo estos starigata por ellabori la programon. En la estraro Jimmy Stryhn Meyer kaj Miquel Gómez i Besòs respondecas pri plulaborado pri tiu chi temo. Mi mem ankau interesighas pluokupighi pri la temo kiel komitatano kaj mi ankau agos kiel komisiito de TEJO pri lingvaj rajtoj. Chu vi havas komentojn au ideojn? Kontaktu nin! Anna Ritamäki kunorganizinto de la seminario Lingvaj rajtoj - Lingvopolitiko Dragsfjärdsvägen 690 Fi-25700 Kimito, Finnlando tel. +358-2-423146 fakso +358-2-423246 retposhto: aritamak@ra.abo.fiLegu la rezultojn de la laborgrupoj chi tie!!! |
|
|
Tiu chi pagho preparighis la 23an de februaro 1999 fare de Sjoerd Bosga helpe de Anna Ritamäki. Ghisdatigo 99-03-23. |