Kontakto, la plej moderna revuo en esperantujo

tejo

Hejmpagho de
KONTAKTO

Aboni KONTAKTO n


KONTAKTO 1998:6

35-jara KONTAKTO omaghas al 60-jara TEJO

Per granda torto TEJO festis sian 60-jarighon en la IJK en Rijeka - nun ghi aperas sur la kovrilo de KONTAKTO. Per pluraj artikoloj kaj bildoj la sesa numero, lasta por tiu chi jaro, omaghas al la junulara organizo. KONTAKTO, kiu chi-jare mem 35-jarighas kaj festas tion per bildstrio en la sama numero, faras tiel escepton en sia tradicio ne aperigi primovadajn artikolojn.

Aparte menciindas la historiaj artikoloj de Detlev Blanke pri futbalmatcho inter IJK-partoprenantoj kaj profesia bulgara teamo en 1963, kaj Roman Dobrzynski pri la unua kunlabora kontrakto inter germanoj kaj poloj en 1961. La chefartikolo pritraktas la nunajn kaj estontajn rolojn de TEJO el diversaj perspektivoj. Lauh la auhtoro Sjoerd Bosga, estrarano pri informado che TEJO, la junulara organizo fartas bone - ghi jam atingis certan maturecon kaj stabilecon. Speciale ghiaj eksteraj rilatoj laudindas, TEJO dum la lastaj jaroj akiris kreskantan subtenon kaj ankau subvenciojn por sia agado en la ekstera mondo.

Intervjuighas krome Miquel Gomez i Besos, vicprezidanto de TEJO, pri vivado eksterlande kaj la signifo de TEJO por gejunuloj el diversaj landoj. "TEJO estas pordo al la mondo", diras Gomez i Besos. "Mi vere kredas, ke estas tre grave, ke gejunuloj renkontighu kaj ke ili havu la eblecon opinii libere pri ajna temo, kaj ke oni auskultu ilin. TEJO estas unu el la eblecoj tion atingi."

Inter la aliaj artikoloj en tiu chi numero de KONTAKTO trovighas ampleksa kontribuajho pri la viziulino kaj sciencisto Hildegard de Bingen, naskita antau 900 jaroj, debato pri kial demokratio ne eblas en Nigherio, faktoj pri lucioloj, kaj priskribo pri la popola kredo je koboldoj en norda Europo.

KONTAKTO 6/98 aperis komence de decembro 1998.

Tiu chi pagho preparighis la 21an de novembro 1998 fare de Sabira Ståhlberg kaj Sjoerd Bosga. Ghisdatigo 99-06-30.