|
|
![]() KONTAKTO 1998:6 ![]() KONTAKTO 1998:4 ![]() KONTAKTO 1998:2 |
KONTAKTO ?!?Jes, KONTAKTO ! Ghi estas 16-pagha, altkvalita, bele ilustrita (kun plenkolora kovrilo!), interesa kaj junuleca revuo, kiun legas homoj en pli ol 90 landoj tra la mondo. En KONTAKTO vi trovos artikolojn pri specialaj kaj gravaj temoj, aktualajhojn, novelojn, fabelojn, enigmojn kaj multon alian. La enhavo estas tre diversa kaj chiam varia. Por serioza diskuto, por distro, por kursoj - en KONTAKTO enestas chio. Parto de la artikoloj aperas en lingvo facila au tre facila, tiel ke ankau komencantoj kaj progresantoj povas legi la revuon. KONTAKTO aperas sesfoje jare, kaj al ghi kontribuas gejunuloj el la tuta mondo. KONTAKTO estas la revuo de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kaj ghin eldonas UEA, Universala Esperanto-Asocio. Sed en KONTAKTO vi povas legi pri chio alia krom la movado - ghi estas revuo en Esperanto, ne pri Esperanto au Esperantujo. Ghiaj chefaj celgrupoj estas la junularo kaj komencantoj/progresantoj, sed ne nur. KONTAKTO n legas chiu, kiu interesighas pri la mondo, kaj volas legi pri ghi en Esperanto.
Kie kaj kiel ekestas KONTAKTO ? Kiu faras ghin?Praktikte gejunuloj kaj chiuj, kiuj sentas sin junaj en Esperantio. El la tuta mondo venas kontribuajhoj, chu artikoloj, chu bildoj, al la redakcio, kiu trovighas en Bulgario. KONTAKTO ankau produktighas nuntempe en Bulgario, kie loghas kaj laboras la redaktoro, D-rino Sabira Ståhlberg (adreso: p. k. 405, BG-9000 Varna, Bulgario). Sabira, kiu originas el Finnlando, estis i.a. vicprezidanto de TEJO kaj respondeculo pri Eksteraj Rilatoj inter 1991 kaj 1993 kaj komisiito pri Azio ghis 1994. Shi doktorighis pri Orienta kaj Meza Azio, kaj nun laboras kiel eldonisto che la Nigra Maro (krom tio shi ankau verkas - ne maltrafu shiajn librojn, "Malantau la muro - puzleroj pri Chinio" kaj "Durankulak"!). Shia eldonejo portas cetere la aziecan nomon Bambu'.
Kiel mi povas ricevi KONTAKTO n?Membroj kaj Patronoj de TEJO ricevas KONTAKTO n automate. Se vi ne estas Individua Membro au Patrono, vi povas aboni KONTAKTO n pere de via landa kotizperanto au rekte che UEA, Centra Oficejo, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. La abonkotizoj varias de lando al lando (vidu chi tie). Por grupoj ekzistas rabato de 40 % - sufichas ses ricevantoj che la sama adreso! Ankau aliaj rabatoj eblas, kontaktu la Centran Oficejon pri tio.
Kontribuu al KONTAKTO !Sendu vian artikolon, fabelon, enigmon au bildon al la redaktoro, adreso supre. Prefere sendu malpli longan artikolon, ne pli ol 2-3 paghojn A4. Pli mallongaj artikoloj pli facile eniras la revuon! Se vi sendas tradukon, memoru mencii la fonton kaj la originan lingvon. Se vi sendas fabelon, menciu chu vi mem verkis, au de kie vi tradukis, kaj/au de kiu popolo estas la fabelo. Via bildo povas esti foto, ne gravas chu kolora, chu nigrablanka, desegnajho au pentrajho. Gravas, ke estu via, au se ne, indiku kies estas! KONTAKTO bedaurinde ne povas pagi honorarion pro via kontribuajho. Sed vi ricevos autoran ekzempleron kaj grandan famon tra la mondo. |
|
|
Tiu chi pagho preparighis la 11an de oktobro 1998 fare de Sabira Ståhlberg kaj Sjoerd Bosga. Ghisdatigo 00-02-26. |