Standoj / Prezentoj
Tio estas plej grava parto de
la Lingva Festivalo, Chefa metodo por konatigi homojn kun lingvoj.
Tial organizantoj devas tre serioze pripensi, kian varianton ili
elektos.
Jam elektitaj
sistemoj:
|
standoj
|
|
|
presentoj
|
|
|
prezentoj kaj
standoj
|
|
Stando - ekspozicio de diversaj materialoj pri
lingvoj: informiloj, lerniloj, vortaroj, gazetoj, revuoj, afishoj
(chio, kio povas prezenti la lingvon). Por allogi homojn organizantoj
de stando povas vestighi nacie, akompani la budon per nacia muziko,
artaj prezentoj (naciaj dancoj, kantoj), ornamenti la standon per
diversaj naciajhoj.
Avantaghoj de la standa
sistemo:
- eblas prezenti tre multe da
materialoj pri la lingvoj
- partoprenantoj povas libere
viziti la standojn kaj ne perdi tempon por ne tro interesaj por
ili
- chestandaj dejhorantoj
kutime disponas pli da tempo por respondi al demandoj de
interesitoj.
Malavantaghoj de la standa
sistemo:
- granda probableco de
vizitantoj pasive rigardi la standojn, partoprenantoj pli
konsumas, sed ne vere aktive engaghas sin pri la okazajhoj; kaj
kiom estas konate, la okazajhoj pli interesas homojn, se ili mem
iel kunpartoprenas,
- dejhoranto de la stando
povas alparoli nur relative malmultajn vizitantojn (tio tre rapide
malentuziasmigas lin / shin) kaj aliaj interesitoj devas atendi
(pro tio ili ofte simple foriras)
- ne eblas prezenti lingvon
pli larghe kaj alloge (metodoj de lingva prezento che stando estas
sufiche limigitaj); partoprenantoj nur "trairas" la standon:
prenas informilojn kaj foriras