Programo de Lingva Festivalo povas esti vere richa, char temas pri lingvoj, nekredeble interesa fenomeno.
Fantazio de organizantoj povas ekfloregi sur tiu chi kampo. Tamen dangheras tro gheneraligi la temon: de lingvoj al kulturo, kantoj, dancoj kaj poste al kutimoj, manghajhoj... Prenu unu chefan direkton «Lingvoj» kaj klopodu organizi chion rilate al tiu chi direkto.
Ghenerale ni povas dividi la programon en chi-sekvajn partojn:
Tre grava afero, char vi komencas vian aranghon per ghi kaj homoj havos tiun etoson, kiun havis la solena malfermo.
Celoj:
Donu parolvicon al honoraj kaj specialaj gastoj. Ilia autoritato ighos autoritato de la Lingva Festivalo.
Donu vortojn al instruistoj de la Festivalo. Ne nur varmaj naclingvaj salutaj vortoj allogos homojn. Ech aspekto de homoj (naciaj trajtoj, vestajhoj) reklamos la standon / prezentadon.
Por ke malfermo ne estu nur longtempa parolado, invitu artistojn, muzikistojn kun iu bela animplena nacia kanto, danco, muziko. Lingvo de muziko estas internacia kaj chiuj komprenas ghin.
20 minutoj por surstrata malfermo kaj 45 minutoj por malfermo en halo kun sidlokoj sufichas por prezenti aranghon kaj ne lacigi partoprenantojn.
Tre grava emocia parto de la Festivalo, kie partoprenantoj povas vere ghui lingvojn. Profesiaj kaj amatoraj artistoj kolorigas prezentadojn de lingvojn per artaj rimedoj, muziko, naciaj vestajhoj... Chiuj sentas tie, ke la Festivalo estas FESTO.
Dum Festivaloj en Toulouse koncertoj paralelas kun standoj, dum Festivaloj en Cheboksari per koncerto finighas programo de la Festivalo.
Tradicia parto de Festivaloj en Cheboksari, kiu paralelas al prezentadoj de lingvoj. Kutime okazas du konkursoj: de poliglotoj kaj pri la rusa lingvo.
En konkurso de poliglotoj partoprenas auh teamoj, auh individuloj. Demandoj kaj taskoj de kvizo rilatas al diversaj lingvoj.
Konkurso pri rusa lingvo naskighis pro tio, ke organizantoj volis prezenti chiujn lingvojn, kiuj eblas. Por interesigi homojn pri rusa lingvo kaj montri, ke rusoj scias tute ne chion pri ilia lingvo, naskighis ideo organizi allogan konkurson.
Tamen konkursoj povus esti tutdiversaj:
Renkontighoj kun honoraj gastoj, interesaj homoj
Pli bone, ke la Festivalo havu iun honoran auh specialan gaston. El ambasadejo, el alia lando... Iu fama, estimata, interesa, multlingva, en kies vivo lingvoj ludas gravan rolon. Tio allogas amaskomunikilojn, oficistojn de organizoj, kun kiuj vi povas poste kunlabori, partoprenantojn kaj plialtigas autoritaton de la Festivalo, de laboro de la organiza komitato.
Nepre bone prezentu gastojn al publiko! Tio povas esti konferenco por gazetaro, renkontigho de partoprenantoj de la Festivalo, kiam ili rajtas demandi kaj malkovri ion novan pri fama persono kaj lia / shia vivo. Tamen ne forgesu, ke gasto ankau devas esti «alloga», komunikema kaj interesa por chefa publiko de la Festivalo (junuloj).
Internacia vespero por organizantoj, instruistoj kaj honoraj gastoj
Ghin indus fari, por ke organizantoj de la Festivalo ankau havu eblecon persone kontakti kun chiuj instruistoj, honoraj kaj specialaj gastoj en neformala rondo, iom ghui internacian etoson de la Festivalo kaj iomete ripozi. Dum vespero oni ne nur trinkas kafon kaj teon kaj manghetas.
Gvidantoj de vespero povas doni parolvicon al partoprenantoj de la vespero por esprimi impresojn, organizi komunan kantadon, malgrandan prezentadon de diverslingvaj rapiddirajhoj, proverboj... Grave organizi bonetosan vesperon kaj helpi al homoj senti sin kiel teamo. Kutime post la Festivalo kontaktoj daurighas kaj fruktodonas.
Povas esti ekspozicioj:
Organizantoj povus organizi butikon dum la Festivalo kaj vendi chion, kio rilatas al lingvoj (diverslingvajn librojn, lernajn librojn pri lingvoj, vortarojn, aliajn lernilojn), diversaj landoj, kulturoj).
Organiza komitato de Lingvaj Festivaloj en Cheboksari speciale preparas libretojn «100 vortoj kaj frazoj» en diversaj lingvoj. Ech tiuj chi modestaj eldonajhoj tre popularas inter partoprenantoj. Eblas prepari suvenirojn de la Festivalo: glumarkojn, kalendarojn, afishojn, insignoj, ludilojn...
Organizantoj nepre devas publike danki honorajn kaj specialajn gastojn de la Festivalo kaj instruistojn, simbole donaci al ili ion por memoro (ekz. specialajn diplomojn). Dum fermo chiuj kun plezuro esprimos proprajn imagojn kaj ighos evidente, kiom gravas tiaj aranghoj.
Diplomoj por partoprenantoj de la Festivalo
Eblas prepari ion por memoro al partoprenantoj de la Festivalo. En Tours oni donacas diplomojn «Diplome petit polyglotte» kaj «Diplome de grand polyglotte» (dependas de la kvanto de prezentadoj, kiujn vizitis partoprenanto). En Cheboksari ekzistas «Diplomo de poligloto-komencanto». La diplomoj stimulas partoprenantojn viziti pli multe da prezentadoj.
Por fari konkludojn post la Festivalo kaj analizi rezultojn, pli bone fari diversspecajn enketilojn.
Por partoprenantoj (ekzemple):
Por instruistoj:
|
|