|
Kie trovi organizan teamon? Tio povas esti membroj de via loka asocio, au, se vi ne jam estas membro de iu asocio, tiam viaj amikoj, kunstudantoj, kiuj pretas subteni vin en viaj iniciatoj. Vi bezonas 10-15 aktivajn homojn, kiuj laboras lauh sekvaj direktoj: |
|
|
|
Pli bonas plani laboron frue. Organizado de la Lingva Festivalo estas sufiche komplika, multdirekta afero, kaj nepras serioze plani ghin. Se vi organizas Festivalon la unuan fojon, elektu plej gravajn direktojn kaj provu realigi viajn ideojn lau ili pli zorge. Kiam vi ighos pli sperta, larghigu horizontojn de la Festivalo. Via Festivalo «kreskos» kune kun vi.
Variantoj de planado dependas de skalo de la Festivalo: dauro, kvanto de prezentotaj lingvoj, partoprenantoj... Grandan Festivalon, en kiu partoprenas pli ol 300 homoj, oni devas komenci prepari antauh unu jaro auh duono de jaro, malgrandan Festivalon - antau 3 monatoj minimume.
Preparu provizoran programon de la Festivalo (indiku tempon kaj daurecon de programeroj, respondeculojn). Programo estas gravega dokumento, lau kiu vi devas labori poste.
Vi devas decidi:
Trovu taugan ejon por la Festivalo. Rilate al konkreta ejo vi povas konkretigi la programon, la budgheton. Por serchi ejon, pli bone adresi vin al urbaj edukinstitucioj- lernejoj, universitatoj, kulturaj centroj. Tie vi jam havas pretajn klaschambrojn, tabulojn, kasedilojn, halon por eventuala koncerto ktp. Standan Festivalon eblas organizi ech surstrate.
Komencu serchi instruistojn por la Festivalo (au standgvidantojn). Iuj devas fari tiun chi laboron konstante kaj paralele kun aliaj direktoj. Chiuj organizantoj devas serchi instruistojn, tamen nepre devas esti unu-du respondeculoj. Ili devas ankau:
Tiu chi tasko estas unu el plej interesaj dum preparado de la Festivalo. La respondeculoj konatighos kaj komunikos kun multaj vere interesaj diversnaciaj homoj kaj spertos, kiel agrable malkovri ion novan pri homoj kaj lingvoj de la mondo.
Preparu informfoliojn kaj informleterojn pri la Festivalo tuj post la preparado de la provizora programo.
Devas ekzisti informiloj / reklamiloj:
Preparu inform / invitleterojn:
Kune kun provizora programo de la Festivalo dissendu informilojn al jam menciitaj «adresoj».
Preparu reklamafishojn de la Festivalo. Ili ne devas nepre esti multkoloraj. Ilia chefa celo - informi. Pro tio faru ilin klaraj, kie estos indikitaj dato, tempo, loko, programeroj, nepre proksimuma kvanto de prezentotaj lingvoj (tiu fakto tre allogas), honoraj gastoj...
Estas sufiche komplike trovi «vojon» al amaskomunikiloj, por ke ne elspezi multe kaj havi kiel rezulto boninformitan publikon. Tamen eblas. Provu uzi profesiajn rimedojn de specialistoj pri publikaj rilatoj (Public Relations).
Provu trovi informajn sponsorojn:
Vin interesas publiko de la amaskomunikiloj. Pli bone, ke ghi estu geknaboj au gejunuloj (chefa parto de potencialaj partoprenantoj de la Festivalo):
Ankau antaua programo estas bonega metodo por informi pri la Festivalo.Dum ghi vi povas provi organizi renkontighojn kun gastoj kaj instruistoj de LF en urbaj lernejoj kaj universitatoj, organizi konkursojn en lernejoj au che urbaj amaskomunikiloj. Tiel vi pli rapide kaj efike informas kaj interesigas homojn partopreni en LF.
Lingvaj Festivaloj ne havas komercan celon. Tio certe povas malhelpi al organizantoj (manko de mono), tamen ankau povas helpi (instruistoj, organizoj-kunlaborantoj, amaskomunikiloj kun pli granda plezuro helpos al nekomerca arangho). Sed tio ne signifas, ke organiza komitato ne bezonas monon. Estu pretaj al elspezoj kaj provu trovi fontojn de subvencioj.
Financa flanko de la Festivaloj.
Viaj plej grandaj elspezoj estos:
Viaj enspezoj povas esti:
Eventualaj fontoj de monrimedoj:
Ejo
Informado / reklamado
Uzu rimedojn de Public Relations. Emfazu, ke vi bezonas informadon de socie valora arangho, ne reklamadon de komerca afero.
Donacoj al instruistoj, donacoj al venkintoj de la konkursoj de la Festivalo
Iuj organizoj-kunlaborantoj povas doni al vi ion taugan por donaci (librojn, vortarojn, T-chemizojn).
Akcepto de honoraj kaj specialaj gastoj
Provu dekomence inviti tiajn gastoj, kies organizoj povas mem repagi vojaghon, loghadon, manghadon.
Internacia vespero de instruistoj, gastoj kaj organizantoj (manghajhoj, trinkajhoj, servado)
Faru «modestan» vesperon (kafo, teo, sandvichoj, tortetoj). Pli zorgu pri programo kaj etoso de la vespero. Partoprenantoj memoros ghin.
Kancelariajhoj (skribiloj, papero), kopiado, ornamado de la ejo
Petu helpon che organizoj-kunlaborantoj. Vi ankauh povas provi serchi tiajn sponzorojn, kiuj helpos al organizado de LF ne mone, sed donante diversajn varojn ( kancelarajhoj estas plej ofta speco de ili)
Repago de telefonvokoj, faksoj.
Petu organizojn-kunlaborantojn pri ebleco uzi iliajn komunikajn eblecojn.
Por transporto.
Provu trovi iujn helpantojn kun propra transporto kaj repagu al ili nur elspezojn por benzino.
Ne faru chion sole. Montru, ke via asocio pretas labori por socio kaj kun socio! Ne estu fermitaj! Komuniku kun chiuj, kiuj ech eventuale povus helpi.
Ambasadejoj
Por inviti instruistojn kaj honorajn gastojn al la Festivalo sendu invitleterojn al ambasadejoj. Se iu partoprenos la Festivalon nome de la ambasadejo, tio igos la Festivalon pli autoritata. Ambasadejoj ankau povas helpi trovi kontaktojn kun lokaj kulturaj centroj, sendi materialojn pri la lingvo, la lando...
Universitatoj
Nepre kunlaboru kun lokaj universitatoj. Ili devas subteni kaj subtenas aranghojn kun klerigaj celoj. Ili havas kontaktojn kun aliaj oficejoj, kiuj povas helpi al vi. Universitatoj povas informi studentoj pri la Festivalo, disponigi donacojn por instruistoj, organizi ekspoziciojn
Asocioj de instruistoj, tradukistoj
Bona fonto de instruistoj kaj libervolaj helpantoj por la Lingva Festivalo.
Centroj de naciaj kulturoj, lingvoj; bibliotekoj
Vi povas trovi tien ne nur dievrslingvajn denaskparolantojn, artistojn por koncertoj, materialojn pri lingvoj, kulturoj, landoj.
Amatorkluboj de popolaj dancoj, kantoj
Kutime ili volonte helpas en preparado de koncertoj.
|
|