
|
|
|
|
Chu vi vidas, kiel mallarghighas rondo de lingvoj en nia vivo? Tamen kun «rondo de lingvoj» maldisvastighas «rondo» de niaj scioj, nocioj pri aliaj popoloj, kulturoj, landoj, pri tuta mondo. Do, perdante ilin, ni perdas komprenon kaj estimon de diverseco kaj unikeco de nia mondo. Pro tio aperas naciismo, shovinismo... Homoj ekpensas, ke ili estas plej bonaj inter aliaj. Kompreneble, chi tio dangheras.
Multaj metodoj ekzistas, por helpi al homoj ekvidi, eksenti unikecon de la mondo. Unu el ili estas Lingvaj Festivaloj!
Kio estas "Lingva Festivalo"?
Lingva Festivalo estas festo de lingvoj, festo de internacia komunikado, kie chiuj lingvoj kaj popoloj estas egalaj kaj respektindaj.
Celoj
Festivalo celas konatigi partoprenantojn kun unikeco kaj diverseco de lingvoj en la mondo kaj pere de tio stimuli intereson al lernado de lingvoj.
Disvastigho
Lau nia kono, Lingvaj Festivaloj sub diversaj nomoj tradicie okazas:
en Francio: Toulouse (1987-2000),Tours (1995-2000)
en Rusio: Cheboksari (1996-1999),Ivanovo (1999)
en Finnlando: Juvaskula (1997)
en Luksemburgio: Luxembourg (1998-1999)
en Usono: Illinois (1999)
en Irlando: Dublin.
Oni planas organizi Lingvajn Festivalojn
en Belgio: Antwerpen,
en Rusio: Moskva, Sankt-Peterburg,
en Ukrainio: Berdjansk.