chielarko de lingvoj-projekto de TEJO


      

Nun organizaj komitatoj de diverslandaj Festivaloj unuighas al internaciamovado «Lingvaj Festivaloj». Labori kune kaj helpi unu al alia estas plifacile kaj interese, ol sole!

Komunaj projektoj povas esti vere fruktodontaj!

Ekzemple:

(printempo de 2001, Budapest)

Junulara Direkcio de la Konsilio de Europo oficiale konfirmis al TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), ke printempe 2001 en Europa Junulara Centro de la Konsilio (Budapest, Hungario) okazos internacia seminario por aktivuloj de junularaj Esperanto-organizoj lau temo "Chielarko de lingvoj &endash; ponto al kulturaj trezoroj". La seminario estos dedichita al internacia movado de Lingvaj Festivaloj.

Ghi okazos en 2001 jaro &endash; Europa jaro de la lingvoj.

Provizoraj programeroj:

  1. pri diverseco de lingva mondo,
  2. pri rilatoj de lingvo kaj kulturo,
  3. pri organizado de Lingvaj Festivaloj (ghenerale),
  4. pri sperto de Lingvaj Festivaloj en diversaj landoj,
  5. pri aliaj aranghoj, kiuj ankau lanchas la lingvan diversecon,
  6. pri signifo de Lingvaj Festivaloj por Esperanto-movado,
  1. pri organizado de Lingvaj Festivaloj (planado, reklamado ktp),
  2. pri preparado de lingvaj prezentoj,
  1. pri lingvoj kaj lingvistiko,
  2. de diverslingvaj parolantoj,
  3. de poliglotoj,
  4. de diverslingvaj kantoj, versoj, rapiddirajhoj,

por plia informo kontaktu: Jekaterina Jevlampieva, kat-jevl@cbx.ru

reen al chefa pagho

reen al "Jaro de Lingvoj"