|
|
|
|
LINGVA FESTIVALO estas arangho de la Junulara Esperanto-Asocio de Chuvasha Respubliko. Ghi okazas chiuautune ekde la 1996. LF estas festivalo de lingvoj, kies chefa celo estas montri multecon de lingvoj kaj ties unikecojn, stimuli lernadon de naciaj kaj internaciaj lingvoj. La I-a festivalo kolektis ch.150 homoj, okazis en la Urba Domo de Kulturo la 20an de oktobro 1996, reprezentighis 14 lingvoj, chefgastis Vladimir Samodaj &endash; eksredaktoro de la araba versio de "Moskvaj novajhoj", Atner Huzangaj &endash; prezidanto de Chuvasha Nacia Kongreso; |
|
La II-an festivalon partoprenis ch. 300 homoj, ghi okazis en la 54-a lernejo de Cheboksari la 18-19an de oktobro,1997, reprezentighis 22 lingvoj, chefgastis Ashok Saghanhar &endash; direktoro de la Kultura Centro Ghavaharnal Neru de Hindio en Moskvo, Vladimir Samodaj, Irina Goncharova &endash; kunordiganto de AIS programoj sur la teritorio de Rusia Federacio. La IIIa LF okazis 24-25an de oktobro 1998. Ghi havis antauprogramon dum kiu pasis konkursoj de infanaj desegnoj, kaj de lernejanaj verkoj, renkontoj de studentoj kaj lernejanoj kun reprezentantoj de la Asocio au kun la gastoj de la Festivalo. La festivalejo estighis la 4a urba mezlernejo, kiu ene de du tagoj bonvenigis chirka 550 festivalanoj. Chefgastis Jean -Marc Leclerq (Francio) &endash; kantisto, kies repertuaron konsistigas kantoj en 25 lingvoj, reprezentanto de la Lingva Festivalo en Tuluzo. La aliaj gastoj &endash; Martin Shoden kaj Sofia Uggla, reprezentantoj de la sveda ambasadejo en Moskvo, Aleksej Davidovich Armand &endash; doktoro de geografiaj sciencoj, membro de Rusia Akademio de Sciencoj, Oskar Foltran &endash; reprezentanto de Itala Esperanto-junularo. La IVa Festivalo okazis la 23-24an de oktobro, pasinte en 59-a lernejo de Cheboksari. En ghi partoprenis pli ol 900 personoj kaj estis prezentitaj 37 lingvoj de la mondo, inter kiuj novis la cigana, marea, tatara, azerbajghana, bamana, afrikaans, mongola, finna, norvega ka. Inter la honoraj gastoj estis Sjoerd Bosga, prezidanto de TEJO, Sabira Ståhlberg, chefredaktoro de la internacia revuo "Kontakto", Vladimir Hritinin, reprezentanto de la katedro de afrikaj lingvoj en S.Peterburga Shtata Universitato. Krome venis ankau Martin Uggla, reprezentanto de kultura centro de Svedio en Moskvo, Ulf Lunde, estrarano de Norvega Esperanto Junularo, Vadim Toropov, ciganisto kaj specialisto pri la krimea dialekto de la cigana lingvo. En la kultura programo multe kontribuis chuvasha folklora bando "Serenj". La festivalo elvokis amason da artikoloj, intervjuoj ks. en amaskomunikiloj. La Va, jubilea LF en Cheboksari okazos la 22an-23an de oktobro, 2000. Kontaktpersonoj: Jekaterina Jevlampieva: kat-jevl@cbx.ru, Jekaterina Ignatieva: asocio@chuvsu.ru, katido@usa.net
|