|
Mi celas varbi Esperanton inter
universitataj studentoj kaj gimnaziaj lernantoj (celita
agh-grupo 15-25) en Usono kaj Kanado per prelegoj en la
angla pri mia 17-monata sola
vojagho en Europo per Pasporta Servo.
Mi jam prelegis en Europo,
[ekzemple che la
IS (Internacia Seminario), fama
vintra junulara renkontigho, kaj ankau kelkfoje kun samtempa
tradukado por neesperantistoj] kaj sukcesis ridigi, informi
kaj interesigi la homojn pri Esperanto sen trudi la lingvon.
Mi esperas havi similan sukceson en mia propra lando inter
junuloj.
Mi ankau estis intervjuata radie kaj jhurnale, kaj tre ghuas tiun metodon
disvastigi scion kaj interesighon pri Esperanto kaj la
Pasporta Servo.
|
|
Chi-autune, Oktobro ghis
Decembro. Mi revenos de Europo en Septembro kaj ekos
preleg-vojaghi komence de Oktobro.
Tiam mi esperas trafi la
studantojn dum ili ankorau estas freshaj kaj entuziasmaj
post la somero, kaj ankorau ne strechitaj pro ekzamenoj.
Post la prelegaro mi komencos volontuli por USEJ,
prizorgante la novulajn kontaktojn.
|
|
La prelegoj povus esti
organizataj tra diversaj departamentoj: la universitata
vojagh-oficejo (ekz.'Council Travel'), la fremd-lingva
departamentoj, culturaj studoj departamentoj,
fremdaj-intershanghoj programoj, ktp. Mi ankau pretas fari
grand-skalajn prezentajhojn, ekzemple 'assemblies', se
lernejoj interesighus.
Plej bone estus se la lokaj
preparantoj havus iun kontakton jam ekzistantan che lernejo
au universitato, ekzemple se shi au li estas instruisto au
studento.
|
Esence, mi ricevis multegon de la
Esperanto-movado dum mia vojagho, kaj nun mi volas redoni
ion al ghi. Char mi ne timas paroli al homamasoj, mi volas
per tio helpi Esperanton.
Per la preleg-vojagho mi esperas
fari 3 tre gravajn aferojn por la movado en Usono kaj
Kanado:
- Instigi multajn gejunulojn lerni
Esperanton
- Disvastigi gheneralan konon de
Esperanto per amaskomunikiloj
- Ligi la disajn esperantistojn inter
si por ebligi kunlaboron, komunikadon kaj
malizolighon
|
|
Mi pretas prelegi kie ajn lokaj
esperantistoj aux interesitaj lernejoj aux universitatoj
invitos min (en Usono kaj Kanado), gastonte che Pasporta
Servo gastigantoj au la lokaj prelego-preparantoj,
vojaghante same kiel mi faris en Europo.
|
|
Por indigi la vojaghon al chiu
prelego, mi preferus fari malgrandan kvanton da grandaj,
bone varbitaj prezentajhoj en hom-plenaj chambroj, ol
multajn etajn prezentajhojn malmulte che-estatajn. Dum 2
monatoj kaj duono, mi supozas ke eblus fari prelegon chiujn
3 tagojn, entute 25 prelegojn.
|