tejo

La kulturaj konkursoj de TEJO

Kial kulturaj konkursoj ?

La TEJO-konkursoj estas iniciato de la komisiono pri kulturo de TEJO.

Per siaj kulturaj konkursoj, TEJO celas stimuli novan kreadon de junaj esperantistoj kaj daurigi la evoluon al senchesa plirichigho de la originala Esperanto-kulturo.

La plej plachaj kulturaj kreajhoj estos publikigataj de TEJO forme de poshtkartoj kaj libroj. Per tiaj iniciatoj eblos pruvi la taugecon de Esperanto por esprimi la sentojn, revojn, pensmanierojn de miloj da junuloj tra la mondo !

TEJO-konkursoj koncernas chiujn junulojn ghis 30-jaragho (specifaj kondichoj vidu sube), inkluzive infanojn al kiuj ghis nun ofte mankis eblecoj aktive kontribui al la Esperanto-kulturo. Chiuj, kiuj delonge intencas farighi Esperanto-artistoj / -kreantoj, havas nun tiun eblecon, kaj povas revi pri altvaloraj premioj !

Kiuj konkursoj ?

Konkursoj okazis kaj okazos lau diversaj temoj kaj kulturaj fakoj, de desegnado al verkado kaj filmado. La nun antauviditaj kategorioj por la unua periodo de la kulturaj konkursoj de TEJO estas :


Temo

Celgrupo

Limdato

Desegnado (1)

infanoj

30a de aprilo 1998

Satiroj

junuloj (ghis 30*)

31a de oktobro 1998

Desegnado (2)

infanoj (ghis 13*)

30a de aprilo 1999

Logotipo

junuloj (14 ghis 30*)

30a de aprilo 1999

Vidbendoj

junuloj (ghis 30*)

31a de oktobro 1999

*Validas la agho je la limdato de la koncernata konkurso


Kion eblas gajni ?

Premioj estos diversaj kaj tre utilaj. Ili dependas de la kategorio de konkurso, tial bv. konsulti la vin interesantan kategorion.

Kiel partopreni ?

Realigu vian verkon lau la kondichoj de la elektita kategorio,

  • metu ghin en koverton, kiun vi fermu,
  • aldonu paperon kun via nomo, adreso, agho,
  • kaj metu la tuton en novan koverton.

Sendu vian verkon antau la limdato al la Centra Oficejo:

Centra Oficejo
TEJO-konkurso pri XXXXXX (satiroj, desegnado, logotipo, ktp).
Nieuwe Binnenweg 176
NL- 3015 BJ Rotterdam
Nederlando

Pliaj informoj...

Por pli da informoj kontaktu la komisionon pri kulturo de TEJO:

 

Tiu chi pagho preparighis la 22an de novembro 1998 fare de Magali Texier, Miquel Gómez i Besòs kaj Sjoerd Bosga.