tejo

Fina Raporto de KLKS

KLKS

Fina Raporto

Mezvoja raporto

 

 

Komitata Laborgrupo pri Kongreskotiza Sistemo

raportas: Ilja De Coster, TEJO-Komisiito

Enkonduko

Post pli ol unu jaro da ne chiam same intensa laboro, nun veni tempo por konkludi la laboron de la Komitata Laborgrupo pri Kongreskotiza Sistemo (KLKS). La laborgrupo fondighis dum la TEJO-Komitatkunsidoj en Asissi en la jaro 1997. Tiam en la Komitato estis vigla diskuto pri la jes au ne nuligo de la tiel nomata 50%-a regulo, sed oni ne sukcesis trovi kontentigan kompromison. La konkludoj, kiujn nun prezentas la laborgrupo al vi, fakte estas ne pli ol listigo de kelkaj konsiloj kaj ideoj pri kiel aspektu la kotizsistemo.

Pepo kalkulas kotizon

La antau-historio

La 50%-a regulo estighis en la TEJO-komitatkunsidoj de 1993 dum la IJK en Vraca. La celoj estis noblaj, nome ebligi ke ankau junuloj el malrichaj landoj povu partopreni la IJK-on. Tiucele la Komitato dividis mondon en du partojn: richaj landoj (A-landoj) kaj malrichaj (B-landoj). Decidighis ke la B-landanoj nur pagu 50% de la kotizoj de la A-landanoj. Sed tiu chi decido, kiu eniris historion kiel la '50%-a regulo' au 'decido de Vraca', evidentighis praktike ne uzebla. La IJK-oj en Koreio ('94), en Rusio ('95) ne aplikis la regulon. Diskutoj rezultighis en adapto de la regulo dum la Komitatkunsido de 1995 en Serovo tiel ke "La LKK rajtas, konsulte kun la Estraro de TEJO, fiksi maksimuman kvanton de partoprenantoj kiuj rajtas je la 50%a rabato". Tiu chi adapto uzighis por la IJK en Assisi ('97), kie nur la 100 unuaj alighintaj B-landanoj povis profiti 50%an rabaton. Sed per strikta apliko de tiu chi adapto ankau eblas tute neglekti la spiriton de la decido de Vraca, fiksante la maksimuman kvanton je 0. Tio fakte estas kion unue faris la Kroata LKK por la IJK en Rijeka ('98). Rezulte en 1997 denove estis ardaj diskutoj en la TEJO-Komitato, diskutoj kiu foje estis pli ardaj ekster la oficialaj kunsidoj. Tra pluraj diskutoj kun diversaj homoj verkighis du kompromisoj. Unu propono "petas la estraron pristudi la eblecojn pri justaj sed samtempe realismaj kotizsistemoj por la estontaj IJK-oj" kaj "proponas ne nun en Assisi pristudi kaj decidi alian kotizsistemon, sed atendi raporton de la estraro (helpe de eventuale komisono), kaj nur decidi surbaze de serioze pristuditaj eblecoj dum venonta komitatkunveno". Tiu chi propono unuanime estis akceptita kaj pluraj homoj sin anoncis por kunlabori en laborgrupo por esplori la eblecojn. Dua propono "petis detalan klarigon" por la ne-respekto de la 50%a regulo en la kotizoj por Rijeka kaj "rekomendas al la estraro almenau parte respektigi la 50%-regulon." Chi lasta okazis: la TEJO-estraro kaj la LKK interkonsentighis pri 50%a rabato por la unuaj 60 alighintaj ne memzorgantaj B-landanoj.

Baze de tiuj chi akceptitaj proponoj eklaboris laborgrupo, TEJO-KLKS: TEJO-Komitata Laborgrupo pri Kongreskotiza Sistemo. Unue ghi laboris sub gvido de Miquel Gómez i Besòs (TEJO-estrarano pri kongresoj), baldau poste sub gvido de Ilja De Coster, (TEJO-komitatano, kaj poste ankau -komisiito). Pluraj homoj siamaniere kontribuis en la laboro de laborgrupo, kiu chefe funkciis retposhte.

 

Konkludoj de la laborgrupo

Lau la laborgrupo kotizsistemoj elverkighu baze de solidarecaj principoj, tiel ke pli fortaj (el financa vidpunkto) partoprenantoj penu iel subteni la partoprenon de pli malfortaj partprenantoj. Sekve ilia kotizo estu iom pli alta por per tiu plia parto pagi la partoprenon de tiuj kiuj ne povas same elspezi por vojagho kaj partopreno. Nur tiel eblas realigi plej internaciecan IJK-on.

 

1) Pri landaj kategorioj

La simpla divido inter richaj kaj malrichaj landoj (la sistemo de A-landoj kaj B-landoj), evidentighis malrealisma. Estas klare ke ekzistu pliaj kategorioj. Kiom da kategorioj kaj kiel dividi ilin ne estas facilaj demandoj, sed klaras ke la divido de la landoj 'lausente' ne estas la plej bona. La divido inter landaj kategorioj postulas kompetentecon kaj tempon kiun nek TEJO nek la organizantaj LKK-oj havas, tial la laborgrupo konkludas ke estas pli tauga transpreni rangigon jam fiksitan de kompetentaj organizoj. Post pristudo, la laborgrupo konkludas uzi la tiel nomatan HDI. La HDI (Human Development Index - Indekso de Homa Evoluigho) estas rangigo de landoj baze de diversaj soci-ekonomiaj kriterioj, uzata de la UNDP (United Nations Development Programme - Evoluiga Programo de Unuighintaj Nacioj). La kvanton de landkategorioj la laborgrupo konkludas fiksi je 5: 4 por la 10 unuaj landoj en la HDI kaj 5a kategorio por chiuj ceteraj landoj. Konklude, de altkotiza al malaltkotiza, ni proponas la sekvajn kategoriojn:

Kategorio A: Kanado, Francio, Norvegio, Usono, Islando, Nederlando, Japanio, Finlando, Novzelando, Svedio.

Kategorio B: Hispanio, Austrio, Belgio, Australio, Britio, Svisio, Irlando, Danio, Germanio, Grekio.

Kategorio C: Italio, Israelo, Luksemburgio, Portugalio, Malto, Slovenio, Chehhio, Slovakio, Hungario, Pollando.

Kategorio Ch: Belorusio, Rusa Federacio, Bulgario, Estonio, Litovio, Kroatio, Rumanio, Makedonio, Turkmenistano, Latvio.

Kategorio D: Chiuj ceteraj

Evidente, tiuj chi kategorioj regule estu aktualigitaj lau la (regule aperantaj) novaj ciferoj de la HDI.

 

2) Pri aghkategorioj

La laborgrupo proponas konservi la ekzistantajn aghkategoriojn (ghis 18, inter 19 kaj 25 kaj post 26 jaroj) kaj la diferencojn en la kotizoj.

 

3) Pri alighlimdatoj

La laborgrupo proponas konservi la ekzistantajn alighlimdatojn kaj la diferencojn en la kotizoj.

 

4) Pri eblaj kromaj rabatoj

Grava parto de la laboro de la laborgrupo estis la diskuto pri diversaj eblaj rabatoj al IJK-partoprenantoj pro specifaj kialoj. Jen ni listigas eblajn kialojn por rabatoj. Pri kiuj rabatoj kaj ilia grandeco libere decidu la LKK-oj, interkonsulte kun la TEJO-estraro, konsiderante la tipan situacion de la tiujara IJK.

 

4.1) Rabatoj pro distancoj

La laborgrupo konstatas ke por pluraj IJK-partoprenantoj la vojaghkostoj estas (foje ech multe) pli altaj ol la kotizo mem. Ili de for venu kaj do pagu multekostan flugbileton. Konsiderante la strebon de TEJO havi vere internaciajn kongresojn, la LKK povas doni rabatojn al tiuj kiuj venas el lando for de la kongreslando. Pri kiom granda estu la distanco kaj kiom alta estu la rabato libere decidu la LKK-oj, interkonsulte kun la TEJO-estraro, konsiderante la tipan situacion de la tiujara IJK.

 

4.2) Rabatoj por IJK-kontribuantoj

Pluraj partoprenantoj siamaniere kontribuas al la IJK, chu programe, chu organize. La laborgrupo opinias utile sisteme uzi rabatojn por stimuli iajn kontribuojn. Ni ne nur pensas pri prelegantoj au koncertantoj, sed ankau pri partoprenantoj kiuj pretas dum iu tempo helpi la LKK-on (ekz.: per purigado, dejhorado en trinkejo/Gufujo, kopiado kaj alia administra helpo, ktp) au TEJO-on (ekz.: dejhoradi en TEJO-budo, kopiadi dokumentojn por la komitato, ktp). Bonus se la LKK faras listojn de la bezonataj volontulaj taskoj, tiel ke partoprenontoj sin de antaue povas anonci por tia laboro). Pri kiom alta estu la rabato kaj pri konkreta regularo de la rabatoj libere decidu la LKK-oj, interkonsulte kun la TEJO-estraro, konsiderante la tipan situacion de la tiujara IJK.

 

4.3) Rabatoj pro socialaj kialoj

La laborgrupo ankau pritraktis la ideon doni specifajn rabatojn al iuj sociaj grupoj, kiel ekz. senlaboreculoj, armeservantoj, sengepatruloj, ktp. Tamen ni devis konstati ke la situacioj de tiuj homoj tiel diferencas en la diversaj landoj, ke praktike ne eblas internacie fiksi kiaj kategorioj bezonus rabatojn. Pluse la donado de tiaj rabatoj signifus ege multe pli da administra laboro, kio por volontula LKK ne estas evidenta. Tamen, se la LKK opinias utila doni tiajn rabatojn, ghi rajtas libere decidi pri tio, interkonsulte kun la TEJO-estraro, konsiderante la tipan situacion de la tiujara IJK.

 

5) Plenkotizantoj kaj memzorgantoj

La laborgrupo proponas konservi kaj pli vaste uzi la diversajn alighkategoriojn en alia preznivelo. La LKK-oj penu chiam doni la eblecojn chu loghi en hotelo, chu en amasloghejo, chu en propra tendo. Ankau laueble la partprenantoj libere elektu chu manghi en la manghejo au mem kuiri. Lau eblo la elekto kie loghi estu sendepende de la elekto kie manghi. Tiel ke estu ebla loghi en la amasloghejo sed tamen manghi en la manghejo, au loghi en la hotelo sed tamen memzorgante manghi.

 

6) Fiksa kotizsistemo por chiuj IJK-oj

Vivis ideo ellabori detalan kotizsistemon por chiuj IJK-oj. Certe tio shparus tempon al la LKK-oj, sed tamen la laborgrupo konkludis ke tio ne estas oportuna. Ja chiu IJK, en alia lando, en sia maniero estas tipa, tiel ke sistemo tauga por unu IJK ne nepre estu tauga por alia IJK. Tial la laborgrupo proponas la la liberecon al la LKK-oj por, interkonsulte kun la TEJO-estraro, mem fiksi kotizsistemon por la koncerna IJK.

 

Proponoj de la laborgrupo

  1. Konsiderante la praktikan neuzeblecon de la 50%a regulo, la laborgrupo proponas al la Komitato de TEJO nuligi tiun chi regulon.
  2. Konsiderante la diversecon kaj el ekonomia kaj el geografia vidpunkto de eblaj IJK-gastigantoj, la laborgrupo konsilas al Komitato ne fiksi ajnan striktan simplan regulon pri la kongreskotizoj validan por chiuj IJK-oj.
  3. La laborgrupo proponas al la Komitato de TEJO akcepti la supre priskribitajn konkludojn de la laborgrupo kiel konsiloj al la LKK-oj pri la farado de kotizsistemo, lasante al ili liberecon pri la konkreta ellaborado de la kotizsistemo.
  4. La laborgrupo proponas al la TEJO-estraro konsideri la spiriton de la konkludoj de sia laboro kiam ghi decidu pri la akceptado de kotiztabelo, kiel proponita de invitanta LS.


Tiu chi pagho preparighis la 14an de februaro 1999 fare de Sjoerd Bosga. Aldonoj: 99-02-21.