|
|
Pri la autoro |
|
|
Ziko Marcus Sikosek naskighis en 1973 en FR Germanio. Post gimnazio kaj civilservo li ekstudis en autuno 1993 historion kaj la germanan lingvon. Unue li estis en Bochum en sia hejma regiono, poste en Utrecht (Nederlando) kaj nun en Kolonjo (t.e. Koeln, Germanio). Liaj chefaj intereskampoj estas la politika historio de la 20a jarcento kaj socilingvistiko. En decembro 1987 li legis unuafoje libron el la urba biblioteko pri Esperanto. Tiun lingvon li eklernis iom pli serioze en somero 1988. Ekde 1992 li estas membro en Germana Esperanto-Junularo (GEJ), ekde 1993 en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Lia chefa fako estis informado. En la jaroj 1995 kaj 1996 li estis GEJ-estrarano. Krom du GEJ-kalendarojn li prizorgis la publikan agadon por tri Internaciaj Seminarioj kaj unu IJK. Li estas germana redakciano de Koncize kaj kaj prizorgas la "teman programon" de la Internacia Seminario de GEJ. "La unuajn jarojn tute entuziasmita tradicia esperantisto, mi intertempe tre konsternighis pri la Esperanto-movado kaj ghiaj mitoj, mensogoj kaj sektaj trajtoj. Esperanton kaj komunumon, kiuj renkontigas diverslandanojn, mi tre shatas, sed ne la mallogajn utopiajn ideojn." |
|
|
Verkita originale por la TEJO-hejmpaghoj, autorizita nur por ili - ne permesatas kopi ghin, sed retaj ligoj bonvenas. La tekstojn verkis Ziko Marcus Sikosek, Kolonjo. Grafikumis la 29an de aprilo 1998 Sjoerd Bosga |