tejo

Zamenhof

Enkonduko

1. Historio de planlingvoj

2. La unuaj jaroj de Esperanto

3. La fondista epoko

4. Rekonstruo

5. Krizoj kaj persekutoj

6. "Malglaciigho" kaj rekonoj

7. Aktuala Esperanto-historio

 

 

En Bjalistoko (ruse Bielostok, pole Bialystok) meze de la 19a jarcento vivis krom judoj (ch. 70 %) ankau multaj poloj, rusoj kaj germanoj. Tiu multkultura loko estis la sceno por la unuaj 14 vivjaroj de Lejzer Ludwik Zamenhof, kiu naskighis tie en 1859.

Kiel lernanto li estis tre sukcesa, ankau poste en la gimnazio en Varsovio. Pro lia freneza ideo pri "monda lingvo" li poste en la profesio estis ege fiaskanta, char li foruzis multon de siaj mono kaj tempo por la planlingva projekto. En 1878, en la lasta lerneja jaro, li festis kun samgimnazianoj sian naskightagon. Jam tie ili parolis pri projekto de Lejzer kun la titolo "Lingwe Uniwersala". Sed mallonge poste la amikoj jam ne plu okupighis pri la afero.

Lejzer studis en 1879 ghis 1881 en Moskvo medicinon. Pro financaj problemoj de la patro, sed eble ankau pro la kontrau-judaj pogromoj en 1881 Lejzer devis reveni al Varsovio, kie li finstudis en 1886. Char li ne trovis sufiche da laboro kiel normala kuracisto, li poste plustudis por farighi okulkuracisto, ankau en Vieno. Sed sin kaj sian familion vivteni, tion li kapablis nur post 1900.

Kiam li en 1887 eldonis libreton, kiu prezentis la lingvo-projekton "Lingvo Internacia", li estis ankorau sufiche richa, pro sufiche bona statuso de la patro (kiu laboris kiel cenzuristo) kaj chefe la doto, kiun li ricevis mallonge antaue edzighinte kun Klara Silbernik. Sed la altaj kostoj, kiujn kauzis la forsendado de informiloj pri la "Lingvo Internacia", kaj profesia katastrofo por sia patro, de kiu Lejzer povis savi lin nur kontrau alta monsumo, malrichigis lin tiel, ke li devis vivi plurajn jarojn sen sia nova familio por serchi en diversaj urboj eblon por sin vivteni kiel okulkuracisto.

Post 1900 multo plibonighis. Liaj enspezoj povis pli kaj pli kovri la elspezojn, la "Lingvo Internacia" (Esperanto) disvastighis en okcidenta Europo, Lejzer Zamenhof povis ech plurfoje vojaghi al kongresoj ekster la Rusa Regno. Granda shoko estis al li la unua mondomilito, kiu komencighis kiam Lejzer kaj Klara estis en Germanio por pluvojaghi al la UK 1914 en Parizo. Ili povis reveturi nur malfacile reen al Varsovio, pere de Svedio kaj Finnlando.

Zamenhof, kiu jam kiel infano estis ofte malsaneta, kaj kiu krome estis forta fumanto, malsanighis kaj mortis en 1917 en Varsovio.

apple

Verkita originale por la TEJO-hejmpaghoj, autorizita nur por ili - ne permesatas kopi ghin, sed retaj ligoj bonvenas. La tekstojn verkis Ziko Marcus Sikosek, Kolonjo. Grafikumis la 29an de aprilo 1998 Sjoerd Bosga