|
|
Ido-krizo |
|
|
En 1901 fondighis en Parizo "Délegation pour l'adaption d'une langue auxiliaire internationale", "Delegacio por la adopto de internacia helplingvo". Ghi elektu inter pluraj projektoj de internacia planlingvo kaj proponu ties uzon al la monda publiko. Ses jarojn poste 310 organizajhoj kaj 1250 intelektuloj simpatiis al la ideo (sed ne kunlaboris). Ghia motoro farighis la franca logikisto Louis Couturat, kiu havis kontaktojn kun Zamenhof. En oktobro kunvenis "Komitato de la Delegacio", kun 12 membroj, kiuj okupighis pri diversaj projektoj por elekti unu el ili. Fine parto de la Komitato (pli ol la duono de la anoj ne cheestis persone) decidis alpreni Esperanton kun kelkaj shanghoj, kiujn proponis nekonata autoro kun la pseudonomo "Ido". La Komitato disfalis, la Lingva Komitato de Esperanto malakceptis la "Ido"-projekton. Nur relative malmultaj esperantistoj transiris al la nova duonplanlingvo "Ido", tamen sufichis por fari el Ido la due plej sukcesan projekton en la historio. Apartan rolon ludis Louis de Beaufront. Ekde la 1890aj jaroj li estis la elstara persono en la franca Esperanto-movado. De Beaufront (vera nomo: Louis Chevreu) verkis lernolibrojn, informadis (li "kulpas" pri la verda stelo) kaj varbis eminentulojn-simpatiantojn por Esperanto. Sed ankau la Majstro-kulto kaj la uzo de la "interna ideo" por gravigi sin en la movado apartenas al tiu periodo. Post 1900 aliaj francoj transprenis gvidajn poziciojn. De Beaufront sentis sin traktata maljuste. Jam en 1905 li havis sektretajn kontaktojn kun Louis Couturat. Couturat kredis ke la esperantistaro pli facile akceptos la de li intencitajn shanghojn se konata esperantisto subtenus ilin. Tiel la reformprojekto estighis chefe el la kunlaboro de Couturat kaj De Beaufront. La broshuron de "Ido" prezentitan en la Komitato verkis De Beaufront. Estis jam granda la konsternigho en Esperantio, kiam De Beaufront en la Komitato subtenis "Idon". Pro fusho de Couturat, De Beaufront devis en majo 1908 konfesi ke li estis la nekonata "Ido": Couturat sendis leterojn al De Beaufront kaj Jespersen, sed konfuzis la kovertojn. Jespersen, ricevinte leteron por De Beaufront, komprenis la "komploton" kaj devigis la kolegojn mem konfesi ke De Beaufront estis "Ido".
Literaturo:
|
|
|
Verkita originale por la TEJO-hejmpaghoj, autorizita nur por ili - ne permesatas kopi ghin, sed retaj ligoj bonvenas. La tekstojn verkis Ziko Marcus Sikosek, Kolonjo. Grafikumis la 29an de aprilo 1998 Sjoerd Bosga |