|
|
VII. Aktuala Esperanto-historio (ekde ch. 1980) |
|
|
Dum la 80aj jaroj la Esperanto-komunumo daure relative prosperis. Certe tute for de la tradiciaj nerealismaj celoj, ghi estis stabila kaj ech kreskis iomete. En 1982 okazis la unua UK sur la suda parto de la terglobo, nome en Brazilo. Ankau kvar jarojn poste ghi estis ekstereurope, en Chinio, kaj denove kvar jarojn poste en Kubo. Pli multighis landaj asocioj en Afriko kaj Azio (i.a. tiuj en Ebura Bordo kaj Pakistano alighis al UEA en 1989). Tamen oni devas konsideri ke estas malfacile en la t.n. "tria mondo" vivteni Esperanto-komunumojn sen konstanta helpo el la pli richaj landoj. La shanghoj de 1989-1993 en la "socialisma tendaro" trovis ekhon memkompreneble ankau en la Esperanto-komunumo. Fondighis novaj asocioj en eks-sovetaj respublikoj (parte jam antau 1989). Sed ankau forighis la shtataj subvencioj, kaj la civitanoj ofte ne plu havas la monon por korespondado kaj vojaghado. Aliflanke estas ghojo pri la nova libereco. |
|
|
Verkita originale por la TEJO-hejmpaghoj, autorizita nur por ili - ne permesatas kopi ghin, sed retaj ligoj bonvenas. La tekstojn verkis Ziko Marcus Sikosek, Kolonjo. Grafikumis la 29an de aprilo 1998 Sjoerd Bosga |