tejo

IV. Rekonstruo (1919-1929)

Enkonduko

1. Historio de planlingvoj

2. La unuaj jaroj de Esperanto

3. La fondista epoko

4. Rekonstruo

5. Krizoj kaj persekutoj

6. "Malglaciigho" kaj rekonoj

7. Aktuala Esperanto-historio

 

 

Post la milito de 1914-18 la europanoj - la plej multaj esperantistoj chiam vivis kaj vivas en tiu kontinento - trovighis kvazau en nova mondo. Tio iom klarigas la tute tro-optimismajn esperojn pri baldaua "fina venko de Esperanto". Certe, la membronombroj de Esperanto-asocioj rapide kreskis, sed neniam la Esperanto-komunumo iel atingis la karakteron de amasa movado. En 1925 UEA atingis ghis-nune rekordan membraron, t.e. 9.424 individuaj membroj.

Dum la UK en Prago 1921 fondighis Sennacieca Asocio Tutmonda. Tie kolektighis maldekstraj esperantistoj (socialistoj, komunistoj, socialdemokratoj ktp.), kiuj ne kontentighis kun la "neutraleco" de UEA. Pro la grandeco de SAT (1.064 membroj en 1922, 6.500 en 1929) ghi vere povis senti sin kiel konkurenca entrepreno al UEA. Nuntempe, kiam SAT havas (lauaserte) "chirkau 2.000" membrojn, la plej multaj SATanoj estas ankau UEA-membroj kaj vidas en SAT specon de faka asocio ("laborista").

Nek UEA nek SAT sukcesis altiri la Esperanto-asocion de la nova Sovetunio: Sovetrespublikara Esperanto-Unio, SEU. Ankau en tiu lando estis grandaj esperoj post la militfino(j). Kvankam Sovetunio chefe nur toleris la esperantistojn (la komunismajn!), SEU estis sufiche sukcesa kaj vidata iel kiel tria granda Esperanto-asocio apud UEA kaj SAT.

Sed forte emfazindas ghuste ankau la mala tendenco en "Esperantio": unuigi la Esperanto-asociojn en komuna forumo. Tiun celon havis la Kontrakto de Helsinki, nomita lau la UK-urbo de 1922. La naciaj Esperanto-asocioj elektis, proporcie lau la grandecoj, Konstantan Reprezentantaron (KR). Komune kun UEA la KR elektis Internacian Centran Komitaton (ICK). Ghia prezidanto farighis unue Edmond Privat, unu jaron poste John Merchant.

En 1920 ekfunkciis la Ligo de Popoloj en Ghenevo. Esperanton tie reprezentis la UEA-aktivulo Edmond Privat. Malgrau pozitiva raporto de la asista ghenerala sekretario de LdN, la sukcesoj che tiu organizo estis iom malgrandaj. Seniluziite UEA ne plu multe agadis tie.

Nova amaskomunikilo tiu-tempe estis la radio, kiu popularighis post la mondomilito. La unuaj provoj kun Esperanto estis faritaj en 1922 (Newark/Usono kaj Londono).

La monda ekonomia krizo ekde 1929 trafis ankau la Esperanto-komunumon. Multaj esperantistoj ne plu povis pagi kotizon, malfacilighis vojaghi (kvankam tio ankau antaue ne estis tiel amasa fenomeno kiel nuntempe).

apple

Verkita originale por la TEJO-hejmpaghoj, autorizita nur por ili - ne permesatas kopi ghin, sed retaj ligoj bonvenas. La tekstojn verkis Ziko Marcus Sikosek, Kolonjo. Grafikumis la 29an de aprilo 1998 Sjoerd Bosga