|
|
III. La fondista epoko 1900-1918 |
|
|
Post la Monda Ekspozicio 1900 en Parizo, kie estis varbita ankau por Esperanto, la movado kreskis konsiderinde. Estis gajnataj francoj kun iom alta socia statuso, sed ankau en aliaj landoj estis progresoj. Fondighis landaj asocioj en (elekto): Italio, Svisio (1902), Meksikio (1903), Britio (1904), Belgio, Nederlando (1905), Danio, Germanio, Svedio, Japanio (1906), Finnlando, Irlando (1907), germanlingva Austrio-Hungario, Usono (1908), Chinio (1909), Novzelando, Australio, Hungario, Norvegio (1910/11). Oni eksciis pri kluboj el (elekto): Boston, Montevideo (1905), Pretoria, Samos (1906), Jerusalem (1907). Estighis fakaj asocioj (ekz. de katolikoj, sciencistoj, kuracistoj), kaj pliaj gazetoj. Ni konsideru ke la ekstereuropanoj estis en la plej multaj kazoj europidoj. Nur en la 1920aj jaroj pli kaj pli da ne-europidoj lernis Esperanton. La Universala Kongreso de Esperanto 1905 en Bulonjo-che-maro ne estis la unua Esperanto-renkontigho, sed tamen certe elstaris pri la relativa grandeco (688 homoj el 30 landoj). 1908 estis plia grava jaro en tiu epoko: dum la Ido-krizo fondighis en Ghenevo la Universala Esperanto-Asocio UEA. Ghia fondinto kaj redaktisto de la gazeto Esperanto estis la juna sviso Hector Hodler. (Vi trovos liston de la ghis-nunaj UEA-prezidantoj chi tie.) La entute pozitivan tendencon disrompis la unua mondomilito (1914-18). Landlimoj estis fermitaj, poshto malhelpita. Kvankam la membronombroj falis, UEA per perado de leteroj ebligis kontaktojn inter diverslandanoj. |
|
|
Verkita originale por la TEJO-hejmpaghoj, autorizita nur por ili - ne permesatas kopi ghin, sed retaj ligoj bonvenas. La tekstojn verkis Ziko Marcus Sikosek, Kolonjo. Grafikumis la 29an de aprilo 1998 Sjoerd Bosga |