tejo

Esperantigu vian telefonon!

Sherce...

Se vi estas la posedanto de portebla telefono, vi sendube jam spertis la problemon rekoni la sonoradon de via propra telefono disde tiu de aliaj. Nun chi tie estas ne nur solvo al tiu problemo, sed krome propono por ke esperantistoj kiuj hazarde estas en via proksimeco kiam vi estas alvokata tuj sciu ke vi estas esperantisto!

Do jen, se vi havas GSM telefono de Ericsson (mi ne scias pri aliaj specoj), serchu la menuon en kiu vi povas elekti la sonormelodion. Indiku ke vi volas uzi propran melodion. Poste iru al la menuo en kiu vi povas enprogrami vian propran melodion. Forigu la enestantan, kaj tajpu:

4*4*4*1*6*4*10*6*40*10 (grase signifas premu pli longe)

Sur la ekrano tiam aperas: fpfpFpCpapfp+cpap+Fp+C

Nun vi estas preta por imponi viajn amikojn dum la loka klubvespero, kie por unu fojo neniu koleros pro tio ke vi ne elshaltis vian telefonon dum prelego.



apple

Tiu chi pagho preparighis la 19an de septembro 1998 fare de Sjoerd Bosga.