tejo

Planoj por la TTT-pagharo

raporto de la laborgrupo pri interreto

 

 

Dum la TEJO seminario pri informado en Budapeshto (majo 1997) laborgrupo pri interreto pritraktis la temon de farado de TTT-pagharo. Pli specife, ghi esploris kiel devos aspekti la TTT-pagharo de TEJO, kaj kiel ghi kreighu. Chi sube vi trovos raporton pri la laboro de tiu chi laborgrupo. Ghi espereble utilos al vi ech se vi ne mem okupighas pri la retpaghoj de TEJO - multo ja same validas por retpaghoj de aliaj asocioj. Sed ech pli bone estus se en la suba raporto vi trovas ideojn por mem ekokupighi pri la paghoj de TEJO. Ankorau multe da laboro restas, kaj via helpo estas bezonata! Bonvolu kontakti Sjoerd Bosga por anonci vian kunlaboron, au por simple transdoni viajn ideojn kaj komentojn.

Enhavo

 

Enkonduko

Prezenti sian asocion pere de TTT-pagho

pli ol hobio de komputil-fanatikuloj

Havi sian paghon en la TutTera Teksajho (TTT) estas nova modo che asocioj kaj entreprenoj. Chiu sin respektanta organizajho dum la lastaj du-tri jaroj pretigis jam iun prezenton pri si mem. Kelkaj tre profesiece faris, kaj prezentas utilajn informojn lau praktika maniero. Aliaj koncentrighis pri la aspekto, kaj prezentas grandiozajn bildojn de sia plej nova produkto au de nenio, sed sen multaj praktikaj au atingeblaj informoj. Ankorau aliaj iam faris provon pretigi paghon, sed neniam finis ghin - ech malpli ghin aktualigas.

Ankau diversaj esperantistoj jam pretigis siajn paghojn, chu individue chu por iu asocio. Fakte estas vere mirinde kiom da informoj pri Esperanto oni jam povas trovi en la reto. Varias de Esperanto-kursoj, manlibro pri la gramatiko, libroservoj, informiloj kaj alighiloj ghis vojaghkalendaroj. Tamen, chu vere ni prezentas nin mem, la (junularan) esperanto-movadon, en tauga formo al la ekstero? Rimarkinda mankanto en la reto estas UEA, kaj ech TEJO nur faris unuajn etajn pashojn al la pretigo de hejmpagharo, ghis nun nur en Esperanto. Chu ni havas nenion kion ni volas komuniki al la ekstera mondo? Kaj al la esperantistaro ghenerale, al la membroj?

Certe ni havas multon por komuniki, ni ech devas!

Char "la reto" estas pli ol nur modo - ghi estas nova amaskomunikilo - ni absolute devas cheesti en ghi. Cheesti ech ne sufichas, necesas havi bonaspektan, bonenhavan, informrichan, plurlingvan, aktualan pagharon. Por tio ne sufichas la entuziasmo de unuopaj komputilemuloj, kvankam sen tio certe nenio estas farebla.

Prepari pagharon por asocio kiel TEJO, kiu lau aspekto kaj enhavo estu taugaj, ne estu la laboro de unuopa aktivulo. Ne nur pro la kvanto de la laboro, sed ankau kaj chefe pro tio ke multaj homoj kune estas pli kapablaj ol unuopuloj, la laborgrupo dum la seminario celis kunigi aktivulojn por kune fari la unuajn pashojn survoje al pagharo. La sekvajn temojn oni pritraktis:

Kiun unuan impreson donu la paghojn al la retumanto? En mondo kie abundas la informoj, necesas fari specialan atenton al tiu unua impreso, char &endash; speciale se tiu impreso ne taugas &endash; por multaj vizitantoj tiu unua impreso estas la sola impreso.

Post tio, necesas tamen difini kiujn homojn oni volas "kapti" pere de siaj paghoj. Alivorte: kiu estas la celgrupo de la paghoj. Por asocio, unua demando chiam estas chu koncentrighi je siaj propraj membroj, au provi atingi eblajn interesatojn.

Se oni jam konas sian celgrupo(j)n, necesas difini kiujn informojn oni volas disponigi. La paghoj ja devas havi iun utilecon, prezenti ion novan, au prezenti informojn en maniero kiu ne eblas alimaniere. Samtempe necesas pripensi temon kiel privateco. Dum membroj au aktivuloj eble ne kontrauas ke ilia nomo aperas en jarlibro, aperigi nomojn kaj adresojn en la reto tamen estas io alia.

Laste, sed ne malplej grave, necesas pripensi kelkajn organizajn problemojn. Kie en la reto meti la paghojn? Gravas ambau la "reala" loko, la komputilo en kiu ili trovighu, kaj la "virtuala" loko: la adreso kiun oni povas mencii en siaj paperaj informiloj. Necesas ke estu iu kiu prizorgas la paghojn, kontrolas la funkciadon, atentigas ke necesas aktualigi iun paghon. Aktualigi estas ege grava, kaj necesas trovi manieron por ke ankau estonte chiam estu kelkaj homoj kiuj aldonas au ghisdatigas informojn. Por bone fari la unuajn paghojn, necesas krome trovi redaktoron, kunordiganton kaj grafikumanton.

La sekvaj chapitroj pritraktas tiujn kvar temojn, kaj pli malpli korespondas kun la laborsesioj dum la seminario. Kvankam temis unuavice pri pagharo por TEJO, multaj el la konkludoj validas por ajna asocio, speciale junulara asocio kun internacia membraro.

 

La unua impreso

au

Kiel kapti la retumanton

Se oni rigardas en la reto la paghojn de firmaoj kun grandega klientaro, oni tuj rimarkas ke ili investis multon en la unua impreso de ilia hejmpagho. Estas ja logike, char se jam la unua pagho ne aspektas alloga por la retumanto kiun la firmao celas atingi, la aliaj paghoj riskas esti tute ne legataj. Tamen, temas ne nur pri la unua impreso kiun donas la hejmpagho &endash; la aliaj paghoj ankau gravas. Pripensu, ke multaj retumantoj atingas la paghojn pere de serch-ejoj au pere de iuj ligoj, kaj pro tio ne nepre (ech malvershajne) unuavice vidas la hejmpaghon.

Kiun unuan impreson ni volas ke la hejmpagho de TEJO donu al la vizitantoj? Por doni respondon al tiu demando, utilas unue rigardi al ekzistantaj paghoj, ne nur de esperantistaj organizoj au instancoj, sed ankau de kelkaj profesiaj firmaoj. Ideale estus havi aliron al la reto por tio, kaj prefere iun tute ordinaran aliron, per modemo. Kial per modemo? Nu, la plej multaj retumantoj ja uzas modemon, kaj tio signifas ke nur malrapide ili povas ricevi bildojn. Kelkaj instancoj shajnas pensi ke jam chiuj homoj havas ege rapidan retaliron, kaj havas sur sia hejmpagho nur unu tre grandan bildon, tiel ke la unua impreso kiun ili donas estas longa atendado.

Tamen, dum seminario oni ne chiam disponas pri ajna retaliro. En Budapeshto ni pli malpli solvis tiun problemon pere de elprintajhoj kaj portebla komputilo. Bedaurinde ne eblis uzi kolor-printilon, kaj la printilo kiu estis je nia dispono rifuzis elprinti paghojn kun grandaj bildoj. Montri paghojn per portebla komputilo, sen ligo al la reto, tamen ne estas granda problemo &endash; ekzistas programoj (por Mac: Web-whacker) kiuj prenas retpaghojn komplete kun chiuj bildoj de la reto kaj surdiskigas ilin por senretliga rigardado.

Kiel paghoj de Esperanto-instancoj ni konsideris la "flavajn paghojn", la "PMEG-menupaghon", la hejmpaghon de FEL, la hejmpagho de Eventoj kaj la paghon "Esperanto: Frequently Asked Questions". Kiel ne-esperantaj paghoj ni konsideris la hejmpaghojn de "Apple" (komputiloj), "Technische Universiteit Eindhoven" (teknika universitato), "Nederlandse Spoorwegen" (fervojoj) kaj "Intel" (procesoroj). La ghenerala impreso estis ke la paghoj de la Esperanto-instancoj aspektis sekaj kaj ne-profesiaj. Kompare al tio, la ne-esperantaj paghoj tuj sukcesis impresigi la vizitantojn per bela grafika aspekto: ili chiam estas koloraj, kaj enhavas bildon kiu iel rilatas la temon de la pagharo.

Kelkaj hejmpaghoj de Esperanto-instancoj estis tro plenaj. Ili ofertas al la alvenanto amasegon da elekteblecoj, sen vere allogi. Dum tio eble estas en ordo por "la flavaj paghoj", por pagho kiu (i.a.) reklamas senpagajn Esperanto-kursojn, tio ne estas tiom tauga. Aliaj paghoj komencas tuj per teknikajhoj, ekzemple pri la akiro de ghustaj literspecoj por legi la paghon, au pri diversaj komputilaj formatoj lau kiuj la vizitanto povas akiri informdokumentojn hejmen al si. Kelkaj ne antauvidas la eblecon ke ne-esperantistoj vizitas la paghon, au ke iu vizitas la paghon sen antauscii pri kio temas la pagho. Tamen ankau paghoj de ne-esperantistaj instancoj foje shajnas esti ne bone pripensitaj. Ekzemple, la hejmpagho de la universitato shajnas nur taugi por tiuj kiuj jam konas la universitaton, kaj krome la pagho estas tiom longa ke necesas iri suben kaj supren por havi iun superrigardon.

Kontraste al multaj (ne chiuj) jam nun ekzistantaj paghoj de Esperanto-instancoj, la paghoj por TEJO devos aspekti profesiecaj, interesigaj kaj aktualaj. La unua pagho devas enhavi iun allogan, koloran bildon, kiu rilatas al TEJO kaj kaptas la atenton de homoj. Tuj je la unua rigardo oni devas trovi ankau lingvo-elekton, por ke ankau ne-esperantistoj povas facile utiligi la pagharon. Eventuale aperu en la hejmpagho ankau iu enhava elektebleco, sed ghi ne estu tre detala.

Estis malfacile plikonkretigi la proponojn por TEJO-hejmpagho. Ni konsentis ke la "du sagoj", la "jubilea simbolo" kaj "la verda stelo" estas simboloj nur rekoneblaj por esperantistoj, kaj pro tio ne utilas ke ili grande aperu en la hejmpagho. La bildo kiu jes aperu, montru iujn karakterizojn de TEJO: internacieco, junularo, ... Unu kialo pro kiu tiom malfacilas fari pli konkretan proponon estas vershajne ke ne estas tiom klara kion TEJO kiel organizo fakte volas atingi. Iom pli klare ighis en posta sesio, kiam temis pri la celgrupo(j)n de la pagharo, sed ne malutilus kadre de ekz. IJK organizi laborgrupon pri tiu temo.

 

Difini la celgrupon

Sen klare difini la celgrupon de la retpagharo, la tuto riskas ighi khaosa kaj esti nek tauga por unu grupon, nek por alia. La elekto tamen estas malfacila. Char kio estas la celo de asocio? Chu servi al siaj membroj, chu pere de siaj membroj servi al la cetero de la mondo, chu pere de siaj servoj al la membroj allogi pli da membroj? La respondo al tiuj tri demandoj en la kazo de TEJO estas "jes", "jes" kaj "jes". Tial jam klaras ke ni ne volas limigi nin al unu sola celgrupo. Estas pluraj grupoj, kaj necesas prepari pagharon kiu respondas al la bezonoj de tiuj pluraj grupoj.

La unua celgrupo de la pagharo estas (junaj) esperantistoj, chu membroj au ne-membroj, kiuj serchas informojn pri TEJO. Por TEJO estas tre grava ke esperantistoj povu facile akiri informojn kaj kontakti la estraron, la oficejon, la landajn sekciojn, k.t.p. Tiel la ne-membroj pli facile faros la pashon al membrigho (au al patronigho). Samtempe la membroj pli facile trovu aktualajn informojn pri kio okazas en la asocio, kaj tiel sentu sin pli ligitaj. Dum la laborsesio ni ne pli detale difinis celgrupon inter la (junaj) esperantistoj, sed ja faris liston de chiuj informoj kiujn ni shatus prezenti al ili.

La dua celgrupo konsistas el ne-esperantistoj, unuavice homoj kiuj iel audis pri TEJO kaj nun pere de la reto provas eltrovi ion pli pri ni. Temas ekzemple pri junuloj kiuj aktivas en aliaj internaciaj junularaj asocioj, kaj eble trovis nian retadreson en Dialog', au renkontis unu el niaj reprezentantoj dum internacia konferenco. Temas eble ankau pri homoj de oficialaj instancoj, kiuj volas scii ion pli pri ni. Tiu chi dua celgrupo do tre similas al la celgrupo de Dialog', kaj certe aperu reta versio de ghi. Plia grupo de ne-esperantistoj estas retumantoj (chefe junuloj) kiuj serchas informojn pri Esperanto. Se hazarde ili trafus la paghojn de TEJO, necesas ke ili de tie facile trovu la serchatajn informojn, chu en la pagharo de TEJO, chu per ligoj al paghoj de aliaj.

Por la lasta celgrupo ne gravas chu estas esperantistoj au ne-esperantistoj. Temas pri junuloj kiuj interesighas pri unu el la temoj pri kiuj okupighas TEJO, kaj pro tio trafis (trafu) niajn paghojn. Ekzemploj de tiuj temoj estas vojaghado (Pasporta Servo), labortendaroj, volontulado, (minoritataj) lingvoj, internaciaj renkontighoj, korespondado. Nuntempe nia volontulo en la CO regule ricevas informpetojn pri kelkaj el tiuj temoj, kaj estas vershajna ke same en la reto homoj serchos kaj serchu en niaj paghoj. Gravas informi pri la servoj kiujn ofertas TEJO kaj la Landaj Sekcioj pri tiuj temoj, char ja chiu agado bezonas interesatojn. Samtempe, chiu sukcesa informado pri la praktika funkciado de Esperanto estas reklamo por ghi, kaj necesa ingredienco de ghia progresigo.

 

Kiujn informojn disponigi

Se jam oni konas siajn celgrupojn, ne plu estas tre malfacila tasko eltrovi kiujn informojn oni disponigu. Unu avantagho de la reto estas ke oni ne devas chion verki mem &endash; multe pli facile ol en paperaj informiloj oni povas plusendi la interesaton al alia dokumento, verkata de iu tute alia. La nura problemo kun tio estas ke oni neniam povas esti certa ke pagho al kiu oni referas (ligas) hodiau ankorau ekzistos morgau. Unu alternativo estas tamen mem kunigi lau eble plej multajn informojn (kaj teni ilin aktualigitajn), la alia estas mem kunigi laueble plej malmultajn informojn sed daure zorgi pri funkciantaj ligoj al taugaj informpaghoj de aliaj. Inter tiuj du ekstremoj necesas trovi bonan ekvilibron. Pri tio la laborgrupo tamen ne okupighis, unuavice char mankis sufichan superrigardon super la informoj disponeblaj en la reto (kaj ne eblis esplori pri tio dum la seminario), due char chiukaze la situacio estas chiam shanghighanta, kaj pro tio ne eblas unu fojon por chiam decidi.

Por la tri antaue difinitaj celgrupoj, la laborgrupo proponas la jenan enhavon de la pagharo:

Informoj por esperantistoj

* TEJO
Kio estas TEJO
Celoj de TEJO
Statuto kaj regularo
Strukturo kaj funkciado (IM, LS, aligitaj membroj, komitato, UEA, estraro)
Estraro + komisiitoj - nomoj, adresoj, eble fotoj?
Komitato - nomoj

* Aranghoj / renkontighoj
Kio estas IJK: statuta arangho - komitatkunsido
Listo de intaj IJK-oj
(evt. ligo al) Planoj por ontaj IJK-oj
(evt. ligo al) Alighilo por onta IJK
Raporto pri la pasinta IJK
Informoj pri grandaj aranghoj ghenerale konataj (IS, IJF, ...) + evt. ligo al la TTT-paghoj pri ili
Evt. raportoj pri la pasintaj aranghoj
Volontula agado + evt. ligo al la TTT-paghoj
E-kursoj (chefe por progresantoj, krome por lokaj organizantoj) + ligo
Kalendaro de aranghoj, resp. nur ligo al la jam ekzistanta(j) kalendaro(j)

* Seminarioj
Kio estas tio (EJF, EJC, KER), alighkondichoj
Listo de pasintaj seminarioj kun temoj, datoj, lokoj, ktp.
Priskribo kaj alighilo de la venonta seminario
Ebleco mendi antauajn broshurojn

* Patronoj
Kio estas patrono
Servoj por patronoj: akcepto en UK, ricevo de TT kaj Kontakto, cirkuleroj, rabato al IJK (?)
Kotizoj (3* MJ-T, ne inkluzivas UEA-membreco)

* Landaj sekcioj kaj fakaj sekcioj
Kio estas landa sekcio
Kiuj sekcioj estas (listo de la landoj en kiuj estas. Chiu lando estas ligo al pagho (po unu pagho por chiu landa sekcio) en kiu aperu la adreso kaj ligo al la eventuala TTT pagho de la LS. Se LS ne havas propran TTT-paghon, TEJO povas meti pliajn ghiajn informojn tie)
Kial oni ighu LS
Kiel oni ighas LS

* Eksteraj rilatoj
Kio estas KER
Dialog'
Mendilo por la manlibro de KER
Junularaj programoj ghenerale
Raportoj pri la forumoj kaj aliaj internaciaj kunvenoj, kiujn partoprenis TEJO-reprezentantoj
Ligo al "Lingvokursoj kaj trejnkursoj"

* Lingvokursoj kaj trejnkursoj
Kiuj kursoj, limdatoj, kiel alighi
Raportoj de la partoprenantoj de pasintaj kursoj

* Abonoj / kotizoj
Listo au ligo al (onta) pagho de UEA

*Publikajhoj
Kontakto
TEJO-tutmonde
Koncize
Pasporta Servo
La teamo de TEJO sin prezentas
Dialog'
Dosiero
Informiloj
Vizitkarto
Libroservo de UEA + ligoj al aliaj libroservoj
Ebleco mendi informilojn kaj aliajn publikajhojn

 

Informoj por ne-esperantistoj

Esperanto:

Por la tekstoj de tiu chi parto laueble uzighu tekstoj au TTT paghoj de aliaj, se troveblas taugaj konsiderante nian celgrupon.

* Mallonga historio de Esperanto
Prezentado de la vivo de Zamenhof (notoj: ne uzu la sekvajn vortojn: artefarita lingvo; Zamenhof kiel autoro (pli taugas iniciinto));
Ghis la 1a mondmilito
Inter la 2 mondmilitoj
De la 2a mondmilito ghis hodiau
Eta superrigardo pri oficialaj dokumentoj de internaciaj organizoj (ekz. UNESKO 1954; PEN international 1993)
(ligo al) "La Jaro", artikolo de Edmund Grimley Evans

* Strukturo de Esperanto
Duobla mallonga teksto kaj esperante kaj nacilingve (kiel ekzemplo). Atentu pri kopirajto; taugas klasikajho de la nacia literaturo
Malgranda vortaro (eble povas aperi en unu rigardo). Elektu vortojn travideblaj en la patrinlingvo de la legantoj (ekz. angle: paper/papero; france: acheter / acheti; hispane?)
Klarigo pri la aglutina principo. Elektu vortojn kiuj montras la vortofaradon: (ekz. dekstra/ mal ; muzik i o a e u ilo isto acho)

* Oftaj demandoj kaj respondoj
Kiom da parolantoj? Kie en la mondo (eta superrigardo)?
Chu ekzistas literaturo?
Chu ekzistas gazetoj, periodajhoj, muzikajhoj?
Kiel lerni Eon? Per kiaj iloj? (adresoj por kontakti la landajn asociojn)
Kial vi ne ankorau finvenkis?

* Kursoj
Listo de kurseblecoj pere de la reto
Ligoj al paghoj pri kursoj en diversaj lokoj

TEJO:

* Kio estas TEJO
Strukturo, celojn, politika pozicio, rilatoj kun la eksteraj asocioj, (Dialog')

* Kion faras TEJO
Eldonoj
Renkontighoj

* Kiel kontakti TEJO-n
Adresoj al estraranoj
Kio estas landaj sekcio
Kiuj sekcioj estas

 

Informoj por ambau esperantistoj kaj ne-esperantistoj

"Internacia junulara agado per Esperanto"

* Vojaghado kaj turismo
Publikajhoj pri turismo (Mencio ke ekzistas ekz. Budapeshto, Torun, Beogrado);
Jarlibro (kontaktoj kun lokaj esperantistoj kaj esperanto - organizoj);
Ligo al Monda Turismo (organizo - faka asocio de UEA);
Pasporta Servo
Kio ghi estas, kiam aperas denove
Kiel alighi
Kiel mendi

* Internaciaj Renkontighoj
Kursoj kaj seminarioj pri diversaj temoj (homaj rajtoj, lingvoj, organizado, informado);
Kongresoj kaj renkontighoj (ekz. Internaciaj Junularaj Kongresoj), ligo al "Plena kalendaro de Esperanto-aranghoj".

* Internacia junulara agado
Junulara agado konsistas chefe en la diversaj aranghoj, inter aliaj tiuj menciitaj en chi tiu listo.
Oni cetere povas diri ke TEJO ja entute temas pri internaciaj kontaktoj inter junuloj en la tuta mondo, kaj konstante ellaboras novajn eblecojn kaj strategiojn por atingi tiun celon.

* Korespondado
Koresponda Servo Mondskala : aranghas korespondajn kontaktojn

* Labortendaroj kaj laborbrigadoj

* Kulturo
Muziko : EUROKKA
Kulturaj konkursoj

* Volontulado

* Lingvoj / Minoritataj lingvoj
Ligoj al paghoj pri lingvoj / minoritatoj

* Fakaj E-organizoj
Listo de adresoj, ligoj

 

Organizaj demandoj

Post tiu chi enkonduka laboro, komencighu la vera laboro! De la plano pri retpaghfarado ghis la vera apero en la reto de pagharo, estas ankorau longa vojo... Estas kvar punktoj pri kiuj oni atentu: la kreado de la tekstoj kaj la bildoj, la redaktado, la grafikumado, kaj la adreso en la reto.

La verkado de la tekstoj kaj la desegnado (au serchado) de bildoj estas tasko kiun oni povas dividi inter pluraj aktivuloj. Pli bone ol se unu homo okupighas pri la tuto, chiu havu la eblecon verki pri temo kiu interesas shin au lin, kadre de la antaue difita enhavtabelo. Ekzemple, por organizantoj de seminario tio signifas ke ili ne nur preparu paperan informilon kaj zorgu pri artikoloj por diversaj revuoj, sed ke ili ankau pretigu tekstojn por la reto. Tio ne estas tre peza tasko, char ofte la tekstoj povas esti samaj kiel en paperaj versioj &endash; nur prezento de Esperanto-arangho al ne-esperantista publiko estas iom speciala tasko, al kiuj plej multaj organizantoj ankorau ne alkutimighis.

Alia parto de la paghoj estas pli konstantaj, kaj nur necesas regule ghisdatigi ilin. Pri tio povas respondeci gheneralan sekretarion au/kaj volontulon en la oficejo. Ankau individuaj estraranoj au komisiitoj pri diversaj fakoj povas ekhavi la respondecon pri la enhavo de kelkaj paghoj. Gravas ke pluraj aktivuloj komprenu ke ghisdatigo de retpaghoj estas parto de ilia tasko, kaj dedichas la necesan tempon al tio.

En la praktiko, tio certe ne funkcios automate. Oni bezonas unu chefan redaktoron, kiu i.a. zorgas ke la tekstoj stile kaj enhave kongruas, ke ili lingve korektas (en chiuj uzataj lingvoj), kaj ke la ligoj inter la tekstoj bone funkcias. Tamen, la chefa tasko de la redaktoro estas zorgi pri la aktualeco de la paghoj. Estas la chefredaktoro, kiu devas konvinki aktivulojn aktualigi siajn paghojn au aldoni novajn, kaj decidas pri limdatoj por tio. Tial la chefa redaktoro havas la plej malfacilan taskon de chiuj kiuj okupighas pri la paghoj, sed kompreneble li au shi ne rajtas montri tion al la homoj kiuj verkas la tekstojn...

Retpaghoj enhavas ne nur tekston. Same kiel che papera revuo, la grafika aspekto de la paghoj gravas same multe kiel la enhavo. Pro tio, oni bezonas ankau respondeculon pri grafikumado. Shi au li devas havi sperton au spertighi pri grafikumado ghenerale, sed tio ne sufichas. Por prepari paghojn por la reto oni devas koni (almenau la bazojn) de la HTML lingvo, la komputila lingvo kiu priskribas la aspekton de la paghojn. Nuntempe ekzistas ankau tre bonaj programoj per kiuj oni povas pretigi paghojn preskau sen koni la HTML lingvon, sed neeviteble oni devas enprofundighi en komputil-teknikaj demandoj. Se mencii nur kelkajn teknikajhojn: literarojn por Esperanto-literoj, datumformato de la bildoj, elekto de datumnomoj, transsendo de datumoj de propra komputilo al ret-servilo, aspekto de la paghoj en diversaj komputilsistemoj, aspekto de la paghoj che homoj kiuj ne volas vidi la bildojn (ekz. pro malrapideco de retligo). Grafikisto povas ankau respondeci pri la kreo kaj aktualigo de la ligoj al paghoj de aliaj, sed certe ankau la redaktoro parte respondecas pri tio.

Fine, prepari retpaghojn ne havas sencon se oni ne havas lokon en la reto por meti la paghojn je la dispono de chiuj. Rilate al tio, estas du gravaj demandoj: kio estu la adreso de la paghoj, kaj sur kiu (kies) komputilo estu la paghoj. Ekzistas en la reto pluraj senpagaj lokoj por meti paghojn, sed tiuj ofte devigas montrado de reklamo, kaj ofertas nur "teruraj" adresoj &endash; adresoj kiuj estas tre malfacile memorigeblaj, kaj kiuj ne rilatas al la nomo de la asocio. Tamen, oni povas uzi tiajn senpagajn lokojn se oni samtempe ie havas lokon por meti hejmpaghon kun facile memorigebla adreso.

Alternativo al tiuj senpagaj ejoj estas la paghospaco kiun ofertas retprovizantoj al siaj klientoj. Tiel, se asocio havas retabonon, ghi ghenerale automate ankau havas spacon en la reto. Problemo estas foje ke provizanto ne permesas ke asocio abonas rekte, pro kio ofte iu individua aktivulo prenas la abonon. Tiam tamen estas la risko ke iun tagon tiu aktivulo forlasas la asocion, post kio la adresoj de chiuj paghoj devas shanghighi. Tio kompreneble estas evitenda situacio.

Plej bona solvo estas havi iun fiksan lokon en la reto, de kiu oni povas registrigi la adresnomon. Ekzemple, por TEJO la idealo estus havi ie komputilon ligata al la reto kun la adreso www.tejo.org. Tio estas tamen relative multekosta afero. Pro tio, TEJO kontaktis la administranton de www.esperanto.org, kaj strebas al la adreso www.esperanto.org/tejo. Jam multaj aliaj Esperanto-organizoj trovis sammaniere adreson.

Menciinda estas ankau la solvo kiun trovis la esperantistoj en Svedio. Ili disponas pri loko en komputilo de sveda retprovizanto, kaj registrigis la adreson www.esperanto.se. Kontrau chiujara abonkotizo ili disponas pri bela konstanta adreso kaj komputilspaco, kaj ech povas disponigi anstatauadresojn al individuaj esperantistoj kiuj mem havas abonon che la sama provizanto (ekz. sjoerd@esperanto.se).



apple

Tiu chi pagho preparighis la 4an de septembro 1998 fare de Sjoerd Bosga. Ghisdatigo: 98-11-22.