tejo

Kultura Esperanto-Festivalo 98

KEF-98-logo

10-16 augusto '98

Hejmpagho
de KEF-98

La KEF-ejo

 

 

 

 

Volontuloj serchataj!

Dum la festivalo mem grupo da volontuloj zorgos pri la manghoj kaj pri multaj aliaj aferoj. Dum la semajno antau KEF, de la 2a ghis la 9a de augusto, tiuj volontuloj estos jam en la festivalejo, por lerni Esperanton! Sed... se la volontuloj lernas Esperanton, kiu preparos por ili la manghojn, kiu organizas por ili ekskurson, kun kiu ili praktikos la lingvon ekster sia kurso?

La respondo estas simpla: aliaj volontuloj! Ni do serchas chirkau du esperantistojn kiuj shatus volontuli la semajnon antau KEF. Kompreneble por ili la loghado kaj manghado dum tiu semajno estas senpaga. Anoncu vin che Anna-Lena. Se vi estas sperta kursgvidanto, vi ankau estas bonvena helpi pri la kurso mem.

Ankau aliaj Esperantistoj jam bonvenas antau KEF, fakte. Pro tio ke la KEF-ejo estas samtempe Esperanto-domo kaj junulargastejo, chiam eblas gasti tie. Se vi volas ghui la belegan naturon kaj samptempe shatus kontribui al la kreado de Esperanto-etoso dum la kurso por la volontuloj, venu la semajnon antau KEF! Pliaj informoj pri la Esperanto-domo vi trovos chi tie.

 

TEJO kaj KEF

Kial informoj pri KEF en la paghoj de TEJO? Nu, la respondo al tio estas simpla. Ne nur pro tio ke estas landa sekcio de TEJO (SEJU) kiu organizas KEF - ja chiuj landaj sekcioj havas siajn aranghoj kiuj chiuj en iu senco estas aranghoj de TEJO. Ankau ne nur pro tio ke TEJO speciale shatas reklami pri kulturan Esperanto-aranghon. Ne, estas alia kialo. KEF chi jare estas formale TEJO arangho, kaj pro tio sukcesis akiri gravan subvencion.

Tial TEJO nun havas plurajn kialoj por reklami pri KEF. Alighu al KEF por ghui KAJ kunfari la Esperanto-kulturon, kaj samtempe profitu de forte subvenciata arangho en nova Esperanto-domo!

 

Freshaj ideoj

Chi-jare la Kultara Esperanto-Festivalo, konata sed tamen nova, fresha sed tamen tradicia, revenos al Svedio. Ne nur konsumi sed aktivighi estas la celo! Pro tio okazos pluraj kulturaj kursoj kaj laborgrupoj, en kiuj la partoprenantoj mem aktivighas kaj kulturumas. Por chiuj shatantoj de teatro, muziko au literaturo, estas jen la shanco fari ion mem, kune kun aliaj.

Pro oficiala subteno de la Konsilio de Europo la programo de KEF-98 estos senpaga. Chiuj partoprenantoj kiuj alighas antau la 10a de julio partoprenos SENPAGE! Nura kosto estos la rektaj kostoj por loghigado kaj manghigado. Por ili kiuj povas kaj volas pagi iom por la programo trovighos fonduso kiu helpos al venontaj KEF-oj.

Kiel vi eble scias, la celo de KEF estas kunigi esperantistojn por ghui kaj sperti plej diversajn aspektojn de la Esperanto-kulturo. Tradicie, dum pluraj tagoj famaj kaj malpli famaj artistoj prezentas siajn kantojn, teatrajhojn, verkajhojn kaj aliajn artajhojn al entuziasma internacia publiko. Tiel okazos ankau chi-jare, sed... chi-jara KEF estos pli ol tio. Nun por la unua fojo, la partoprenantoj povos mem kunagi, sperti kaj lerni en pluraj kursoj kaj laborgrupoj.

Ekzemple, en laborgrupo pri teatra sporto la partoprenantoj improvizos teatrajhojn pri iu donita situacio, konkurse kun alia teamo. Au, oni povas lerni ludi gitaron, au kanti en koruso. Kompreneble estos ankau okazo montri al la aliaj kion oni jhus lernis. Tiel en KEF la partoprenantoj ne estas nur publiko, sed aktive kontribuas al la Esperanto-kulturo. Eble ech malkovrighos novaj talentuloj!

Jam nun, pluraj famaj artistoj anoncis sian alighon al KEF-98. Inter ili estas la fama esperanto-rokgrupo Persone, grupo kiu la unuan fojon publike ludis en KEF '86 en Upsalo. Aliaj famaj artistoj kiuj cheestos estas Jhomart kaj Natasha, la Kazakha trobadorduopo, konataj pro siaj tushantaj kaj melankoliaj kantoj. Pliaj artistoj helpos pere de siaj spertoj en la laborgrupoj.

KEF-98 okazos la unuan fojon en la nova Esperanto-domo de Svedio, en la urbeto Lesjöfors. Ghi trovighas agrable for de la bruoj kaj malpurajhoj de grandurbo, en la verda koro de Svedio. Pli ol iam antaue en la historio de KEF, eblos ghui kulturon kaj naturon dum sama semajno. En la programo estas ebleco malkovri la chirkauajhon laulonge de malnova fervojlinio pere de unika veturilo: la drezino. Ghi estas kvazau biciklo sur reloj, kaj eblas iri per ghi ekde tuj apud la KEF-ejo. Sed ankau estas aliaj eblecoj malkovri la naturon: perpiede, per ordinara biciklo, au per kanuo sur la abundaj riveroj kaj lagoj.

Vi vershajne ne trovos Lesjöfors sur via mondmapo, sed sciu ke ghi trovighas je proksimume 300 km-oj de ambau Stokholmo kaj Gotenburgo (estas nur 30 mejlojn for, diras la svedoj). Ghi estas el ambau urboj facile atingebla per buso (eblas preni trajnon ghis Kristinehamn) (Horaron trovu chi tie). Krome okazos komuna vojagho el Stokholmo.

Stokholmo, en 1998 la Kultura Chefurbo de Europo, en kiu ghuste dum la tagoj antau KEF okazos la Akvofestivalo. Ghi estas la plej granda kulturfestivalo en Svedio, en kiu "tuta Stokholmo transformighas al scenejo". Certe indas profiti de vojagho al KEF por ankau pasigi kelkajn tagojn en la "Venecio de la Nordo"! Por tiu celo, la organiza teamo de KEF proponas antaufestivalon en Stokholmo de la 7a ghis la 10a de augusto.

Se oni ne volas kulturumi en Stokholmo tamen trovighas alia ebleco esperantumi antau KEF. Nome esperantokurso por komencantoj en Lesjöfors. La nombro de partoprenantoj estas limigita kaj do necesas ke vi rapide alighas che Anna Lena Eriksson, por ke vi estu certa pri partoprenado.

Pliaj informoj pri KEF vi trovos en la hejmpagho de KEF-98, au retposhte che Janko Luin, de kiu vi povas ankau ricevi alighilon. Pri la antaufestivalo en Stokholmo plie informas Anneli Hovberger. Pri la akvofestivalo eblas legi chi tie kaj chi tie. Ech la KEF-ejo havas sian propran hejmpaghon!.



Tiu chi pagho preparighis la 18an de majo 1998 fare de Sjoerd Bosga.