La 2a Granda Trajnvojagxo

de Moskvo al Honkongo, 17a de julio gxis 5a de auxgusto 2000

Travivu neforgeseblan vojagxon de la Rusia cxefurbo trans la limo de Euxropo al Azio, admiru la vastan pejzagxon de Siberio kaj Mongolio, spertu la Cxinian cxefurbon Pekino kaj poste atingu Honkongon gxuste por la komencigxo de la IJK!

 Planita itinero:

17a gxis 19a de julio: la karavananoj renkontigxas en Moskvo; logxado cxe lokaj Esperantistoj aux favorpreze en Moskva hotelo; eblas urborigardado kaj renkontigxo kun anoj de la samtempe okazanta SAT-kongreso
19a gxis 22a de julio: la Granda Trajnvojagxo "oficiale" komencigxas! La partoprenantoj forlasas Moskvon per la mondfama Transsiberia Fervojo, vojagxas orienten kaj atingas la Siberian urbon Tomsk.
22a gxis 27a de julio: partopreno de la Orientsiberia Esperanto-Junulara Tendaro (OrSEJT) en Tomsk kun la temo "Siberio - miksajxo de kulturo"
27a gxis 30a/31a de julio: vojagxo per buso al Novosibirsk kaj de tie plu per trajno al Ulan Bator/Mongolio kaj Pekino
30a/31a de julio gxis 4a de auxgusto: fakultative restado en Ulan Bator (nepre atente legu pri tiu cxi eblo la kondicxojn!) aû Pekino
4a gxis 5a de auxgusto: trajnvojagxo de Pekino gxis Honkongo

 

Kotizoj (cxiuj kotizoj en Euxroj EUR):

Baza kotizo por cxiuj partoprenantoj:

420,- EUR

 

Krompagoj:

 
fakultative por logxado en Moskva hotelo (po nokto)

5,- EUR

por logxado en hotelo en Ulan Bator (po nokto)

25,- EUR

por logxado en hotelo, mangxoj, ekskursoj en Pekino (po nokto)

45,- EUR

 

Partoprenkondicxoj:

1. Tiu cxi arangxo estas cxefe memzorga, la organiza teamo prizorgas nur la kadron kaj la itineron. La baza kotizo inkluzivas:

2. Aliaj servoj haveblas laux la supra listo kontraux krompago.

3. Notu ke vi devas mem organizi kaj pagi cxiujn aliajn elspezojn por tiu cxi vojagxo. Ni precipe atentigas pri la sekvaj aferoj:

Ni forte konsilas tuj informigxi pri necesaj vakcinoj por tiu cxi vojagxo cxe via kuracisto!

Via pasporto devas esti ankoraux valida gxis minimume marto 2001 por tauxgi por la vizoj!

 

Pri restado en Ulan Bator aux Pekino:

Vi povas elekti cxu vi volas resti dum kelkaj tagoj en Ulan Bator (cxefurbo de Mongolio) aux en Pekino. Tamen, pro organizaj kialoj devas esti minimume ses partoprenantoj kiuj volas resti en unu el la du lokoj.

 

Kiel aligxi:

Por aligxi bv. printi la aligxilon (antauxa flanko, dorsa flanko)kaj sendi gxin kaj la bazan kotizon al la sekva adreso:

Holger Boos, Kräuterweg 25, 51069 Köln, Tel. +49/172/2069551, rete Holger.Boos@esperanto.de

Vian bazan kotizon sendu al

aux (prefere)

cxiam kun indiko "IJK-karavano + via nomo"

Notu ke: