tejo

Internaciaj lingvokursoj dum la 55a IJK en Veszprém, Hungario

Aktuale pri la IJK

Lingvokursoj

Hejmpagho
de la 55a IJK

 

 

 

Lau la tradicioj de la internaciaj kursoj dum IJK, ankauh chi-jare okazos tiaj kursoj, kie oni eluzas la eblecon de la esperant(lingv)a medio de la Kongreso por ke la kursanoj povu tuj praktiki kion ili lernis. La LKK kaj la respondeculino pri la kursoj, ILEI-aktivulo Kóródy Zsófia planas havi kursojn je diversaj niveloj. La pli progresintaj niveloj estos ordinaraj programeroj por la kongresanoj, sed la komencantajn kursojn kun specialaj kondichoj ni ofertos por tiuj interesitoj, kiuj volas eklerni kaj ekuzi la lingvon samtempe. Lauh la eblecoj la organizantoj zorgos pri spertaj instruistoj, utiligantaj Cseh-, auh alian rektan metodon.

La kursoj dauhros chiutage krom la ekskursa tago 90 minutojn, la instruistoj zorgos pri lernmaterialoj por la kursanoj. Oni uzos la modernajn metodojn de multkultura lingvolernado, inter ili ekz. la protektanghelan sistemon, lauh kiu pli spertaj Esperanto-parolantoj individue zorgos, ke chiuj kursanoj havu eblecon praktiki la lingvon.

Por la partoprenantoj de la kursoj validos apartaj kotizoj senkonsidere aghon kaj alighperiodon, jene:

kun chambro: (A) 400 NLG, (B) 200 NLG

kun propra tendo: (A) 350 NLG, (B) 150 NLG

Tiuj kursanoj, kiuj sukcese trapasas la ekzamenon fine de la Kongreso, rericevos parton de sia kotizo.

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) planas okazigi internaciajn ILEI/UEA ekzamenojn dum la kongreso lau la kutimaj kondichoj.

Iom pli detalaj informoj (nomoj de instruistoj, aplikotaj metodoj) baldau estos legeblaj sur la hejmpagho de IJK.

LKK petas la Landajn Sekciojn de TEJO kunlabori per nacilingva varbado, kolektado de la alighiloj kaj antauhpagoj ghis la 30-a de junio kaj transendado de tiuj al LKK al la sama adreso, kiel kutime:

HU-1675 Budapest Pf. 87; hej@math.bme.hu.



Tiu chi pagho preparighis la 26an de junio 1999 fare de Sjoerd Bosga. Ghisdatigo 99-07-10.